Kremo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
publikigita versio estis patrolita je 25 okt. 2016. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 25 okt. 2016.
Kremo estas tiu pli grasa parto de lakto, kiu post kelktempa senmovo leviĝas al la supro kaj kiun oni buterigas per kirlado, batado. Kutime ĝi enhavas de 10% ĝis 30% da graso.
Oni parolas pri acida, dolĉa, batita kremo.
Kremo estas ankaŭ oleeca ŝmiraĵo [1], uzata kiel kuracilo aŭ kosmetikaĵo : belecokremo, razkremo; laŭ tiu difino, ĝi estas sinonimo de pomado[2].