Vikipedio:Ĉefpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bonvenon al Vikipedio

La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

236 757 artikoloj en Esperanto
383 aktivaj redaktantoj
117 366 unikaj vizitantoj monate (plus 33 572 per poŝtelefono)


Artikolo de la semajno Enkonduko
Alexander the Great mosaic.jpg

Aleksandro de Macedonio (en greka Αλέξανδρος Γ' ο Μακεδών, Aleksandros III o Makedon, signifante "Defendanto de Viroj" aŭ Ἀλέξανδρος ὁ Μέγας, Aléksandros ho Mégas, do Aleksandro la Granda; naskiĝis fine de julio 356 antaŭ nia erao en Pella, mortis la 10-an de junio 323 antaŭ nia erao) estis reĝo de antikvgreka Macedonio. Li unuigis la militantajn kaj dividitajn urboŝtatojn de Grekio, kaj konkeris Persion, Egiption kaj kelkajn aliajn regnojn, ĝis la bordo de Hindio.

Naskiĝinta en Pella en 356 antaŭ nia erao, Aleksandro sukcedis sian patron, Filipo la 2-a, en la trono je aĝo de dudek. Li pais plej el siaj regantaj jaroj en senprecedenca militkampanjo tra Azio kaj nordorienta Afriko, kaj je aĝo de tridek li estis kreinta unu el la plej grandaj imperioj de la antikva mondo, etenda el Grekio al nordokcidenta Hindio. Li estis nevenkita en batalo kaj estas amplekse konsiderata unu el la plej sukcesaj militkomandanto de la historio.

Dum sia junaĝo, Aleksandro estis tutorita de la filozofo Aristotelo ĝis la aĝo de 16. Post la murdo de Filipo en 336 a.K., Aleksandro sukcedis sian patron en la trono kaj heredis fortan regnon kaj espertan armeon. Aleksandro iĝis generalo de Grekio laŭ la terminoj de la Ligo de Korinto kaj uzis tiun aŭtoritaton por lanĉi la tuthelenan projekton de sia patro por konduki la grekojn al la konkero de Persio. En 334 a.K., li invadis teritoriojn de la Akemenida Imperio, kaj tiam ekis serio de kampanjoj kiuj daŭris dek jarojn. Post la konkero de Malgranda Azio, Aleksandro rompis la povon de Persio en serio de decidaj bataloj, ĉefe per la bataloj de Iso kaj de Gaŭgamelo. Li sekve superis la persan reĝon Dario la 3-a kaj konkeris la Akemenidan Imperion en sia tuto. Tiam, lia imperio etendis el la Adriatika Maro al la Indusa Rivero.

Klopodante atingi la "pintojn de la mondo kaj la Grandan Eksteran Maron", li invadis Hindion en 326 a.K., sed finfine li revenis pro la peto de liaj lacaj trupoj. Aleksandro mortiĝis en Babilono en 323 a.K., la urbo kie pli planis establi sian ĉefurbon, sen plenumi serion de planitaj kampanjoj kiuj estus komencintaj per invado de Arabio. En la venontaj jaroj post lia morto, serio de enlandaj militoj disigis lian imperion, rezulte en kelkaj ŝtatoj regataj de Diadoĥoj, nome la survivintaj generaloj kaj heredantoj de Aleksandro.

La heredo de Aleksandro inkludas la kulturan disvastigon kiun liaj konkeroj okazigis, kiaj Greka Budhismo. Li fondis ĉirkaŭ dekdu urbojn kiuj portis sian nomon, ĉefe Aleksandrio en Egiptio. La setlado fare de Aleksandro de grekaj kolonoj kaj la rezultan etendon de greka kulturo orienten rezulte en nova Helenisma civilizo, aspektoj kiuj estis ankoraŭ evidentaj en la tradicioj de la Bizanca Imperio en la mezo de la 15a jarcento kaj la restado de grekaj parolantoj en centra kaj plej orienta Anatolio ĝis la 1920-aj jaroj. Aleksandro iĝis legenda kiel klasika heroo laŭ la modelo de Aĥilo, kaj li ege elstaras en la historiaj kaj mitaj tradicioj kaj de grekaj kaj de negrekaj kulturoj. Li iĝis la mezuro kontraŭ kio militestroj komparis sin en la estonteco, kaj militaj akademioj tra la tuta mondo ankoraŭ instruas liajn taktikojn. Li estis ofte rangita inter la plej influaj personoj en la homa historio, kun sia instruisto Aristotelo.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Abasida Kaliflando - Esperantujo - Esperanto-kulturo


Esperanta Vikipedio
Wikipedia-logo-v2.svg

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon en Esperanto, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitaj de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Wikimedia ELiSo logo.svg

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Bildo de la tago Kunlaboraĵo de la semajno

Aldonu la venontan bildonIndeksoElstaraj bildoj en la Komunejo
2016 Summer Olympics opening ceremony - photo news agency Tasnimnews 21.jpg

La kunlaboraĵo de la semajno por ĉi tiu semajno estas Somera Olimpiko 2016. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo de la semajno estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Nitra, Alkoholo, Atletiko ...

Aktualaĵoj
Ĉu vi scias ke...?
25-a de januaro
24-a de januaro
21-a de januaro
  • Barato Almenaŭ 36 mortoj pro trajnakcidento ĉe Kuneru, Barato.
  • Gambio La eksa prezidanto de Gambio, nome Yahya Jammeh, finfine abandonas Gambion post la premo de najbaraj landoj, kiuj apogis ties elpostenigon.
20-a de januaro
  • Italio Hungario Almenaŭ 16 personoj, ĉefe hungaraj junuloj, mortis pro bus-akcidento kaj incendio proksime de Verono, norda Italio.
  • Usono Ceremonio de enpoviĝo de Donald Trump kiel prezidento de Usono. Cent arestitoj en la protestoj okazantaj en Vaŝingtono.
19-a de januaro
  • Irano Almenaŭ 30 fajroestingistoj kaj aliaj 20 personoj mortis pro faldetruo de konstruaĵo dum incendio en Teherano.
  • Gambio La nova prezidanto de Gambio, nome Adama Barrow, faras enpoviĝan ceremonion en Senegalo dum kelkaj landoj pretas interveni en Gambion ĉar la elpostenigita prezidento, nome Yahya Jammeh, malakceptas balotperdon.
18-a de januaro
  • Italio Lavango kovris kaj detruis hotelon en Abruco, Italio, kun pli ol 30 personoj ene, el kiuj dek estos savitaj.
  • Malio Atenco kontraŭ militista bazo en Gao, Malio, okazigis 77 mortojn.
17-a de januaro
  • Niĝerio La niĝeria armeo erare bombardis kampadejon de rifuĝintoj kaj okazigis 70 mortojn de civiluloj.



Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:

Commons-logo.svg Komunejo
Libera dosiera deponejo
Incubator-logo.svg Kovilo
Kovilo por novaj projektoj
Wikimedia Community Logo.svg Meta-Vikio
Projekto por kunordigo
Wiktionary-logo.svg Vikivortaro
Universala libera vortaro
Wikidata-logo.svg Vikidatumoj
Libera datumbazo
Wikibooks-logo.svg Vikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Wikinews-logo-51px.png Vikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Wikiquote-logo.svg Vikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Wikisource-logo.svg Vikifontaro
Libera biblioteko
Wikispecies-logo.svg Vikispecioj
Libera registro pri specioj
Wikiversity-logo.svg Vikiversitato
Libera universitato
Wikivoyage-Logo-v3-icon.svg Vikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo