Maŭritanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
الجمهورية الإسلامية الموريتانية
Al-Djumhurija al-Islamiija al-Muritanija

Republique Islamique de Mauritanie

Maŭritanio
Maŭrujo, Maŭrlando

Maŭritana Islama Respubliko

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: National anthem of Mauritania
Malio sur la mapo de Afriko
Bazaj informoj
Ĉefurbo Nuakŝoto
Oficiala(j) lingvo(j) araba lingvo
Plej ofta(j) religio(j) muzulmanoj
Areo
 % de akvo
1.030.700 km²
0,03 %
Loĝantaro 3 889 880
Loĝdenso 3,2 loĝ./km²
Horzono UTC±00:00
Interreta domajno .mr
Landokodo MRT
Telefona kodo +222
Plej alta punkto Kediet Iĝil
Plej malalta punkto Sebkha de Ndrhamcha
Politiko
Ŝtatestro Mohamed Ould Abdel Aziz
Sendependiĝo disde Francio 28-a de Novembro 1960
Ekonomio
Valuto Maŭritania uguijao (MRO)
MEP laŭ 2013
– suma 4.547 Mio. US$
– pokapa 1.224 US$
v  d  r
Information icon.svg

Maŭritanio (arabe Al-Muritanija, france Mauritanie), plennome Maŭritana Islama Respubliko, estas lando en Okcidenta Afriko. La najbaraj landoj de Maŭritanio estas nordokcidente Okcidenta Saharo, nordoriente Alĝerio, oriente kaj sudoriente Malio kaj sudokcidente Senegalo. Laŭ MEP Maŭritanio estas la 154-a lando inter 181 landoj statistike.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La landnomo laŭ unu versio devenas el la tribnomo de Maŭroj, laŭ dua versio - el Fenicia vorto "Mauharim", kio signifas "orienta".

Historio[redakti | redakti fonton]

Desegnoj tranĉitaj en roko

Multaj surrokaj pentraĵoj kaj desegnoj tranĉitaj en rokoj en kavernoj aŭ sur klifoj, evidentigas la antaŭhistorian homan ĉeeston en la aktuala teritorio maŭritana. Tiam la medio estis malsama de tiu, kiun ni vidas hodiaŭ. La regiono ne estis dezerta sed humida areo kun riveroj kaj ĉasbestoj.

La nigra popolo de bafuroj estis la unua konata popolo kiu ekloĝis en la regiono. Ili estis unue ĉasistoj kaj fiŝkaptistoj kaj sekve evoluis al agrar-paŝtista societo. Sekve al la pligrandiĝo de la dezerto Saharo la bufuroj migris suden kaj el oriento enmigris aliaj popoloj kiel la fulboj. Dum la unua jarmilo p.K. aliaj nomadoj enmigris el la nordo kaj kunportis kamelojn, kiuj faciligis la vivon en dezertaj regionoj.

Geografio de Maŭritanio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Geografio de Maŭritanio.
Montoj en la regiono Adrar
Mr-map.png

La lando estas plejparte ebena kaj aŭ dezerta (Saharo) aŭ duondezerta (Sahelo). Proksimume 75% de la teritorio estas dezerta. La plej grava monta pinto estas la Kédia d'Idjil kun altitudo de 915 m. Ĝi troviĝas en la nordo proksime al Zuerato kaj pro la sovaĝa minekspluatado subiĝas daŭran erozion. En la dezertaj altebenaĵoj de norda kaj orienta Maŭritanio troviĝas la montoj Adrar kaj Tagant, kiuj ne superas altitudon de 600 m.

La ununura rivero kun tutjara akvofluo estas la Senegalo, kiu je 1440 km formas la landlimon kun la lando Senegalo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ekzistas tri klimataj regionoj.

La nordaj du trionoj de la lando estas en la sahara regiono kun varmega klimato (la temperaturo atingas 45°) kaj granda tagnokta ŝanĝiĝo de la temparaturo. Inter julio kaj septembro izolataj ŝtormoj povas faligi grandajn kvantojn da akvo en mallonga tempo. Sed jaro, aŭ eĉ pluraj jaroj, povas pasi sen iu pluvo.

Sude de la sahara regiono troviĝas sahela zono kun pluvsezono inter junio kaj oktobro. La pluvokvanto egalas al 200–250 mm jare kaj la meza jara temperaturo estas 28-30 °C

En la marborda regiono la mara influo kaj la konstantaj alizeoj estigas sekan, relative moderan klimaton. Pluvo estas malofta kaj la pluvokvanto egalas al malpli ol 100 mm jare.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Mapo de la regionoj de Maŭritanio

Maŭritanio konsistas el 12 regionoj (wilāya) kaj unu distrikto (de la ĉefurbo). Ĉiu regiono konsistas el departementoj (moughataa), kiuj estas dividitaj en komunumoj.

La regionoj de Maŭritanio estas:

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Maŭritanio havas proksimume 3.500.000 da loĝantoj (2011) kaj kreskas je 2,4% jare. La meza vivodaŭro egalas al 60 jaroj.

Etnoj[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro de Maŭritanio konsistas el arabaj, berberaj kaj nigraj etnoj kiuj parte miksiĝis.

Proksimume 70 % de la loĝantaro parolas la hasanijan lingvon. Ili apartenas al la arab-berberaj maŭroj. Duono el ili estas la pli helhaŭtaj bidhanoj kiuj tradicie formas la pli altajn klasojn de la socio. La aliaj estas la haratinoj kiuj havas haŭton pli malhelan kaj estas posteuloj de tiamaj skalvoj. Triono de la loĝantaro apartenas al nigraj etnoj. Ili vivas precipe laŭlonge la rivero Senegalo kaj estas agrikulturistoj kiel la tukuloroj aŭ paŝtistoj kiel la fulboj.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La ununura oficiala lingvo de Maŭritanio estas la araba. La franca, kiu dum kolonia periodo estis oficiala lingvo, konserviĝis kiel komerc- kaj instrulingvo. La plej parolata lingvo estas la hasanija, maŭra formo de la araba. Aliaj agnoskitaj naciaj lingvoj estas la fula, la volofa kaj la soninka.

Religioj[redakti | redakti fonton]

Pli ol 99% de la loĝantaro estas sunaj islamanoj. Ekzistas nur eteta minoritato da kristanoj..

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Maŭritanio posedas kelkajn nafto- kaj tergasfontojn en la propraj marareoj kaj sufiĉe da oro- kaj diamantminejoj. La minejo de Zuerato estas unu el la plej grandaj ferminejoj de la mondo. redado,

Agrikulturo, fiŝkaptado[redakti | redakti fonton]

Fiŝkaptistoj en Nouakchott

Tri kvaronoj de la lando troviĝas en dezerto Saharo kaj unu kvarono en Sahelo.

Proksimume unu triono de la tuta landa areo estas utligebla kiel paŝtejo. Estas bredataj ŝafoj kaj kaproj (15,6 milionoj en 2012), bovoj (1,7 milionoj) kaj kameloj (1,4 milionoj) plejofe en vastarea formo[1].

Nur proksimume 0,5% de la landa areo estas utiligebla por kultivado. Laŭlonge la rivero Senegal oni kultivas milion, sorgon, maizon, rizon kaj arakidon. En la oazoj estas kultivataj daktilopalmoj kaj furaĝo. La plejmulto de la produktoj restas enlande po nutri la popolacion.

Fiŝkaptado kaj fiŝkomerco estas tre gravaj, ĉar la maro estas unu el la plej fiŝriĉaj de la mondo.

Politiko[redakti | redakti fonton]

La konstitucio de la islama resprubliko de Maŭritanio estis aprobita la 12-an de julio 1991. En la antaŭparolo ĝi deklaras sindevigon al islamo kaj aprobon de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj kaj de la Afrika ĉarto de la rajtoj de homoj kaj popoloj. Kelkaj artikoloj de la konstitucio rekte rilatas al islamo:

  • "Maŭritanio estas islama respubliko"
  • "La islamo estas la religio de la popolo kaj de la ŝtato"
  • "La ŝtatestro estas islamano"

La ŝtatestro estas la la prezidento de la respubliko, kiun oni elektas direkte je ses jaroj. La prezidento nomumas la ĉefministron kaj havas ankaŭ leĝdonan povon.

La parlamento havas du ĉambrojn, la nacia asembleo kaj la senato, kiuj reprezentas la leĝdonan povon.

Mohamed Ould Abdel Aziz estas la Prezidento de Maŭritanio, en posteno ekde 2009.

Ekstera politiko[redakti | redakti fonton]

African, Caribbean and Pacific Group of States member nations map.svg Maŭritanio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Instruado[redakti | redakti fonton]

Bazlernejo daŭras ses jarojn kaj la mezlernejo sep jarojn[2]. En la unua lernojaro oni instruas nur arabe. La franca lingvo estas instruata ek de la dua lernojaro[2]. La instruado de natursciencoj okazas en la franca. Analfabeteco estas ofta. La legoscio-grado egalas al 58% (2010)[3].

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]



Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]