Vikipedio:Diskutejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Diskuteja arkivo
 Diskuteja arkivo 
Babilu tie ĉi pri Vikipediaĵoj kaj la 235 569 artikoloj.


Babilu ĉe #wikipedia-eo !
Babilu ĉe nia IRC-Kanalo #wikipedia-eo
Aliĝu al WikiEO-l !
Aliĝu al la oficiala dissendolisto de Vikipedio: WikiEO-l
Mallongigoj
Simbolaj ligiloj uzeblaj por pli rapide atingi gravajn paĝojn
Neesperanto
Alilingvejo: Neesperanto
(Discussions not in Esperanto)


Diversejo

Diversejo
(Gen. topics)

Aldoni temon al la Diversejo

Lingvejo

Lingvejo
(Lang. topics)

Aldoni temon al la Lingvejo

Teknikejo

Teknikejo
(Tech. topics)

Aldoni temon al la Teknikejo

Administrejo

Administrejo
(Admin. topics)

Aldoni temon al la Administrejo

Por ĝeneralaj temoj (nek lingvaj, nek teknikaj), rajtoj, reguloj, politiko, novaj projektoj, ktp.
Por lingvaj temoj kaj demandoj, tradukproblemoj, terminoj, titoloj de artikoloj, ktp.
Por teknikaj temoj pri Vikipedio, ŝablonoj, kroziloj. Vikipediaj versioj, robotoj, ktp.
Por demandoj kaj petoj al administrantoj, interrilataj problemoj, ktp.


Kompleta enhavo


  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Diversejo


Diversejo   La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri ĝeneralaj temoj (tamen nek lingvaj, nek teknikaj) rilate al Vikipedio. Ekz. kopirajto, Vikipolitiko, regularo, reta etiketo, konkursoj, Vikiprojektoj, ktp.
Aldoni temon en tiu ĉi rubriko
Diversejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Amendo al la regularo pri tuja forigado

En Vikipedio:Regularo pri tuja forigado#Artikoloj mi proponas modifi jenon:

  • Unuigi, purigi kaj plibonigi la erojn A1 kaj A3 sub la nomo «Malplena artikolo» kaj kun jena teksto: «Tre mallongegaj artikoloj. Ankaŭ artikoloj konsistantaj nur el teĥnikaj aferoj (kategorioj, interlingvaj ligiloj, sekcititoloj sen enhavo en sekcio, informkesto ktp.) aŭ nur de aldonaj informoj (bildoj, sekcioj Vidu ankaŭ, Eksteraj ligiloj, Literaturo). Se artikolo multe superas kadron de vortara difino kaj trivialaj informoj, tiam ĝi ne plenumas tiun ĉi kriterion». Por ne ŝanĝi numerojn de la A-eroj ekde A4, anstataŭ A3 skribi la frazon «Unuigita kun A1».
  • Kompletigi la eron A11 per la frazo «Ankaŭ artikoloj pri temoj (en tiu nombro objektoj kaj personoj) evidente nemenciindaj».

Gamliel Fiŝkin 03:09, 1 nov. 2016 (UTC)

Por Por: (ni parte diskutis ĉe VP:DA) Dankon pro via propono.--Salatonbv (diskuto) 04:35, 2 nov. 2016 (UTC)
Por Por: --Vikiano (diskuto) 13:13, 5 dec. 2016 (UTC)
A1-A3 Kontraŭ Kontraŭ: Mi konsideras la du konceptojn (kunteksto por A1 kaj enhavo por A3) sufiĉe distingaj por havi 2 apartajn erojn. Mi komprenas, ke pluraj eroj povus eventuale esti kunigitaj (eble eĉ ĉiuj en unu eroj "Maltaŭga"), sed tio ĉi ne estas tia kazo. Krome, la proponita nomo «Malplena artikolo» laŭ mi ne spegulas la sencon, ĉar artikolo povas esti "plena" je senkuntekstaj informoj kaj teĥnikaj aferoj kaj tiel forigenda laŭ la nuntempaj difinoj. --KuboF (diskuto) 00:51, 6 dec. 2016 (UTC)
A11 Kontraŭ Kontraŭ: En nia Vikipedio okazas ardaj diskutoj pri menciindeco kaj kompreno pri ĝi multe varias inter niaj kontribuantoj. Kutimaj kriterioj kvazaŭ ne validas kaj artikoloj post diskutado restas neforigitaj pro manko de konsento. Anstataŭ ŝanĝi kriterion pri tuja forigo mi preferus starigi kontroleblan kriterion por diskutado pri forigoj. Povus esti "temo estas konsiderata kiel nemenciinda se ne estas trovitaj almenaŭ 2 sendependaj, netrivialaj, fidindaj fontoj" aŭ simile.
Komento Komento: Estas alia punkto. VP:K1 eble ne plu estas necesa. Estas serio da "forigendaj" kategorioj postulita de RG72 ĉe VP:FA. Se ili estas tute tujforigendaj, diskuto estas nenecesa uzante VP:K1. Tamen, se oni alidirektas per Ŝablono:Kategoria alidirekto, administrantoj ne devas diskuti aŭ forigi tiajn kategoriojn, kiuj ne estas gramatike eraraj sed nur malplenaj.--Salatonbv (diskuto) 19:36, 2 nov. 2016 (UTC)
Komento Komento: Eble ne necesas atentigi pri unuigo de kriterioj, cetere la nombro de la kriterioj ne estas vicorda... Espereble mi komprenas la aferon ĝuste. Sufiĉus unuigi A1 kun A3 kaj redakti la sekcion forigante el ĝi la mallongigon {{MLL|VP:A3}}. Mi proponus ankaŭ aldoni ligojn kun paĝoj, kiuj klarigus konceptojn kiel menciindecon. La paĝo havas entute malmultajn ligilojn. --Vikiano (diskuto) 13:13, 5 dec. 2016 (UTC)
@Vikiano: Rilate al vicordo: la nombrado respegulas vicordon en aliaj Vikipedioj (la plej gravaj inspiroj estis la angla kaj la slovaka Vikipedioj) por bona interkongrueco. Rilate al malmulteco de ligiloj en la paĝo: redaktu kun kuraĝo! Se vi povas plibonigi iun paĝon, faru tion, eĉ se temas pri regulo (nu, tiuokaze iom pli pripensu, eble unue demandu en la diskuto, sed certe faru ;). --KuboF (diskuto) 00:57, 6 dec. 2016 (UTC)
@KuboF:Dankon por la klarigoj! Post la fino de la balotado mi aldonos ligilojn. Amike, Vikiano (diskuto) 15:41, 6 dec. 2016 (UTC)

Password reset

I apologise that this message is in English. ⧼Centralnotice-shared-help-translate⧽

We are having a problem with attackers taking over wiki accounts with privileged user rights (for example, admins, bureaucrats, oversighters, checkusers). It appears that this may be because of weak or reused passwords.

Community members are working along with members of multiple teams at the Wikimedia Foundation to address this issue.

In the meantime, we ask that everyone takes a look at the passwords they have chosen for their wiki accounts. If you know that you've chosen a weak password, or if you've chosen a password that you are using somewhere else, please change those passwords.

Select strong passwords – eight or more characters long, and containing letters, numbers, and punctuation. Joe Sutherland (diskuto) / MediaWiki message delivery (diskuto) 23:59, 13 nov. 2016 (UTC)

Traduko
Mi pardonpetas ke ĉi tiu mesaĝo estas en la angla.
Ni havas problemon kun atakantoj kiuj kaptas uzantokontojn kun privilegiitaj uzantorajtoj (ekzemple, administrantoj, burokratoj, kaŝantoj, kontrolantoj). Verŝajne, tio povas esti pro malfortaj aŭ ripete uzataj pasvortoj.
Membroj de la komunumo laboras kune kun membroj de multaj teamoj ĉe la Fondaĵo Vikimedio por solvi ĉi tiun problemon.
Dume ni petas ke ĉiu rigardu la pasvortojn kiujn li aŭ ŝi elektis por siaj vikiaj kontoj. Se vi scias ke vi elektis malfortan pasvorton, aŭ se vi elektis pasvorton kiun vi uzas ie aliloke, bonvolu ŝanĝi ĉi tiujn pasvortojn.
Elektu fortajn pasvortojn — kun longeco de ok aŭ pli signoj, kun literoj, ciferoj kaj interpunkcio. Joe Sutherland (diskuto) / MediaWiki message delivery (diskuto) 23:59, 13 nov. 2016 (UTC)

Tradukis Gamliel Fiŝkin 04:19, 14 nov. 2016 (UTC)

Please accept my apologies - that first line should read "Help with translations!". Joe Sutherland (WMF) (talk) / MediaWiki message delivery (diskuto) 00:11, 14 nov. 2016 (UTC)

Traduko
Bonvolu akcepti miajn pardonpetojn — tiu unua linio devus esti legata kiel «Helpu kun tradukoj!». Joe Sutherland (WMF) (talk) / MediaWiki message delivery (diskuto) 00:11, 14 nov. 2016 (UTC)

Tradukis Gamliel Fiŝkin 04:24, 14 nov. 2016 (UTC)

Invito legi ampleksigitan artikolon

Saluton! Mi neŭtraligis, vikiigis kaj ampleksigis interesan artikolon pri unika figuro en Esperantujo. Temas pri João Custódio Machado. Bonan legadon! Vikiano (diskuto) 16:08, 29 nov. 2016 (UTC)

Ĉu publika deklaro aŭ proklamo havas kopirajton?

Kp. la komenton de KuboF kaj liajn ŝanĝojn ĉirkaŭ 20:14, 8 dec. 2016. --Lu (diskuto) 08:21, 10 dec. 2016 (UTC)

Organizado de la Regulara Afero en Vikipedio

Saluton! Jen diskuto pri la temo. Mi invitas vin al ĝi. Koran dankon! :-) Vikiano (diskuto) 16:32, 12 dec. 2016 (UTC)


Lingvejo


Lingvejo   La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri lingvaj demandoj, tradukproblemoj, tradukiloj, terminoj, titoloj de artikoloj, stilo, gramatikaĵoj, alilingvaĵoj, redaktistaj temoj, ktp.
Aldoni temon en tiu ĉi rubriko
Lingvejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Etnomuzikologio

Mi volas inviti vin al la diskuto se la formo "etnomuzikologio" estas akceptabla aŭ tio estu "muziketnologo" aŭ "etnomuzikscienco". Etnologio, biologio, ekologio estas konataj en multaj vortaroj ankaŭ "-ologio" estas klarigita en PIV. Kiel etnomuzikologo mi preferas tiun formon, sed por eviti varmecon mi scivolas ĝeneralajn opiniojn. Dankon antaŭe.--Salatonbv (diskuto) 12:18, 2 nov. 2016 (UTC)

Kievo aŭ Kijivo?

