Dio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pri la aliaj signifoj de la vorto aŭ mallongigo dio rigardu ĉe DIO.


Dio kaj Adamo ĉe la Siksta Kapelo.
Judaĵoj: judismo estas la plej antikva religio de librokredoj kaj monoteismo.
Eble la plej malnova konata detala bildo de Jesuo Kristo, el la 6-a jarcento en la monaĥejo Sankta Katarino. Laŭ la figuro de Kristo oni konstruis la religion kristanismo, eble la unua kie dio estas ankaŭ homo.
Allah (Dio) arablingve: Islamo ne permesas la bildigon de Dio

Diodioj estas, laŭ multaj religioj kaj aliaj kredosistemoj, la plej alta supernatura, ĉiopova, estaĵo aŭ estaĵoj, kiuj kreis aŭ regas la mondon, ekzemple per la dia providenco. Laŭ la diversaj religioj aŭ kredoj oni parolas pri multaj dioj (politeismo), nur unu Dio (monoteismo) aŭ neniu dio (ateismo). Estas ankaŭ filozofiaj konceptoj de dio, pli aŭ malpli malnaivaj (vidu panteismon, deismon). Nuntempe inter la homoj diras sin 53 % monoteistoj, 26 % politeistoj kaj 21 % ateistoj.

La teologoj konsideris varion de atribuaĵoj al la nombraj konceptoj diferencaj pri Dio. Inter tiuj, plej komunaj estas la jenaj: ĉiosciado, ĉiopovo, ĉieesteco, ĉiobonvoleco (perfekta boneco), simpleco, eterneco kaj neceseco. Dio estis konsiderata ankaŭ kiel de naturo senkorpa, personal, la fonto de ĉia moralo, ktp. Tiaj atribuaĵoj jam estis priskribitaj laŭ diferencaj gradoj fare de la unuaj filozofoj-teologoj judaj, kristanaj kaj islamaj, kiaj Maimonido,[1] Aŭgusteno de Hipono,[1] kaj Algazelo,[2] respektive. Multaj elstaraj kaj mezepokaj kaj modernaj filozofoj disvolvigis argumentojn porajn pri la ekzisto de Dio.[2] Same nombraj famaj filozofoj kaj intelektuloj disvolvigis argumentojn malporajn pri la ekzisto de Dio.

Enklasigo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la nombro de dioj[redakti | redakti fonton]

Ofte oni distingas inter politeismaj religioj, kiuj konas plurajn diojn, kaj la monoteismaj religioj, kiuj akceptas la ekziston de nur unu dio. En la kosmologio de monoteismaj religioj, politeismaj dioj kun siaj diversaj funkcioj iĝas ofte atributoj de la ununura dio, aŭ malplialte situantaj supernaturaj estaĵoj kiel anĝelojSanktuloj.[3]

Laŭ islamo, kristanismo estas politeisma, ĉar ĝi instruas pri Dio kiel patro, filo kaj Sankta Spirito, sed laŭ la memkompreno de kristanismo, ĝi estas monoteisma: la Sankta Triunuo ja estas unu dio, kvankam tri personoj apartenas al ĝi.

Notu ke kiam oni skribas pri monoteismaj religioj, la vorto "Dio" ofte estas majuskligita.

Kvankam la monoteismanoj nur servas unu plejaltan dion, ili ankaŭ rekonas supernaturulojn super homoj kaj sub dio: anĝelojn, demonojn, ktp. Laŭ Aŭgusteno, la romiaj kaj grekaj dioj ne estis simple falsaj mitoj, sed fakte demonoj, kiuj delonge trompis homojn.

Laŭ kosmonatura funkcio[redakti | redakti fonton]

Kreodioj
Bildigo de la kristana kreodio kiel geometriisto. Miniaturo el franca biblio, 13-a jarcento
Bildigo de Brahmo, Viŝnuo kaj Ŝivao, la diaj figuroj de la trimurti, fine de la 18-a jarcento
En multaj kulturoj disvastiĝis la ideo pri la estiĝo de la mondo el praa ovo, kiu entenis ĉiajn ecojn por krei ĉion. Kutime okazis evento, kiu estigas ŝanĝojn aŭ evoluojn. Ĉe la okcidentafrikaj Dogonoj la kreodio Amma skuis la kosman ovon kaj tiel liberigis diojn de ordo kaj malordo. La ideo de dia metiisto aŭ ĉarpentisto disvastiĝis multe en Afriko.[4]
La antikva greka filozofio evoluigis la koncepton de la Demiurgo, diaĵo, kiu kvazaŭ metiisto kreis la universon kaj metis la bazon por ĉiu evoluo. Gnostikismo transformis la koncepton al la ideo, ke Demiurgo, kiu kreis la mondon, estis la dio de la malnova testamento kaj ke la dio de la nova testamento estas alia. Kristanismo konsideras tiun ideon herezaĵo.
Bildigo de la ĉielodio Varuna batalanta kontraŭ Rama, pentraĵo de Raja Ravi Varma, 19-a jarcento
Ĉielo- kaj ŝtormodioj
Dioj, kiuj revelaciiĝis en la ĉielo estis kaj estas ofte rigardataj kiel la plej alta dioj; tipaj tiaj ekzemploj estas la fruveda dio Varuno kaj la irana dio Ahura Mazda.[5]

La kredo je ĉielodioj kiel plej altaj estaĵoj, kiuj kreis la mondon, estas ĝis iagrade trovebla ĉe" ĉiuj tribaj popoloj. Tiaj dioj tamen plej ofte estas pasivaj, tiel ke ili en la religia kulto ne havas gravan rolon. Pli gravas la kredo je sanktaj fortoj kaj estaĵoj, kiuj alproksimigas al la ĉiutaga vivo de la homoj, kaj ŝajnas al ili pli efikaj.[6] Tiaj sanktaj fortoj reprezentiĝis diversforme de totemismo kaj kulto de prauloj ĝis mortofantomoj kaj sundioj. Laŭ Mircea Eliade ĉielodioj iam ofte estis la centro de religia vivo, sed estis anstataŭitaj per pli alireblaj formoj. Ekzemploj de ĉieldioj, kiujn oni daŭre veneras kulte estas la dio Avonavilona de la popolo Zuni kaj la kreodio Cagn de la boŝmanoj.[7]

Laŭ socia funkcio[redakti | redakti fonton]

Georges Dumézil montras tri ĉefajn sociajn funkciojn ĉe dioj de la protohindeŭropa kulturo: la funkcio de reganto kun magiaj kaj leĝdonaj aspektoj, fizika potenc- kaj kuraĝofunkcio, ĉefe dum militepoko, kaj fekundeco- kaj bonfartofunkcio.[8] Ĉe aliaj kulturoj tiu skemo estas nur parte uzebla. Tiel ekzemple multaj dioj de Malgrand-Azio kaj Afriko kombinas la funkciojn de reganto kaj militestro, dum aliaj kulturoj ne klare distingas la rikolto- kaj militfunkciojn.[9]

Koĉikvecalo en la Kodekso Rios, 16-a jarcento
Prizorgantoj de moralo kaj socio
La plej altaj dioj estas ofte samtempe prizorgantoj de la socia ordo kaj moralo. Tiaj dioj postulas respondecon de homoj, juĝas kaj punas ilin, aŭ rekte aŭ malrekte pere de aliaj dioj. En la veda kompreno Varuno estas la protektanto de la kosmomprala leĝo rta. La juda-kristana dio JHWH estas la kreinto de la leĝo. En la romia religio Jupitero estis la prizorganto de la ĵuro, de kontraktoj kaj de moralaj devoj. En Babilono la kunveno de la grandaj dioj zoris pri la socio kaj decidis pri homaj sortoj.[9]

Laŭ ecoj[redakti | redakti fonton]

Oni ofte aldonas al dioj apartajn ecojn, kiuj entenas bonajn aŭ kolerajn karakterojn. Tre kruela estas ekzemple la patrinodiino de la aztekoj, Koatlikue, kiu estas prezentita kun ĉemizo el homaj manoj kaj koroj. Ŝi naskis la militdion Huicilopoĥtli, kiu mortigis siajn kvarcent gefratojn. JHWH estas bildigita en la torao kaj dolĉe, kaj kolere. En Hindujo la plej gravaj dioj havas kaj mildan kaj timigan formon.[10] Kvankam Kalio reprezentas morton kaj detruon kaj manĝas siajn idojn, ŝi estas adorata de multaj hinduoj kiel amema patrino. La dio Hina de la havajanoj estas alia ekzemplo por dio, kiu favoras bonfarton, sed alportas ankaŭ morton kaj detruon al la homoj. Antaŭ la kristanisma misiado la kikujoj kredis, ke ilia dio, estis ama dio, kiu tamen punis tiujn, kiuj ne obeis lin per malsato, malsano kaj morto.[11]

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Enkarniĝo[redakti | redakti fonton]

En iuj religioj dio iafoje enkarniĝas kiel homo: Jesuo Kristo, Ramo, Kriŝno, Montanus, ktp.

Morto kaj releviĝo[redakti | redakti fonton]

Dioj estas, preskaŭ laŭ difino, senmortaj, sed malgraŭ tio, ili iafoje mortas kaj reviviĝas. Tiel ekzemple: Dionizo, Adoniso, Oziriso kaj Jesuo Kristo.

Komunikado[redakti | redakti fonton]

Laŭ la abrahamaj religioj, Dio komunikas kun homoj per profetoj, anĝeloj, sonĝoj, vizioj kaj sia vorto (la biblio, la korano).

Laŭ la antikvaj grekoj, la dioj komunikis per sonĝoj, orakloj, mitologio kaj signoj (precipe la flugado de birdoj kaj la internaĵoj de bestoj).

Ekzisto de dio[redakti | redakti fonton]

Filozofoj iafoje penas pruvi la ekziston de dio sole per logiko. Tiel ekzemple Aristotelo, Anselmo, Tomaso de Akvino, Kartezio kaj Kantio. Ĉiu nova pruvo estas pli subtila, sed ĝis nun neniu pruvo estas senmanka. Sed tio ne necese pruvas la kontraŭon: ateismon.

Proverboj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri dio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[12]:

  • Citaĵo
     Al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu. 
  • Citaĵo
     Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas -- danĝero ĉesas, ni Dion forgesas. 
  • Citaĵo
     Komenci per Dio kaj fini per diablo. 
  • Citaĵo
     Popolo diras, Dio diras. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Paul Edwards. "God and the philosophers" en Ted Honderich. (eld)The Oxford Companion to Philosophy, Oxford University Press, 1995.
  2. 2,0 2,1 Alvin Plantinga. "God, Arguments for the Existence of," Routledge Encyclopedia of Philosophy, Routledge, 2000.
  3. Theodore Ludwig: Artikolo „Gods and Goddesses“ en Encyclopedia of Religion, vol. 6, p. 3616
  4. Roy Willis: World Mythology, p. 18 f.
  5. Mircea Eliade: Patterns in Comparative Religion, p. 40, 83
  6. Mircea Eliade: Patterns in Comparative Religion, Ĉapitro 2; Theodore Ludwig: Artikolo „Gods and Goddesses“ en Encyclopedia of Religion, Vol. 6, p. 3618
  7. Mircea Eliade: Patterns in Comparative Religion, p. 52–56
  8. Georges Dumézil. (1986) Les dieux souverains des Indo-Européens. (france). ISBN 2-07-029586-9.
  9. 9,0 9,1 Theodore Ludwig: Artikolo „Gods and Goddesses“ en Encyclopedia of Religion, vol. 6, p. 3621
  10. Mircea Eliade: Patterns in Comparative Religion, S. 419; John Carman: Majesty and Meekness, p. 143–152
  11. John S. Mbiti: Concepts of God in Africa, p. 33
  12. Proverboj (esperante). lernu.net. Alirita 2013-03-30.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pickover, Cliff, The Paradox of God and the Science of Omniscience, Palgrave/St Martin's Press, 2001. ISBN 1-4039-6457-2
  • Collins, Francis, The Language of God: A Scientist Presents Evidence for Belief, Free Press, 2006. ISBN 0-7432-8639-1
  • Miles, Jack, God: A Biography, Vintage, 1996. ISBN 0-679-74368-5
  • Armstrong, Karen, A History of God: The 4,000-Year Quest of Judaism, Christianity and Islam, Ballantine Books, 1994. ISBN 0-434-02456-2
  • Paul Tillich, Systematic Theology, Vol. 1 (Chicago: University of Chicago Press, 1951). ISBN 0-226-80337-6
  • Hastings, James Rodney (2a eldono 1925–1940, represita 1955, 2003) [1908–26]. Encyclopedia of Religion and Ethics. John A Selbie (Volumeno 4 el 24 (Behistun (plue) al Bunyan.) ed.). Edinburgh: Kessinger Publishing, LLC. p. 476. ISBN 0-7661-3673-6. "The encyclopedia will contain articles on all the religions of the world and on all the great systems of ethics. It will aim at containing articles on every religious belief or custom, and on every ethical movement, every philosophical idea, every moral practice."
  • Louis Grey: The Mythology of all Races (13 Bde.) Cooper Square, New York 1964
  • Samuel Noah Kramer: Mythologies of the Ancient World. Quadrangle Books, Chicago 1961
  • Manfred Lurker: Lexikon der Götter und Dämonen. Kröner, Stuttgart 1984, ISBN 3-520-82001-3
  • Patricia Turner, Charles Russell Coulter: Dictionary of Ancient Deities. Oxford University Press, Oxford 2001, ISBN 0-19-514504-6
  • Roy Willis (Eld.): World Mythology. Henry Holt, New York 1996, ISBN 0-8050-4913-4
  • Charles Hartshorne, William Reese: Philosophers Speak of God. The University of Chicago Press, Chicago 1953
  • H. P. Owen: Concepts of Deity. Macmillan, London 1971, ISBN 0-333-01342-5
  • H. P. Owen: Eintrag „God, Concepts of“ in Donald Borchert (Hrsg.): Encyclopedia of Philosophy, Bd. 4, S. 107–113. Thomson Gale, Detroit 2006, ISBN 0-02-865784-5
  • Raimundo Panikkar: Eintrag „Deity“ in Lindsay Jones (Hrsg.): Encyclopedia of Religion, Bd. 4, S. 2252–2263. Thomson Gale, Detroit 2005, ISBN 0-02-865733-0
  • John Carman: Majesty and Meekness: A Comparative Study of Contrast and Harmony in the Concept of God. Eerdmans, Grand Rapids 1994, ISBN 0-8028-0693-7
  • Mircea Eliade: Patterns in Comparative Religion. Sheed and Ward, London 1958
  • E. O. James: The Concept of Deity: A Comparative and Historical Study. Hutchinson’s University Library, London 1950
  • Hans-Joachim Klimkeit (Hrsg.): Götterbild in Kunst und Schrift. Bonn 1984, ISBN 3-416-04002-3.
  • Theodore Ludwig: Eintrag „Gods and Goddesses“ in Lindsay Jones (Hrsg.): Encyclopedia of Religion, Bd. 6, S. 3616–3624. Thomson Gale, Detroit 2005, ISBN 0-02-865733-0
  • Raffaele Pettazzoni: The All-Knowing God. Methuen, London 1956

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]