Kálmán Kalocsay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kálmán KALOCSAY)
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Kálmán Kalocsay
Kalman Kalocsay 1.jpg
Kálmán Kalocsay en 1921
Naskiĝo 6-a de oktobro 1891
en Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Abaújszántó, Aŭstrio-Hungario
Morto 27-a de februaro 1976
en Hungario Budapeŝto, Hungario
Nacieco hungaro
v  d  r
Information icon.svg
Kálmán Kalocsay
Naskiĝo 6-a de oktobro 1891
en Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Abaújszántó, Aŭstrio-Hungario
Morto 27-a de februaro 1976
en Hungario Budapeŝto, Hungario
Nacieco hungaro
Sukcesis kiel
Reprezentaj verkoj Enciklopedio de Esperanto
v  d  r
Information icon.svg
Kovrilpaĝo de la faksimila eldono de 1978 de Streĉita Kordo, ĉefverko de Kalocsay.

Kálmán KALOCSAY ([ˈkaːlmaːn ˈkɒloʧai]; Esperantigite Kolomano KALOĈAJO) (naskiĝis la 6-an de oktobro 1891 en Abaújszántó, mortis la 27-an de februaro 1976 en Budapeŝto) estis hungara Esperanta poeto, tradukisto, kaj redaktoro kiu multe influis la evoluon de Esperanto-literaturo kaj de la lingvo mem. Lia nomo estas ofte esperantigita kiel Kolomano. Liaj pseŭdonimoj: C. E. R. Bumy, Kopar, -y, Alex Kay, K. Stelov, Malice Pik, Peter Peneter.

Kalocsay studis medicinon kaj poste fariĝis la ĉefa infektologo ĉe grava Budapeŝta hospitalo. Onidire li lernis kaj Esperanton kaj Idon adoleske sed ekkliniĝis al la unua kiam li vidis pli grandan potencialon literaturan. En 1921, oni eldonis lian unuan originalan volumon poezian, Mondo kaj Koro. Plia jardeko pasis antaŭ la apero de lia kolekto Streĉita Kordo, kiun oni konsideras unu el la plej elstaraj kolektoj de originala poezio en Esperanto. Ankaŭ aperis Rimportretoj – spritaj rondelformaj poemoj pri pluraj tiamaj movadaj gravuloj.

Plejmultaj pensas, ke li ankaŭ estis la verkinto de Sekretaj Sonetoj (erotika sonetaro) sub pseŭdonimo Peter Peneter.

Kalocsay gvidis la literaturan mondon de Esperanto pere de la revuo kaj eldonejo nomitaj Literatura Mondo. Kaj tiu grupo de verkistoj kiuj formiĝis ĉirkaŭ la revuo dum la dudekaj kaj tridekaj jaroj, nomiĝis la Budapeŝta skolo.

La verkoj de Kalocsay pri literatura kaj lingvisma teorio inkludas la ampleksan verkon Plena Gramatiko de Esperanto, kaj Parnasa Gvidlibro, ellaboritajn kun Gastono Varingjeno, kaj la pristilan gvidlibron Lingvo Stilo Formo.

Kalocsay kunverkis la du-voluman Enciklopedio de Esperanto.

Pri Kalocsay multe verkis kaj prizorgis lian postlasaĵon Ada Csiszár, post kies morto la postlasaĵo transiris al la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko.

Ido[redakti | redakti fonton]

Kalocsay skribis: "En 1912 mi funde trastudis la gramatikon kaj vortaron de Ido. Tiam mi sciis Idon same bone kiel Esperanton. Sed mi neniam partoprenis en la Ido-movado, nek verkis ion en Ido: mia interesiĝo estis pure lingva kaj ĉesis post la ellerno de mia Ido-libro."