Estimataj kolegoj! Nova uzanto Serhij Esperanto (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) faris tri redaktojn: en artikoloj Olga de Kievo (diskuto · historio · ligiloj · protokoloj), Kievo (diskuto · historio · ligiloj · protokoloj) kaj Dnepro (diskuto · historio · ligiloj · protokoloj). Liaj redaktoj estas similaj inter si; ekzemple, li anstataŭis vorton Kievo per Kijivo. Tiaj anstataŭoj ne ŝajnas al mi bonaj, sed decidu la komunumo. Gamliel Fiŝkin 02:53, 20 nov. 2016 (UTC)

Saluton! La proponitan formon mi neniam vidis. Kievo estas la tradicie uzata formo. Mi ne regas la ukrainan... kaj mi demandis min, ĉu eble lia intenco estis proponi formon, kiu sonus pli ukraine... Vikiano (diskuto) 14:33, 20 nov. 2016 (UTC)
Ukraine estas Київ [ˈkɪjiu̯], angle Kyiv, do tiam esperante Kijivo. --Lingveno (diskuto) 14:57, 20 nov. 2016 (UTC)
Esperantlingva nomo de urbo tute ne ĉiam sekvas la nomon en koncerna nacia lingvo. Ekzemple, estas Kopenhago kaj ne Kobenhavno (dane København), kaj mi ne aŭdis ke danoj protestus. Vidu kion diras la estimata kolego Vikiano; lia supozo «intenco estis proponi formon, kiu sonus pli ukraine» estas absolute preciza. Imagu, kiom malorda kaj nekomprenebla iĝus la lingvo Esperanto, se ekzemple Germanio estus alinomita al Dojĉlando, kaj tiel plu! Gamliel Fiŝkin 16:41, 20 nov. 2016 (UTC)
"Kievo" estas tiel tradicia kiel PIV havas, sed "Kijivo" nun ŝajnas iom post iom populara speciale inter junularo.[1][2][3][4][5] Persone mi ne volas iun nur ŝanĝi artikolon kun alia formo sed kontribui al la enhavo.--Salatonbv (diskuto) 18:31, 20 nov. 2016 (UTC)
Tiu emo ne estas internacia: la unua el la menciitaj fontoj estas ukraina, la ceteraj citas tekstojn venintajn el Ukrainio. En Ukrainio kaj kelkaj aliaj landoj aplikata estas ideo, kies titolon eblas traduki kiel «malrusigo» aŭ «senrusigo» (ruse дерусификация [derusifikácija], angle derussificationde-russification). Ne ĉiuj ukrainoj subtenas tiun ideon, sed ĝi havas grandan influon. Gamliel Fiŝkin 19:36, 20 nov. 2016 (UTC)

La motivo de la ŝanĝo evidente ne estas uzi formon "kiu sonus pli ukraine", sed igi ĝin aspekti malsimila al la formo "Ki(j)ev" transskribita el la rusa. En Esperanton jam frue enradikiĝis la nomo "Kievo", pure konvencia, kaj eĉ sufiĉe simila al la ukraina formo. La urbo ne ŝanĝis sian nomon, nek la rusan nek la ukrainan – kial do ŝanĝiĝu la nomo en Esperanto? Povas esti, ke la "Kijiv"-uloj sukcesos iom post iom igi ankaŭ multajn aliajn imiti sian kaprican elpensaĵon "Kijivo", sed ekzistas nenia kialo nun komenci sisteme ŝanĝi la nomon en Vikipedio. Kievo estas la Esperanta nomo de la urbo, ne la ukraina aŭ la rusa. --Surfo 19:59, 20 nov. 2016 (UTC)

Mi komprenas ke Kijivo pli proksimas al la nacilingva versio. Sed Esperanto estas memstara lingvo kun sia tradicio, inkluzive la nomojn. En tiu tradicio jam enradikiĝis uzado de la formo Kievo, do apenaŭ indas ŝanĝi tion. Kaj se ni tamen decidos fari tion, ni devos daŭrigi ŝanĝojn ĉie - Pekino devas adaptiĝi al Beijing, Hispanio al Espana, Aŭstrio al Osterreich ktp. Mi opinias ke tia revolucio trapasas limojn de la enciklopedio, kiu devas sekvi jam ekzistantajn lingvajn formojn, ne krei ilin.--RG72 (diskuto) 08:19, 21 nov. 2016 (UTC)
Alia flanko de la afero: Prononci - iji - klare kaj distingeble ne estas aparte facile. Mi do pro scivolo serĉis tiun triliteron per Tekstaro de Esperanto kaj la serĉo rezultigis 30 uzojn de ĝi... 2 en Monato kaj 28 en La Ondo de Esperanto. Ĝi aperis ankaŭ en la vortoj Meiji kaj Beijing. Mi proponus (espereble saĝe) nuligi la redaktojn, t.e. lasi la nunan tradician formon Kievo kaj aldoni al la artikolo mem noton pri tio, ke nuntempe oni nomas la urbon ankaŭ kiel Kijivon. Frate, Vikiano (diskuto) 13:57, 21 nov. 2016 (UTC)
Ĉu ni konkludu? =) Vikiano (diskuto) 18:04, 11 dec. 2016 (UTC)

Arbitra ŝanĝo de landonomoj

De antaŭ kelkaj semajnoj Longharulo arbitre ŝanĝas landonomojn en artikoloj: de -io al -ujo. Laŭ mia opinio, ni jam plurfoje diskutis pri tio kaj decidis ke en Vikipedio ne okazu tiaj agoj, ĉu ne? Mi nuligas tion en artikoloj, kiujn mi spuras, sed evidente temas pri dekoj aŭ eĉ centoj da ŝanĝoj. Ĉu iu povas haltigi tion? Samtempe li transformas al ligiloj la datojn, sed tre mallerte, pro kio aperas pluraj ruĝaj ligiloj. Mi korektas tion laŭeble, sed evidente multaj fuŝoj restas nekorektitaj. Mi pensas ke pli bone estus fari nenion, ol fuŝi, sed ŝajnas ke la uzanto ne komprenas tion eĉ post vidi plurajn siajn redaktaĵojn nuligitaj.--RG72 (diskuto) 08:24, 21 nov. 2016 (UTC)

Referenco nur al diskutoj igas traserĉi kaj trastudi la jamajn diskutojn. Vi povas verki paĝon kaj proponi al la komunumo akcepti tiun paĝon (eble amendite) kiel oficialan regulon. Se tia regulo estos akceptita, administrantoj povos surbaze de ĝi krei filtrojn, kiuj ne allasos certajn redaktojn; kiam redakto, kiun filtro ne allasas, estos vere bezonata (tio okazas malofte), administranto faros tiun redakton (ekzemplo). Gamliel Fiŝkin 10:08, 21 nov. 2016 (UTC)

Vikipedio estas senespere ĥaosa pri ĉiaj decidoj jam faritaj. La reguloj akceptitaj rezulte de voĉdonoj estas nenie registritaj en orda aranĝo. Estas ankaŭ treege malfacile trovi tiajn regulojn, ĉar oni ne scias kie kaj kiel serĉi. Oni eĉ ne scias, ĉu ekzistas io pri la afero, ekzemple pri landnomoj. Iuj veteranaj vikipediistoj konservas nebulan memoron pri iamaj diskutoj, sed ofte la plej aktivaj kontribuantoj estas novuloj, kiuj eĉ ne povas memori pri aferoj de antaŭ sia aktivado.

Jam antaŭ pli ol 7 jaroj oni akceptis la ĉi-suban decidon pri landnomoj. Tiam la balotadon partoprenis ĉ. 60 vikipediistoj (nun estas malfacile eĉ imagi tian nombron de interesatoj).

La kvara alternativo (libereco en titoloj kaj tekstoj): Uzado de landonomoj estu libera kaj en la artikolaj titoloj, kaj en la artikolaj korpoj.

  • Ĉe enartikola teksto: a) Verkado. "Libereco" signifas, ke tiu, kiu origine verkas iun frazon, rajtas decidi ĉu uzi la -ujo-sistemon aŭ la -io-sistemon.
    b) Redaktado. Alia Vikipediisto ne rajtas ŝanĝi tion, krom se li grave ŝanĝas la enhavon de la frazo. Vikipediistoj, kiuj preferas la -ujo-sistemon, sed antaŭe pro unuec-principo verkis -io-sisteme, rajtas ŝanĝi siajn antaŭajn redaktojn al la -ujo-sistemo.
  • Ĉe titoloj: a) Verkado. "Libereco" signifas, ke tiu, kiu kreas novan artikolon (ekzemple "Marvirinoj el Hispanujo/Hispanio"), rajtas decidi, ĉu uzi la -io-sistemon aŭ la -ujo-sistemon.
    b) Redaktado. Alia Vikipediisto ne rajtas ŝanĝi tion, krom se la origina versio estis ĝermo kaj li aldonas multan enhavon al la artikolo. Se iu jam ekzistanta artikolo estis (ne-ĝerme) kreita de iu Vikipediisto, kiu preferas la -ujo-sistemon, sed kiu pro unuec-principo uzis la -io-sistemon, tiam tiu Vikipediisto rajtas ŝanĝi la titolon de la artikolo al la -ujo-sistemo.</ref> (tiel ke la du sistemoj ankaŭ povos esti uzataj en la sama artikolo)."

La decido estis saĝa. Estus utile akcepti similan decidon ankaŭ pri aliaj lingvaj detaloj, pri kiuj regas malsamaj opinioj en bona literaturo. Kaj oni strikte malpermesu sisteman ŝanĝadon de preta artikola lingvaĵo en en tiaj okazoj. Same estu malpermesita aplikado de lingvoreformaj ismoj – ne por kondamni tiujn, sed simple ĉar enciklopedio ne estas loko por diskonigi sian amatan ĉevaleton.--Surfo 10:51, 22 nov. 2016 (UTC)

Mi aŭdis, ke antaŭ kelkaj jaroj en iu el la britaj universitatoj okazis jeno. Du horojn post komenco de ekzameno unu studento levis sian manon. Unu el la ekzamenantoj aliris lin, kaj la studento demandis: «ĉu mi povas ricevi eskalopon kaj bieron, kiujn mi rajtas?» La ekzamenanto mirigite demandis: «Kial vi opinias, ke vi rajtas ricevi eskalopon kaj bieron?» Responde la studento montris malnovan libron kun oficialigita antaŭ sepcent jaroj leĝo, laŭ kiu, se ekzameno daŭras pli ol kvar horojn, post ĉiuj du horoj oni devas provizi al ĉiu ekzamenato bovidan eskalopon kaj kruĉon da biero. Bovida eskalopo nun ne estas facile trovebla, kaj krome duonjaron antaŭ tiu ekzameno en Britio aperis leĝo, malpermesanta trinki alkoholon en universitatoj; tial anstataŭe estis proponitaj hamburgero kaj koka-kolao, la studento konsentis, ricevis kaj konsumis tion. Kelkajn tagojn poste en la universitato okazis tribinalo, en kiu kunsidis profesoroj en mantioj kaj kvadrataj ĉapetoj. La tribunalo juĝis tiun studenton kaj decidis eksigi lin el la universitato — surbaze de leĝo, strikte malpermesanta al studentoj veni al universitato sen glavo.
Jen ekzemplo, kiun Vikipedio ne sekvu. Se vikipediaj reguloj estos kaŝitaj en arĥivo de la diskutoj ekde 2001, aplikado de reguloj estos malfacila ĉar postulos traserĉadon de tiu arĥivo, sed oni povos pruvi preskaŭ ĉion. Por eviti tian ĥaoson, ĉiu regulo estu aparta paĝo. Ajna redaktanto rajtas krei paĝon kaj proponi ĝin al la komunumo kiel regulon; la komunumo akceptos aŭ rifuzos proponatan regulon.
Ajna lingvo evoluas kaj ne restas senŝanĝa, sed ŝanĝoj en ajna lingvo okazas malrapide. Jen nova formo aperas en lingvo kaj komencas konkuri kun la malnova formo; la nova formo estas perceptata kiel evitinda noologismo. Pasas tempo, kaj la malnova kaj nova formoj iĝas egalrajtaj kaj kunekzistas en la lingvo; aŭ tio ne okazas, sed la lingvo malakceptas la novan formon. Se okazas longa kunekzistado de la du formoj, finfine unu el ili venkas kaj la alia iĝas evitinda. En derivado de nomo landa el nomo etna en la lingvo Esperanto delonge konkuras la sufiksoj uj kaj i kaj la radiko land. Komence estis nur uj kaj land, kaj i aperis kiel evitinda noologismo. Rezulte en plejmulto de la etnonomdevenaj landonomoj venkis la sufikso i (Rusio), en kelkaj la radiko land (Finnlando), en kelkaj ili plu konkuras (Svisio kaj Svislando); uzo de la sufikso uj en landonomoj estas miavide evitinda arĥaikaĵo. Sed tio rilatas nur al nomoj, ne al aliaj vortoj; ekzemple, la vortoj patrujo, patrio kaj patrolando ŝajnas al mi egalrajtaj.
Antaŭ sep jaroj oni faris decidon. Nun ni povas fari novan decidon. Gamliel Fiŝkin 18:17, 23 nov. 2016 (UTC)
Eble aldoni al la Komunuma Portalo kadron por ĉiaj decidoj (farataj, faritaj kaj farotaj) estas alternativo, kiu povos montriĝi definitiva... Tie ankoraŭ estas loko... ĝi povus troviĝi malsupre de la kadro Kion fari. Mi mem nur hazarde konatiĝis kun faritaj decidoj kaj malagrable konstatis etajn deviojn en miaj redaktoj. Amike, Vikiano (diskuto) 19:10, 23 nov. 2016 (UTC)
Ne, ĉiu regulo devas esti paĝo, aperanta en la kategorio Vikipedio:Reguloj. Kaj la menciita portalo estas ne pli ol montrofenestro. Gamliel Fiŝkin 20:10, 23 nov. 2016 (UTC)
Jes, montrofenestro! Ĝuste tion mi celis... kaj mi komprenis la proponon pri apartaj paĝoj... mi opinias ĝin saĝa =) Amike, Vikiano (diskuto) 20:21, 23 nov. 2016 (UTC)
Saluton Gamliel, mi pretas helpi en tio... mi volonte kunlaborus. Ĉu vi emas kunskizi laborplanon (unuopigi regulpaĝojn, verki mankantajn regulojn, poluri ekzistantajn ktp ktp)? Vikiano (diskuto) 19:22, 1 dec. 2016 (UTC)

Glatigo de la stilo

Mi petas vian atenton por ŝanĝoproponetoj de la paĝo Kio Vikipedio ne estas. Dankon! Vikiano (diskuto) 17:07, 23 nov. 2016 (UTC)

Diskuto pri la vorto "aborto"

Saluton! Mi petas vian atenton kaj kontribuon por la artikolo aborto. Dankon! Vikiano (diskuto) 19:19, 1 dec. 2016 (UTC)

Kirko

Lastatempe mi rimarkis amason de artikoloj pri kirkoj kaj agadon de Crosstor, kiu en 2004 amase alinomis multajn preĝejojn al kirko per argumento pli mallonga (??) https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kalvinana_kirko_(Kunmadaras)&diff=5541763&oldid=5410631) aŭ kaŝe https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Kirko_Johano_Nepomuka_(Prago)&diff=5616847&oldid=5405656. Sur la diskutpaĝo de kirko mi kaj alia persono notis en 2014 kaj 2015, ke temas pri apenaŭ uzata formo por kristanaj preĝejoj. Do, laŭ mi, unuaranga estas la vortuzo de la Esperanta komunumo, literaturo kaj ne preferigo de persona (malĝusta) vortelekto. http://hungario.hu/bp.html Provu trovi la vorton kirko... kaj la vorton preĝejo.

Mi proponas, ke tiu persono re-alinomu ĉiujn kirkojn al kutime uzata formo preĝejo. Fakte, li disvastigis tiun ĉi formon (kirko) rilate al la hungaraj (kristanaj) preĝejoj kaj (eĉ Uzanto:Giorno2 laŭ tiu ĉi malĝusta ekzemplo ekuzis tiun formon). Vikipedio devas respeguli la nunan lingvouzon, ne la preferatan aŭ miskomprenitan.

