Reĝlando Dahomejo
La Reĝlando Dahomejo estis afrika reĝlando lokita en la sud-okcidento de la nuna Benino inter la 17-a jarcento kaj la fino de la 19-a jarcento. La Reĝlando Dahomejo kreskiĝis sur la altebemaĵo de Abomey en la komenco de la 1600-aj jaroj kaj fariĝis regiona potenco je la 18-a jarcento per la konkerado de strategiaj urboj de la Atlantika marbordo, speciale la haveno de Ouidah. Dum la plejmulta parto de la 18-a kaj 19-a jarcentoj, le reĝlando Dahomejo estis grava regiona ŝtato, kiu fariĝis grava loko por la traktado de la atlantikaj sklavoj, eble liverinta ĝis 20% de la sklavoj en Eŭropo kaj en Ameriko. En 1894, la reĝlando estis integrita al la Franca Okcidenta Afriko kiel la Franca Dahomejo. La lando iĝis sendependa en 1960 kiel la Respubliko de Dahomejo, antaŭ ol iĝi la Populara Respubliko de Benino en 1975 kaj la Respubliko de Benino en 1990.
Le reĝlando de Dahomejo estis grava regiona potenco havanta organizatan hejman ekonomion, gravan internacian komercon kun la eŭropaj landoj, centralizitan administradon, impostan sistemon kaj organizitan gean armeon, kies feminina parto, la Amazonoj (aŭ agojié), estis permanenta.
Artoj[redakti | redakti fonton]
La artistoj produktas laboraĵojn reprezantante scenojn de la vivo sub la formo de statuetoj, tapetoj kaj pentraĵoj.
La artoj de Dahomejo estis unikaj kaj apartaj de la afrikaj artaj tradicioj. Ili estis subtenitaj de la reĝo kaj sia familio, sekvis nereligiajn tradiciojn, estis kunmetitaj de diversaj materialoj kaj forte pruntis al la aliaj popoloj de la regiono. La artaj formoj inkluzivis la gravuradon de eburo kaj ligno, la ellaboraĵon de metaloj (kiel la arĝento, la fero kaj la kupro), la diligentajn vestojn kaj la reliefojn de argilo.
Le reĝo estis centrala en la artoj kaj pluraj el ili donis gravajn sumojn da mono al la artistoj, provokante la unikan krekigon, por la regiono, de nereligia arta tradicio en la reĝlando. La artistoj ne faras apartan klason.
La plejmulto de la laboraĵoj temas pri monarkio.
La reĝoj estis ofte priskribitaj laŭ grandaj zoomorfaj formoj, ĉiu similante al speciala besto.
Reĝoj de Dahomeo[redakti | redakti fonton]
- Gangnihessou 1600 - 1620
- Dakodonou, 1620-1645
- Aho Houegbadja, 1645-1685
- Houessou Akaba, 1685-1708
- Hangbè, 1708-1711 (reĝino)
- Agadja, 1711-1740
- Tegbessou, 1740-1774
- Kpengla, 1774-1789
- Agonglo, 1789-1797
- Adandozan, 1797-1818
- Ghézo, 1818-1858
- Glélé, 1858-1889
- Behanzin, 1889-1894
- Agoli-Agbo, 1894-1900
Fonto[redakti | redakti fonton]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Royaume de Dahomey en la franca Vikipedio.