Gvatemalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
República de Guatemala
Gvatemala Respubliko

[[Flago de {{{eonomo}}}

[[Blazono de {{{eonomo}}}

[[Flago de {{{eonomo}}}|Detaloj]] [[Blazono de {{{eonomo}}}|Detaloj]]
Nacia himno: Himno Nacional de Guatemala
Nacia devizo: Libre Crezca Fecundo
Kresku liberan kaj fekunda
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Gvatemalurbo
Oficiala(j) lingvo(j) hispana lingvo
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (52 %)
protestantismo (29 %)
Maya religioj (2,5 %)
Areo
 % de akvo
108,890 km²
0,4 %
Loĝantaro 15 468 203
Loĝdenso 135 loĝ./km²
Horzono UTC-06:00
Interreta domajno .gt
Landokodo GTM
Telefona kodo +502
Plej alta punkto Volcán Tajumulco
Plej malalta punkto Kariba Maro
Politiko
Ŝtatestro Jimmy Morales
Nacia tago 15-a de septembro
Sendependiĝo disde Hispanio 15-a de septembro 1821
Ekonomio
Valuto Gvatemala kecalo (GTQ)
MEP laŭ 2005
– suma $63,78 miliardo
– pokapa $ 4.155
v  d  r
Information icon.svg

Gvatemalo (hispane: Guatemala) estas lando en Meza Ameriko. Ĝi estas membro de UNO ekde 1945.

La nomo de la lando kaj la ĉefurbo ne estas tute fiksita en Esperanto. Laŭ gvatemalanoj, la nomo de la lando kaj la ĉefurbo estas Gvatemalo. Aliaj eblecoj estas Gvatemalio por la lando kaj Gvatemal-urbo aŭ Nova Gvatemalo por la ĉefurbo.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Inter la 12,7 miljonoj da loĝantoj 45 % estas maja-kiĉeoj, 35 % estas mestizoj, 20 % estas blankuloj. 58 % de la loĝantoj parolas la hispanan. 40 % de la loĝantaro parolas majaajn lingvojn. 2 % de la loĝantoj parolas la anglan aŭ germanan , aparte iuj posteuloj familioj kun alta socia pozicio

La plejmulto de la loĝantoj estas katolikoj (52 %). Sekvate de kreskanta Protestanta komunumo (29 %). 3 % de loĝantoj profesas la majaa fido kaj aliaj religiaj malplimultoj . Kaj 16 % estas nenio en aparta .

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La lando eksportas ĉefe kafon, bananojn, kotonon kaj sukeron.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Banita de la du oceanoj, Gvatemalo estas en sia pleja parto montara lando, kun tropika klimato.

La ĉefaj urboj troviĝas en la suda parto. Aparte de la ĉefurbo, aliaj urboj estas Kecaltenango (Quetzaltenango) kaj Eskvintla (Escuintla).
Vidu: Listo de urboj de Gvatemalo

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Teritoria organizado de Gvatemalo.

La lando organiziĝas laŭ 22 departementoj:

La granda Lago de Izabal situas proksime de la kariba marbordo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Gvatemalo

Inter la jarcentoj 4-a kaj 11-a la regiono de Petén estis la kerno de la majaa civilizo kiu perdis sian potencon post tiuj jaroj.

En 1523 unuafoje alvenis la hispanaj konkerantoj, kaj okupis la areon.

Gvatemalo sendependiĝis de Hispanio en 1821, unue kiel parto de la Mezamerika Konfederacio, kaj en 1840 kiel sendependa lando.

Kun la eniro de Prezidanto Justo Rufino Barrios, Gvatemalo spertis liberalaj reformoj, ankaŭ por la influo de fremdaj landoj, inkluzive de Germanio, kiu instalas forta kolonio de kafo dum multaj jardekoj.

La gvatemalan historion karakterizis sinsekvo de revolucioj, puĉoj kaj nedemokrataj registaroj, kiujn elstare priskribis la gvatemala nobelpremiita verkisto Miguel Ángel Asturias.

Je la 17-a de junio 1954 grupo de pagsoldatoj trejnitaj de CIA eniras la landon kaj faligas la demokrate elektita prezidanto Jacobo Arbenz, kiu planis agro-reformon, koncernante interalie vastajn bienojn poseditajn de usonaj firmaoj (United Fruit Company, ktp).

La ŝtato longe havis konflikton kun Belizo, kun kiuj diplomataj rilatoj estis restarigitaj en 1991.

Dum multaj jaroj kontinua sanga enlanda milito malstabiligas la landon. Nur en 1996 ĝin ĉesigas pacakordoj. En 1985 estis elektita prezidento la konservativa Vinicio Cerezo. De 2003 la prezidento estas Óscar Berger.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

(laŭ Ivan Ŝirjaev en Enciklopedio de Esperanto)

Pioniro estis en 1906 Abato Abrill, kiu en urbo Gvatemalo estis rekompencita (dum nacia ekspozicio) de la registaro per ora medalo por la propagando de Esperanto. Liaj propagandaj artikoloj aperis en Boletín de la Exposición kaj La República. En urbo Guatemala la Antigua li fondis Esperanto-grupon kaj klubon de junaj Esperantistoj Geinfana Zamenhofa Grupo, eĉ kelkan tempon eldonis gazeton Centrameriko Esperantista.

Sed la movado baldaŭ ĉesis kaj laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 Esperantistoj troviĝis nur en San Pedro. Laŭ la ICK-raporto 1929 la propagando de kurs-finintoj sekvigis kreon de kurso inter la skoltaro de Gvatemalo. Anonciĝis tuj 50 junuloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]