Do, okaze de plimulto de interkonsento, mi petas tiun personon, malfari liajn agadojn tiurilate.Narvalo (diskuto) 14:20, 11 dec. 2016 (UTC)

Mi provis, sed ne trovis la devenon de kirko. PIV konsideras ambaŭ sinonimaj (kirkon kaj preĝejon). Ĉu ja? Vikiano (diskuto) 18:02, 11 dec. 2016 (UTC)
Ne gravas deveno de la vorto, sed gravas ties uzo/neuzo en nia kulturo. El ambaŭ uzeblaj sinonimaj vortoj oni uzas plej ofte la vorton preĝejo. (La deveno de kirko estas verŝajne de la germana Kirche).Narvalo (diskuto) 18:44, 11 dec. 2016 (UTC)
  • Bone, dankon... La vorto mem estas fremda por mi... Mi havas hungaran amikon, kiu de tempo al tempo uzas ĝin parole. En PIV oni legas: kirk/o ✞ Preĝejo (sen plua klarigo). Mi trovis en la vikia retejo La Bona Lingvo la jenon: kirk·o ~ (krist·an·a) preĝ·ej·o (~ signifas samsignifecon). Mi esploris ankaŭ helpe de la retejo de Bertilo, nome Tekstaro de Esperanto: serĉo per la vorto kirko trafis 24 uzojn - ĉiuj el LOdE. Amike, Vikiano (diskuto) 02:48, 12 dec. 2016 (UTC)
  • Alia afero, kiu povus kontribui kun la diskuto. En VP:Lingvaĵo oni legas: Okaze ke ekzistas du vortoj por unu "sama" afero, unu ofta kaj la alia malordinara, oni evitu senbezonan uzon de la malordinara. Sur la paĝo ne troviĝas la ŝablono {{Regulo}}, nek {{Rekomendo}}. Indas pludiskuti ĉi tie kaj igi ĝin almenaŭ oficiala rekomendo por vikipediistoj. Frate, Vikiano (diskuto) 03:18, 12 dec. 2016 (UTC)
  • Mi aldonis la ŝablonon {{Rekomendo}} al artikolo Vikipedio:Lingvaĵo. La paĝon kreis Marcos en 2007. Kelkaj punktoj estas pridiskutitaj en la diskutpaĝo. La ŝablonteksto evidentigas kial la ŝablono estas necesa: Tiu ĉi paĝo priskribas standardojn, pri kiuj komunumo ĝenerale konsentas. Tamen, ĝi ne estas regulo, uzu ĝin kun sana prudento kaj eventuale eblas fari escepton. Ŝanĝoj al ĝi devas sekvi konsenton; se vi ne certas, diskutu pri ŝanĝo. Vikiano (diskuto) 12:58, 12 dec. 2016 (UTC)
Mi ne opinias, ke "kirko" estas tute sinonima al "preĝejo". Ĝi fakte signifas "kristana preĝejo", dum "preĝejo" povas ankaŭ esti uzata por la konstruaĵo, en kiu kunvenas homoj de alia religio ol kristanismo. La vorto "kirko" tamen estas tre malofta, ĉar kutime oni diras simple "preĝejo".
Min persone iom ĝenas la malsimetrio en Esperanto rilate al diversreligiaj preĝejoj: Por kristanaj preĝejoj oni kutime uzas la ĝeneralan esprimon "preĝejo" (kiu do laŭsituacio ofte alprenas la pli specifan signifon "kristana preĝejo"), dum ekzemple por judaj kaj islamaj preĝejoj oni havas apartajn vortojn, "sinagogo" kaj "moskeo". Iuj provas forigi la malsimetrion per la uzado de la vorto "kirko" por "kristana preĝejo", lasante al "preĝejo" ĝian ĝeneralan signifon. Aliaj, ekzemple mi, preferas diri "preĝejo" por la preĝejoj de ĉiuj religioj, kaj laŭbezone pliprecizigi per adjektivoj kiel "kristana", "juda" kaj "islama".
Dume tamen neniu el tiuj provoj simetriigi la lingvo-uzon rilate al diversreligiaj preĝejoj estas tre sukcesa. La klare superrega lingvouzo daŭre estas tiu, laŭ kiu oni por kristana preĝejo ĝenerale uzas "preĝejo" (kaj aldonas la precizigon "kristana" nur en maloftaj situacioj de miskomprenebleco), sed uzas la apartajn radikojn "sinagogo" kaj "moskeo" por judaj kaj islamaj preĝejoj. Dum tiu lingvouzo klare superregas ekster Vikipedio, ni ankaŭ sekvu ĝin en Vikipedio, sekvante la lingvajn rekomendojn de Vikipedio:Lingvaĵo.
La ofta uzo de "preĝejo" en la senco de 'kristana preĝejo' tamen ne signifas, ke la vorto "preĝejo" nepre havas la signifon "kristana preĝejo". Fakte ĝi ankaŭ relative ofte estas uzata kiel ĝenerala esprimo por preĝejo de ajna religio. Pro tio, la artikolo Preĝejo same kiel nun temu ĝenerale pri preĝejoj de ajna religio. La artikolo Kirko do estu alinomata al "Kristana preĝejo". Kiam temas pri la uzo de "kirko" en la titolo de artikolo pri unuopa kristana preĝejo tamen sufiĉas la simpla "preĝejo" anstataŭ la pli longa "kristana preĝejo"; ekzemple, la artikolo Kirko Johano Nepomuka (Prago) estu alinomita al "Preĝejo Johano Nepomuka (Prago)". Marcos (diskuto) 16:37, 13 dec. 2016 (UTC)
Marcos tute pravas, kaj la kirkoj aldonitaj de Crosstor estu ŝanĝitaj al preĝejoj. Nur en Vikipedio nun troviĝas amaso da "Kalvinanaj kirkoj". "Kalvinana (aŭ Kalvinisma) preĝejo" estas perfekte unusenca esprimo, kaj ekzistas nenia kialo ŝanĝi tiajn nomojn.
Mi petas ankaŭ ŝanĝi la tekston en la ŝablono {{Rekomendo}}. Ĝi parolas pri "standardoj", sed "standardo" signifas flagon. La vorto estas ofte misuzata por "normo", sed eĉ "normo" ŝajnas tute ne adekvata tie, ĉar la teksto asertas, ke "ĝi ne estas regulo". Normo ja estas (speco de) regulo. Se temas pri rekomendo, oni nomu ĝin rekomendo kaj ne provu malklarigi la aferon dirante kio ĝi ne estas. --Surfo 17:16, 13 dec. 2016 (UTC)

"Bataloj de lando" vs "Bataloj en lando"

Kiun estas vera? Vidu kaoson en Kategorio:Bataloj_laŭ_landoj - Maximkaaa (diskuto) 07:20, 14 dec. 2016 (UTC)


Teknikejo


Lingvejo   La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri teknikaj aferoj rilate al Vikipedio. Ekz. ŝablonoj, ŝablona projekto, nova versio de la Vikia programaro, problemoj de apartaj foliumiloj, individuaj formatoj kaj skriptoj, programistaj temoj, ktp.

