Helpo:Alinomi paĝon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Aŭtora portalo

En Vikipedio, foje oni vidas ke iu artikolo (aŭ alia paĝo) havas eraran nomon. Ekzemple, la artikolo "Elephanto" fakte estu "Elefanto".

Evidenta, sed tre malbona solvo estas simple krei la novan artikolon ("Elefanto") kaj kopii la enhavon de la malnova artikolo ("Elephanto") al ĝi. Malbona tiu ĉi solvo estas, ĉar

  • tiel la artikola enhavo perdos sian historion
  • aliaj paĝoj verŝajne jam havas ligilon al "Elephanto", tiuj ligiloj do sendos al malnoviĝanta artikola enhavo

Kiel oni do faru? Ĉe la supra paĝorando vi trovas vicon da ordonoj.

  • Ĉe la nova, nun defaŭta, aspekto "Vector" dekstre de la "stela" langfolio (por aldoni ion al sia atentaro aŭ forpreni el ĝi) ĉe musa tuŝo aperas menuo, sed nur ĉe alsalutintoj. La menueroj dependas de la grupo de uzanto. La uzebla menuero estas "Alinomigi".
    • Ĉe administrantoj ĝi staras inter "Forigi" kaj "Protekti".
  • Ĉe la malnova aspekto "Librejo" (angle Monobook) la afero funkcias iomete alie, nome jene: Inter la langfolioj "historio" kaj "atenti" troviĝas "alinomigi".

Premu ĝin. La programo demandos vin kiel nomiĝu la nova artikolo. Entajpu ĝin. Krome, bonvolu klarigi en la sekva kesto kial vi faris la alinomadon.

Atentu, ke la alinomiga ligilo nur aperas ĉe alsalutintaj uzantoj. IP-uloj ne povas fari tion. Krome IP-uloj ne simple kopiu enhavon en alititolan artikolon, ĉar per tio perdiĝas la "historio"-informoj.

Antaŭ ol alinomigi paĝon[redakti | redakti fonton]

En pluraj kazoj, vi devus listigi alinomendajn paĝojn ĉe Alinomendaj artikoloj, speciale:

  • Se vi ne povas movi la paĝon ĉar via konto estas tro nova.
  • Se vi ne povas movi la paĝon ĉar la cela paĝo jam ekzistas.
  • Se la paĝo estas ŝlosita.
  • Se vi kredas, ke la movado povus esti polemika.
  • Se vi ne certas pri la plej bona paĝnomo, eĉ post legado de la paĝo Titoloj de artikoloj.

En tiuj kazoj, sekvu la instrukciojn ĉe Vikipedio:Alinomendaj artikoloj.

Kiu povas alinomigi?[redakti | redakti fonton]

Kutime nur alsalutintaj uzantoj povas alinomigi artikolon. Se administranto resp. burokrato protektis artikolon kontraŭ alinomigo, estas eĉ du ŝtupoj:

  • "Bloki neensalutintajn uzantojn" estas eĉ iomete konfuzige titolita, ĉar tio fakte blokas novajn ensalutintojn.
  • "Nur administrantoj" kaŭzas, ke nur administrantoj kaj burokratoj povas trakti ion.

Pro teknikaj kialoj nur administrantoj kaj burokratoj povas alinomigi paĝojn en la nomspaco "MediaWiki". Tio neniel estas ŝanĝebla.

Kion la programo fakte faras?[redakti | redakti fonton]

La programo kreas novan paĝon, kun la dezirita nomo. Ĝi kopias la enhavon kaj la historion. Kaj kio okazas kun la malnova paĝo? Ĝi ankoraŭ ekzistos. Sed anstataŭ la antaŭa enhavo, ĝi nun enhavas alidirektilon: ĉiuj petoj pri tiu paĝo iros aŭtomate al la nova paĝo koncerna. En nia ekzemplo: Se iu serĉas artikolon "Elephanto", li venos aŭtomate al "Elefanto".

Vi tamen ankoraŭ povas aliri la malnovan paĝon, se necesas. Serĉu la malnovan paĝon. Veninte al la nova paĝo, vi vidos sub la titolo indikon ke vi estis alidirektita el tiu malnova paĝo. Tion vi povas alklaki.

Kio krome farendas?[redakti | redakti fonton]

Se vi alinomigas artikolon, estas urĝe rekomendate ankaŭ alĝustigi la koncernan datumon ĉe Vikidatumoj, se la intervikiaj ligiloj jam estas aranĝataj laŭ la nova maniero. Por fari tion, vi alklaku la malsupran ligilon "Redaktu ligilojn" je la fino de la intervikia listo. Bona ideo estas, krei por tio apartan langfolion en la foliumilo. Do, en la unua okazas la alinomigo kaj en la dua la alĝustigo de la datumo ĉe Vikidatumoj.

Problemo: ne funkcias[redakti | redakti fonton]

La funkcio "alinomi" eventuale ne funkcias, ĉar paĝo kun la celata nomo jam ekzistas. Vi devas unue peti, ke administranto forigu ĝin. Poste vi povos alinomi la paĝon.

Aŭ eble la paĝo estas protektita. Ĉiuokaze, petu de administranto.

Se la celata nomo estas fakte alidirektilo, alsalutinta uzanto povas alinomigi al ĝi, se ĝi havas en la historio nur unu version. Se estas pli ol unu versio, necesas helpo de administranto.

Problemo: paĝo kun fuŝa "x"[redakti | redakti fonton]

Se iu kreis paĝon kies titolo enhavas "x"-kodon anstataŭ la ĉapellitero, ekzemple Pisxtofluto, la kutima sistemo por movi ĝin ne funkcias. Por alinomi ĝin, klaku "alinomu", kaj vi vidos en via krozilo adreson kia http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala:Movepage/Pisxtofluto. Ŝanĝu ĝin, por havi kvaropan x-on, ekzemple, http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala:Movepage/Piŝxxtofluto kaj deŝutu tion. En la nomo de la malnova paĝo, vi vidos duopan x-on. En la nomo de la nova paĝo, vi povos uzi unuopan x-on (ekz-e "Pisxtofluto"), kaj la intencata renomo "Pisxtofluto -> Piŝtofluto" efektive funkcios (malgraŭ eble mala aspekto: la ŝanĝenda paĝnomo aperas kiel ruĝa ligilo, tamen la ago estas sukcesonta ).

Alia ekzemplo: por alinomi SASXSEK al Sasxsek necesas ŝanĝi http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala:Movepage/SASXSEK al http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala:Movepage/SAŜxxSEK (eĉ se la ŝanĝenda x-o estas majuskla X, la aldonendaj x-oj estu minusklaj).

(Verŝajne paĝnomo kia "pisxtofluto" okazas ĉar oni provas krei paĝon metante x-kodon en la adreson (URL-on). Sed tio ne funkcias. Anstataŭ tion, uzu "serĉu", tajpu la nomon kun x-kodo, klaku "Ek!", kaj poste "krei la paĝon".)

Alinomigi kategorion[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]