Metio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metio estas manlabora profesio, precipe hejme aŭ et-industrie praktikata[1], kutime rilatanta al unu speciala fako (metio de ĉarpentado, de ŝufarado, de buĉisto, de meblisto).
Metiisto laboras en sia metiejo, havas siajn meti-lernantojn kaj estas membro de metiaj korporacioj (en la mezepoko nomataj gildoj).
Metiejo estas eduka agado inter alia por lerni tute aŭ parte metion en kiu aktiva partopreno de partoprenantoj ludas gravan rolon. Metiejo povas esti kelkhora ĝis kelktaga.
Bildaro[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Proverbo[redakti | redakti fonton]
Ekzistas pluraj proverboj pri metio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:
-
„ Al posedanto de metio mankas nenio. ” -
„ Ĉiu klopodu nur en sia metio, tiam al la urbo mankos nenio. ” -
„ Metio manĝon ne bezonas kaj manĝon tamen donas. ”