Se vi havas problemon pri ŝablono, vi povas rekte demandi en la diskutejo de la ŝablona projekto.

Aldoni temon en tiu ĉi rubriko
Teknikejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon

Kiel kaŝi la enhavliston?

La diskuto estas translokita el la paĝo Vikipedio:Diskutejo/Diversejo#Kiel kaŝi la enhavliston? Gamliel Fiŝkin 17:10, 31 okt. 2016 (UTC)

Kiel oni kaŝas la enhavliston de iu artikolo? Koran dankon! Vikiano (diskuto) 15:57, 31 okt. 2016 (UTC)

Kiam vi rigardas artikolon, apud la vorto «Enhavo» estas la vorto «kaŝi». Se klaki tiun vorton, la enhavtabelo kaŝiĝos, kaj la vorto «kaŝi» anstaŭiĝos per la vorto «montri». Se vi deziras, ke iu paĝo, kiun vi redaktas, ne havu enhavtabelon aŭ havu ĝin en iu ne standarta loko, vi povas atingi tion per magiaj vortoj __NOTOC__, __FORCETOC__ kaj __TOC__, sed ne misuzu tiun eblon. Gamliel Fiŝkin 17:10, 31 okt. 2016 (UTC)
Estimata Gamliel, koran dankon por via reago! Mi trovis tiujn magiajn vortojn se ne povis ĝuste uzi ilin. Mi klarigos: mi nun finredaktas portalon. La enhavlisto de unu sekcio neatendite kaj por mi nekompreneble ekaperis en alia. Nun mi forigis la titolojn tiel, ke la enhavlisto ne plu ekzistas. Kiam mi provis uzi la magian vorton en la origina artikolo (por ke ĝi ĉesu aperi sintrude en la alia) mi nur atingis, ke ĝi retiriĝis, sed ne malaperis, kiel mi celis. Do eble mi ne ĝuste uzas la kodon. Verŝajne el la kodo __NOTOC__ la parto "<nowiki>|</nowiki>" devas malaperi, ĉu? Certe mi mem kulpas pro mia malsukceso. Koran dankon! Salutas Vikiano (diskuto) 15:14, 1 nov. 2016 (UTC)

Canche

Saluton. Oni metis artikolon pri tiu franca rivero sed anstataŭ uzi la francan nomon Canche aŭ ian esperantigon la aŭtoro metis nederlanddevenan nomon Kvento kaj uzis Canche kiel alidirektilo. Tiele ke nun ne eblas alinomigi la artikolon al vera nomo Canche. Mi petas forigon de la nuna nederlanddevena nomo Kvento kaj restadon nur de la vera nomo Canche.--kani (diskuto) 13:13, 6 nov. 2016 (UTC)

Saluton, mi ankaux provos labori por tiu interesa artikolo. --pino (diskuto) 16:03, 9 nov. 2016 (UTC)

leginda-elstara

Jen estas valoraj artikoloj Trikmaŝino kaj Tekstilindustrio. Ĉu estas iu, kiu povas konstati, ĉu ili apartenu al la kandidatoj de legindaj-elstaraj artikoloj?--Crosstor (diskuto) 13:35, 9 nov. 2016 (UTC)

Estas valoraj artikoloj do balotu. --pino (diskuto) 17:02, 9 nov. 2016 (UTC)

Greka filozofio

Saluton. Greka filozofio estas alidirektilo por Helena filozofio kiu siavice estas ligita al en:Ancient philosophy kaj aliaj similaj artikoltitoloj do erare. Aliflanke artikolo nomita Sintezo de la greka filozofio (por eviti la uzadon de la jam uzita Greka filozofio estas ligita al en:Ancient Greek philosophy kaj aliaj similaj artikoltitoloj. Mi supozas ke oni devas uzi la titolojn Antikva filozofio por en:Ancient philosophy kaj Greka filozofio por en:Ancient Greek philosophy. Ĉu iu povas helpi?--kani (diskuto) 23:01, 10 nov. 2016 (UTC)

Denove Ĉefpaĝo

Plaĉas al mi la hodiaŭa versio de la Ĉefpaĝo, kie estas legebla supre informoj pri aktivaj redaktantoj ktp. Mi bedaŭras, ke ĉi tie mankas nombroj de legindaj/elstaraj artikoloj, ja ili kreskiĝas, ne tiel, kiel nombro de aktivaj redaktantoj (tiuj informoj legeblas malsupre). --Crosstor (diskuto) 14:08, 12 nov. 2016 (UTC)

Krome mi plu vidas ke supre aperas ĉiam la sama ne tiom necesa informo kiun dum monatoj NENIU legis aŭ almenaŭ neniu vidis grava korekton de tajperaro, dum malsupre estas Aktualaĵoj kaj Bildo de la tago, kion ĉiutage oni ŝanĝas kaj multaj ne povas vidi ĉar foriras timigite de la enkonduka pafado.--kani (diskuto) 13:24, 13 nov. 2016 (UTC)

Pages using ISBN magic links

Saluton. De antaŭ nelonge ekaperis en multaj artikoloj ĝena ruĝa kategorio Pages using ISBN magic links, kion la diablo scias pri kio temas.--kani (diskuto) 13:24, 13 nov. 2016 (UTC)

La samon mi demandis al mi... mi eĉ ĉesis aldoni ISB-numeron ĝuste por eviti tian ruĝan kategorion =/ Vikiano (diskuto) 17:06, 22 nov. 2016 (UTC)
Estas almenaŭ du tiaj kategorioj: Pages using ISBN magic links kaj Pages using RFC magic links. Se mi estus certa, ke ni bezonas tiujn du kategoriojn, mi trovus kiel kaj alinomus ilin per la Tradukvikio. Ni povus diskuti malŝalton de apero de paĝoj en tiuj du kategorioj, sed mi ege dubas, ĉu programistoj ĉe Phabricator konsentus fari tion. Do, por ne konfuzi legantojn, mi kreis du kaŝitajn kategoriojn. Kaj absolute ne estas kialo ne referenci al ISBN kaj RFC. Gamliel Fiŝkin 18:48, 23 nov. 2016 (UTC)

Portala afero en Vikipedio

Mi deziras iom post iom orgazini la Portalejon kaj la rilatajn paĝojn. Mi faris la unuajn paŝojn... Nuntempe la enhavo de ekz. la portalejo estas tre malĝisdata kaj malkongrua kun la paĝoj iel rilatantaj al ĝi. Mi ne havas administrajn rajtojn, do mi petas vian helpon (t.e. helpon de administrantoj): ĉu iu bonvolus forigi ekz. la jenan paĝon: Portalo:Pruvoj (la iama aŭtoro mem tion petas). Ĉu ĉi tiu diskutejo estas la plej taŭga por tiaj petoj? Alia demando: ĉu eblus por kelka tempo rajtigi uzanton, ke li mem forigu paĝojn en la okazo, kiam ekzistas prava kaj utila kialo? Mi klarigas: mi ŝatus ekscii precize, kiom da portaloj ekzistas nuntempe en la Esperanta Vikipedio. Tamen per la indekso mi nenion povis atingi... ekzistas tre multaj provaĵoj, kiuj ne prosperis al ties kreintoj... do mi ŝatus ekz. forigi tiajn paĝojn ĉiufoje kiam mi trovos ilin. Povas esti, ke ekzistas roboto kapabla rekoni malplenajn paĝojn kaj forigi ilin. Mi ne scias. Nu, mi pretas kunlabori... mi nur petas ies gvidon. Danke kaj frate, Vikiano (diskuto) 17:00, 22 nov. 2016 (UTC)

Dankon, Gamliel, por la forigo! Vikiano (diskuto) 18:57, 23 nov. 2016 (UTC)
  • La plej bona maniero peti tujan forigon de iu paĝo estas uzi la ŝablonon {{forigu tuj}}: paĝoj kun tiu ŝablono aperas en serva kategorio, kiun administrantoj ofte rigardas; skribi peton sur diskutpaĝon de koncerna paĝo estas maltrafa ideo, ĉar tio povas esti preteratentita. Administranteco estas aliro al kelkaj danĝeraj funkcioj: forigo de paĝoj, dono kaj forpreno de kelkaj statusoj (aliajn statusojn povas doni kaj forpreni burokratoj kaj stevardoj), forbaro de uzantoj kaj kelkaj aliaj funkcioj; aliro al tiaj funkcioj signifas ankaŭ grandan respondecon. En Vikipedio en Esperanto forigi paĝojn povas nur administrantoj, sed en naŭ lingvaj sekcioj de Vikipedio (hindia, hispana, japana, korea, persa, portugala, rusa kaj vjetnama) ekzistas statuso, kiu rajtigas forigi paĝojn, sed ne donas ceterajn povojn de administrantoj. Vi povas trarigardi ĉiujn portalojn. Se vi trovos, ke iu portalo estas kreita por testo aŭ pro eraro, vi povas kandidatigi ĝin por tuja forigo; neaktivajn aŭ viavide nebezonatajn portalojn ne kandidatigu por tuja forigo, sed prefere lanĉu diskuton ĉe Vikipedio:Forigendaj artikoloj, kaj ne roboto faru decidojn. Gamliel Fiŝkin 19:54, 23 nov. 2016 (UTC)
    • Koran dankon por la detalaj klarigoj =) Rilate la rolon de roboto: mi celis nur paĝojn, kiuj estas enhave absolute malplenaj. Tamen mi ne lertas pri Vikipediaj robotoj. Frate Vikiano (diskuto) 20:07, 23 nov. 2016 (UTC)
      • Paĝoj povas esti malplenigitaj de vandalo. Gamliel Fiŝkin 20:12, 23 nov. 2016 (UTC)
        • Tute prave! Mi malatentis tion! Frate, Vikiano (diskuto) 20:22, 23 nov. 2016 (UTC)

Pli ol cent artikoloj en zorgiga kategorio

Saluton. Mi hodiaŭ rimarkis, ke subite aperas pli ol cent artikoloj en la zorgiga kategorio Paĝoj kun skripteraroj. Mi supozas, ke tion kaŭzas la ŝablono {{Vikidatumoj-identigilo}}. Ĝi ne bone harmonias kun la Lua-modulo {{Wikidata}}. Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 16:14, 8 dec. 2016 (UTC)

Mi ĝisdatigis la ŝablonojn {{Vikidatumoj-identigilo}} kaj {{flago}} kaj mi ankaŭ riparis multajn artikolojn. Nun montriĝas flageto kun demandosigno anstataŭ ruