Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj. |
236 289 artikoloj en Esperanto |
Artikolo de la semajno | Enkonduko |
La Abasida Kaliflando (arabe الخلافة العباسية kaj transliterumita al-Khilāfah al-‘Abbāsīyah) estis la kaliflando estrita de la dua dinastio de la sunaistaj kalifoj (750-1258), kiuj sekvis la Umajadojn, nome tria el la kaliflandoj de Islamo, kiu sukcedis la islaman profeton Muhammad. Ĝi estas ankaŭ nomata Kaliflando de Bagdado, ĉar la kalifoj, dum plej el ties periodo havis ĉefurbon en Bagdado, kio estas en nuntempa Irako, post ekhavi aŭtoritaton super la Islama Imperio el la Umajida Kaliflando en la jaro 750 (132 de islama kalkulado). La Abasidoj devenis de ‘Abbas ibn ‘Abd al-Muttalib (566-652), plej juna onklo de la profeto Mahomedo, el kiu la kaliflando havas sian nomon. La Abasida Kaliflando unue centris sian registaron en Kufa, sed en 762 la kalifo Al-Mansur fondis la urbon Bagdado, norde de la sasanida ĉefurbo Ktesifono. La elekto de ĉefurbo tiom proksima al Persio mem respegulis kreskantan fidon en la persaj burokratoj, ĉefe de la Barmakida familio, por administracii la teritoriojn konkeritajn fare de arabaj islamanoj, same kiel la pliigantan inkludon de ne-arabaj islamanoj en la ummao. Spite tiun dekomencan kunlaboradon, la Abasidoj de la fino de la 8-a jarcento estis izolintaj kaj arabajn novkonvertitojn maŭali kaj iranajn burokratojn, kaj estis devigitaj lasi aŭtoritaton en Al-Andalus kaj Magrebo al la Umajidoj, en Maroko al la Idrisida dinastio, en Ifrikio al la Aglabidoj, kaj en Egiptio al la ŝijaisma kaliflando de Fatimidoj. La politika povo de kalifoj multe finis per la stariĝo de Bujidoj kaj la Selĝukaj Turkoj. Kvankam la Abasida hegemonio super la ampleksega Islama Imperio estis laŭgrade limigita al ceremonia religia funkcio, la dinastio retenis kontrolon super sia Mezopotamia teritorio. La ĉefurbo Bagdado iĝis centro de scienco, kulturo, filozofio kaj inventado dum la Islama Orepoko. Tiu periodo de kultura florado finis en 1258 pro la rabado de Bagdado fare de Mongoloj sub la estreco de Hulagu Ĥan. La Abasida linio de regantoj, kaj la islama kulturo ĝenerale, recentriĝis en la Mameluka ĉefurbo Kairo en 1261. Kvankam manka de politika povo, la dinastio pluis postuli aŭtoritaton en religiaj aferoj ĝis post la otomana konkero de Egiptio (1517). Lastaj artikoloj de la semajno: Esperantujo - Esperanto-kulturo - partio |
Esperanta Vikipedio
Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon en Esperanto, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitaj de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago | Kunlaboraĵo de la semajno |
|
La kunlaboraĵo de la semajno por ĉi tiu semajno estas Somera Olimpiko 2016. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo de la semajno estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Nitra, Alkoholo, Atletiko ... |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...? | |
|
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |