Renoviĝanta energio
Renoviĝanta energio (aŭ renovigebla energio, aŭ neelĉerpebla energio) signifas energion el longdaŭra energiofonto, kiu aŭ rekreskas aŭ estas laŭ homaj mezuroj neelĉerpebla.
Enhavo
Nocio[redakti | redakti fonton]
Oni komprenas sub la nocio renoviĝanta energio ĝenerale tiujn energi-fontojn, kiuj laŭ homaj mezuroj ne estas elĉerpeblaj. Neelĉerpebla en du signifoj: aŭ la ekzistanta "energiokvanto" estas tiel granda, ke ĝi ne povas per homa uzo elĉerpiĝi (ekz. sunenergio malaperos sur la Tero nur post morto de la Suno) aŭ ĝi produktiĝas laŭtempe kaj daŭre (ekz. biomaso, kiu siavice dependas de Suno). En fizika senco, la energio ne renoviĝas, sed transformiĝas el konvenaj energioportantoj al energiokolektantoj.
La atributo de renoviĝeco, regeneriĝo jam fakte disvastiĝis en la ĉiutaga parolo, ĉar oni atentis pri la mallonga recikla periodo de ekz. ĉe biogaso kontraŭ fosiliaj energioportantoj. Ĉar la Suno por la homa temposento estas eterna energiodonanto, la t.n. rekreskantaj krudmaterialoj (per la energio de Suno) povas stari ĉiam je dispono kontraŭ la ne-renoviĝantaj ekz. nafto, ŝtonkarbo.
Foklea energio estas FOsilia kaj nuKLEA energio. La alternativo estas renoviĝanta energio, por krei ekonomion bazita sur renoviĝanta energio por solvi la tutmondan varmigon kaj la produkton de nukleaj restaĵoj.
Tipoj de renoviĝanta energio[redakti | redakti fonton]
- Bioenergio (el biomaso kiel ligno aŭ kolzo aŭ aliaj plantaj aŭ animalaj restaĵoj). Ĉefe estas la biobrulaĵoj:
- Sunenergio
- Akvoenergio
- Ventoenergio
- Geotermio
Tutmonda signifo[redakti | redakti fonton]
Oni jam kalkulis, ke per sunĉeloj kaj ventocentraloj oni povas kovri la energian bezonon de la homaro. Por tio necesas konstrui instalaĵojn sur la marbordoj, dezertoj, montaroj ktp. La tiel gajnita energio kostus ĉ. 4-5-oble pli ol la ĝisnunaj, tiel – pro manko de politika volo – oni devas atendi la malpliiĝon de la fosiliaj energioportantoj, ĝis ties prezoj altiĝas 4-5-oble, tiel ke la regeneriĝaj energioj estos konkurenckapablaj. Ĝis tiam multaj ŝtatoj finance apogas uzon de tiuj energiofontoj.
La alia afero, kiu instigas la uzon de renoviĝanta energio, estas la forceja efiko. La uzo de renoviĝanta energio ellasas ne pli da karbona dioksido (ĉe bruligo de biomaso) ol ĝi konsumas. La vera alternativo, aldono al la renoviĝantaj energioj estas la nuklea kunfandiĝo (fuzio), kies realiĝon oni prognozas je la dua duono de la 21-a jarcento.
Multaj landoj efike agadas por la disvastiĝo de la renoviĝantaj energifontoj, ekzemple en Novzelando 70 % de la produktita elektro devenas el renovigantaj fontoj, kiel akvofluo, vento, geotermiko kaj biomaso.
Naturscienca rigardo[redakti | redakti fonton]
La Suno estas la fonto por plimulto de la regeneraj aŭ sunaj energioj. Ĝi havas ankoraŭ vivdaŭron de 5 miliardoj da jaroj, tiel dum tiu tempo oni povas kalkuli je renoviĝantaj energioportantoj. Menciindas, ke la sunenergio donas energion ne nur al kresko de la plantoj, sed ĝi ekigas la venton, vaporadon kaj tiel la estiĝon de riveroj, akva energio.
La geoterma energio kaj la tajda energio estas energioj sendependaj de la Suno, sed renoviĝantaj. La sola alia ne-sundependa (kaj ne renoviĝanta) energifonto nun uzataj estas nuklea fisio (nukleofendado).
La homaro bruligas ĉiutage tiom da fosilia energio, kiom la naturo produktas en 500.000 tagoj.
Eltenebla transporto[redakti | redakti fonton]

Eltenebla transporto aŭ daŭrigebla transporto rilatas al la larĝa koncepto de transporto kaj estas daŭrigebla en la signifoj de sociaj, mediaj kaj klimataj efikoj kaj la kapablo, ene de la tutmonda apliko, liveri la fontenergion senfine. Komponentoj por analizado de daŭripovo inkludas la specialajn veturilojn uzitajn por voja, akva aŭ flug-transporto; la fonton de energio; kaj la infrastrukturon kutime alĝustigita al la transporto (ŝoseoj, fervojoj, aervojoj, akvovojoj, kanaloj kaj terminaloj). Alia komponento por taksado estas duktoj por transportado de likvaĵoj aŭ gasmaterialoj. Ankaŭ transportoperacioj kaj loĝistiko same kiel transit-orientita evoluo estas engaĝitaj en taksado. Transporta daŭripovo plejparte estas mezurita per transportsistema efikeco kaj akurateco same kiel la mediaj kaj klimataj efikoj de la sistemo.[1]
Mallongperspektiva agado ofte antaŭenigas pliigan plibonigon en fuelekonomio kaj veturilemisiaj kontroloj dum longperspektivaj celoj inkludas migran transportadon de fosili-bazita energio ĝis aliaj alternativoj kiel ekzemple renoviĝanta energio kaj uzado de aliaj renovigeblaj resursoj. La tuta vivociklo de transportsistemoj estas kondiĉigita de daŭripova mezurado kaj optimumigo.[2]
Daŭrigeblaj transportsistemoj faras pozitivan kontribuon al la media, socia kaj ekonomia daŭripovo de la komunumoj kiujn ili servas. Transportsistemoj ekzistas por disponigi sociajn kaj ekonomiajn ligojn, kaj homoj rapide eluzas supren la eblecojn ofertitajn per pliigita moviĝeblo.[3] La avantaĝoj de pliigita moviĝeblo devas esti mezuritaj kontraŭ la mediaj, sociaj kaj ekonomiaj kostoj kiuj transportsistemoj metas.
Transportsistemoj havas signifajn efikojn sur la medio, respondecante pri inter 20% kaj 25% de la monda energikonsumo kaj karbondioksidaj emisioj.[4] Forcejgasaj emisioj kaŭzitaj de transporto pliiĝas ĉe pli granda rapideco ol iu alia energiuzanta sektoro.[5] Ankaŭ aŭtotransporto estas grava kontribuanto al loka aer-poluo kaj fumnebulo.[6]
La sociaj kostoj de transporto inkludas vojkraŝojn, aerpoluon, fizikan neaktivecon,[7] tempon prenitan for de la familio navedante kaj vundeblecon al fuelprezpliiĝoj. Multaj el tiuj negativaj efikoj atakas misproporcie tiujn sociajn grupojn kiuj ankaŭ malplej posedas supozeble kaj povas veturi per aŭtoj.[8] Trafikŝtopiĝo trudas ekonomiajn kostojn malŝparante la tempon de homoj kaj bremsante la liveron de varoj kaj servoj.
Tradicia transportplanado planas plibonigi moviĝeblon, precipe por veturiloj, kaj povas malsukcesi adekvate pripensi pli larĝajn efikojn. Sed la reala celo de transporto estas aliro - al laboro, eduko, varoj kaj servoj, amikoj kaj familioj - kaj tie estas pruvitaj teknikoj por plibonigi aliron dum samtempe redukti mediajn kaj sociajn efikojn, kaj administrante trafikŝtopiĝon.[9] Komunumoj kiuj sukcese plibonigas la daŭripovon de siaj transportretoj faras tion kiel parto de pli larĝa programo de kreado de pli viglaj, loĝeblaj, daŭrigeblaj grandurboj.
La proporcio de renoviĝantaj energioj en la kurenta provizado en Germanio[redakti | redakti fonton]
Jaro | tuta malneta konsumo | sumo renoviĝanta | proporcio de renoviĝanta (en %) | akvocentralo | ventocentralo | biomaso | lumelektra |
---|---|---|---|---|---|---|---|
1990 | 550.700 | 15.845 | 2,9 | 15.579,7 | 43,1 | 221,6 | 0,6 |
1991 | 539.600 | 13.942 | 2,6 | 13.551,7 | 140 | 250 | 0,7 |
1992 | 532.800 | 16.724 | 3,1 | 16.152,8 | 275,2 | 294,7 | 1,5 |
1993 | 527.900 | 17.110 | 3,2 | 16.264,3 | 443 | 400 | 2,8 |
1994 | 530.800 | 18.932 | 3,6 | 17.449,1 | 909,2 | 569,9 | 4,2 |
1995 | 541.600 | 20.578 | 3,8 | 18.335 | 1.563 | 675 | 5,3 |
1996 | 547.400 | 18.993 | 3,5 | 16.151,0 | 2.031,9 | 803,8 | 6,1 |
1997 | 549.900 | 19.649 | 3,6 | 15.793 | 2.966 | 879 | 11 |
1998 | 556.700 | 22.819 | 4,1 | 17.264,0 | 4.489,0 | 1.050,0 | 15,6 |
1999 | 557.300 | 26.425 | 4,7 | 19.707,6 | 5.528,3 | 1.170 | 19,1 |
2000 | 576.400 | 32.530 | 5,6 | 21.700 | 9.500 | 1.300 | 30 |
2001 | 580.500 | 33.350 | 5,7 | 19.800 | 11.500 | 2.000 | 50 |
2002 | 581.700 | 39.300 | 6,8 | 20.200 | 16.800 | 2.200 | 100 |
Fonto: http://www.volker-quaschning.de |
Senkarboniga programo de Tuvalo[redakti | redakti fonton]
En julio de 2009 la tuvala registaro deklaris, ke ĝi volas venigi ĉiun sian energion de renovigeblaj fontoj antaŭ 2020. Ĝi planas anstataŭigi importitan dizeloleon pere de uzado de sun- kaj ventenergioj. Tuvalo taksas, ke la projekto kostos proksimume 20 milionoj da USD. La procezo jam estas komencinta per la estigo de suninstalaĵo de 410 000 USD sur la tegmento de la ĉefa futbala stadiono en la ĉefurbo Funafuti.[10]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Jeon, C M; Amekudzi (Marto 2005), "Addressing Sustainability in Transportation Systems: Definitions, Indicators, and Metrics", JOURNAL OF INFRASTRUCTURE SYSTEMS: 31–50, http://center.sustainability.duke.edu/sites/default/files/documents/transportation_indicators.pdf
- ↑ Helping to Build a Safe and Sustainable Transportation Infrastructure, U.S. Department of Transportation’s Research and Innovative Technology Administration, Majo 2010, http://www.rita.dot.gov/utc/sites/rita.dot.gov.utc/files/utc_spotlights/pdf/spotlight_1005.pdf
- ↑ Schafer, A. (1998) "The global demand for motorized mobility." Transportation Research A 32(6), 455-477.
- ↑ ">World Energy Council (2007)Transport Technologies and Policy Scenarios. World Energy Council. Alirita 2009-05-26.
- ↑ Intergovernmental Panel on Climate Change (2007)IPCC Fourth Assessment Report: Mitigation of Climate Change, chapter 5, Transport and its Infrastructure (PDF). Intergovernmental Panel on Climate Change. Alirita 2009-05-26.
- ↑ National multipollutant emissions comparison by source sector in 2002. US Environmental Protection Agency (2002). Alirita 2009-03-18.
- ↑ World Health Organisation, EuropeHealth effects of transport. Alirita 2008-08-29.
- ↑ Social Exclusion Unit, Office of the Prime Minister (UK)Making the Connections - final report on transport and social exclusion (PDF). Alirita 2003-02-01.
- ↑ Todd Litman (1998)Measuring Transportation: Traffic, Mobility and Accessibility. Victoria Transport Policy Institute. Alirita 2009-03-18.
- ↑ Tuvalo : antaŭen al senkarbona energio esperante
Literaturo[redakti | redakti fonton]
Germane[redakti | redakti fonton]
- Sven Geitmann: Erneuerbare Energien und alternative Kraftstoffe, Hydrogeit Verlag, 2. Aufl., Jan. 2005, ISBN 3-937863-05-2, 19,90 EUR
- M. Kaltschmitt, A. Wiese und W. Streicher (Hrsg.), Erneuerbare Energien. Systemtechnik, Wirtschaftlichkeit, Umweltaspekte, Springer Verlag, Heidelberg, 2003, 3. Auflage, ISBN 3-540-43600-6
- Hermann Scheer, Solare Weltwirtschaft, Strategie für eine ökologische Moderne, Kunstmann, Oktober 1999, ISBN 3-920328-48-5
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
Angle[redakti | redakti fonton]
Germane[redakti | redakti fonton]
- BUND, aktiva regiona filio en la tradicio de la Popolaltlernejo Wyhler Wald, naturprotekta NRO; enkonduko en Esperanto
- The Encyclopedia of Energy
- Solaranlagen-Portal.de - sendependaj informoj
- Solaranlage-Photovoltaik.net - sendependaj informoj
- Solar Photovoltaikanlagen
- Infos de la Photovoltaikanlagen
- Hydrogeit hydrogeit.de - sendependaj informoj (Sven Geitmann)
- energieportal24.de - sendependa retejo pri renoviĝantaj energioj
- pri r. e. en retejo pri energi-eplorado
- thema-energie.de - sciokatalogo pri r. e. kaj energi-ŝparado
- renewables-made-in-germany.com - pri germanaj firmaoj kaj produktoj
- Schurwald-SOLAR.de - "Energi-teamo" de Lokale Agenda Aichwald
- volker-quaschning.de - pri r. e. kaj klimatoprotekto
- renewables2004.de - Internacia konferenco pri r. e. (Bonn, 2004)
- wusgermany.de - komentita ligaro pri r. e. kaj ties rolo en kunlaborado kun evoluantaj landoj
- energie-evolution.de - retejo kun informoj pri r. e. kaj daŭriva evoluo
- renergo.de - Asocio por antaŭenigo de r. e. en la distrikto Odenwald
- odenwald-biomasse.de - adresaro de agantoj en la kampo de r. e. en la distrikto Odenwald (CLEO)
- tud.uni-essen.de - renoviĝantaj energi-fontoj
- energie-fakten.de - Kian signifon por Germanio havas akvoenergio?
- Zuhause-Solar.de - sendependaj informoj oleo
- Heizöl.net - renoviĝantaj anstataŭ oleo
- - Portal zum Thema Photovoltaik Informationen im Überblick
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Al Gore
- Elektra aŭtomobilo
- Daŭrigebla evoluo
- Daŭriva disvolviĝo
- Greenpeace
- Medioprotekto
- Pinto de Hubbert
- Produktado de energio en estonteco
- Ventenergio