Originalaj poemaroj[redakti | redakti fonton]

Novelo[redakti | redakti fonton]

Verkoj tradukitaj de K. Kalocsay estas[redakti | redakti fonton]

Kalocsay Kálmán Nyúl utca 4.JPG
  • Al la espero (kanto de Mihály Csokonai Vitéz)
  • Arthistorio (de Antal Hekler), prozo 1934
  • Du kokcineloj (de Géza Gárdonyi), prozo, 1923
  • Eterna Bukedo – poezi-antologio tirita el 22 lingvoj en 1931
  • Ezopa saĝo (rekreo laŭ EZOPO) 1956, 1978
  • Fabelarbo (el infanpoemoj de Zsigmond Móricz), 2003
  • Hungara Antologio, 1933, 1983;
  • Infero (de Dante), 1933, 1979
  • Johano la Brava (de Petőfi), 1923, 1948, 1984, bildrakonto 2001
  • Kantanta kamparo (popolkantoj), 1922
  • Kantoj kaj Romancoj (de Heine) kune kun Waringhien, 1969
  • La Floroj de l'Malbono (de Baudelaire) (kolektive tradukita), 1957
  • La paĝio de l'reĝino (teatraĵo de Jenő Heltai-Emil Makai), 1922
  • La Tempesto (de Shakespeare), 1970
  • La Taglibro (de Goethe), 1984
  • La Tragedio de l'Homo (de Madách), 1924 (reeldonita en 1965), en KD: 1999
  • Libero kaj Amo (de Sándor Petőfi), 1970
  • Morgaŭ matene (de Frigyes Karinthy), prozo, 1923
  • Ni kantu! 1928, 2000
  • Reĝo Lear (de Shakespeare), 1966
  • Romaj Elegioj, La Taglibro (de Goethe), 1932;
  • Rozinjo (de Török) – teatraĵo 1938, 1977
  • Somermeznokta sonĝo (de Shakespeare),
  • Tutmonda Sonoropoezi-antologio tradukita el 30 lingvoj en du volumoj, 1981
  • Vivo de Arnaldo (de Mussolini) – prozo 1934

Redaktitaj libroj[redakti | redakti fonton]

Prilingvaj, prozaj kaj miksitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Dek prelegoj; Budapeŝto; 1985; Hungara Esperanto-Asocio
Kovrilpaĝo de Ora duopo Budapeŝto 1966 Hungara Esperanto-Asocio
Kovrilpaĝo de Rendszeres eszperantó, 1966

Pri Kalocsay[redakti | redakti fonton]

  • En superlativo (poemoj verkitaj por/pri K.K.), 2001
  • In Memoriam dr. Kalocsay Kálmán – hungare de Ada Csiszár, 1994
  • La eterna neologisma diskuto: Kalocsay kaj la sekvo, (de Herbert Mayer), 1987
  • Omaĝe la Kálmán Kalocsay: El Abaújszántó ĝis la Esperanta Parnaso de Ada Csiszár 1997
  • Omaĝe al Kálmán Kalocsay. Poeto de la Internacia Lingvo 2. vol. de Ada Csiszár, 1999
  • Omaĝe al Kálmán Kalocsay. Tradukinto de la Internacia Lingvo 3. vol. de Ada Csiszár, 2000
  • Omaĝe al Kálmán Kalocsay. La proza verkisto kaj tradukinto 4. vol. de Ada Csiszár, 2000
  • Omaĝe al Kálmán Kalocsay. Lingvisto kaj gramatikisto 5. vol. de Ada Csiszár, 2001
  • Omaĝe al Kálmán Kalocsay. La redaktoro. Literatura Mondo. Budapeŝta Skolo 6. vol. de Ada Csiszár, 2001
  • Omaĝe al Kálmán Kalocsay. Ses jardekoj en la Esperanto-movado 7. vol. de Ada Csiszár, 2002
  • Omaĝe al Kálmán Kalocsay. La postmorta vivo de K.K. 8. vol. de Ada Csiszár, 2002
  • Senvuale (Pri la pseŭdonimoj de K.K.), 1999

Tradukitaj el Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Ezopa saĝo – ĉine 1980
  • En nacia vesto – en 19 lingvoj, Budapest 2004
  • Johano la brava en la ĉina kaj E. dua eld: 1997

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « Kálmán Kalocsay » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»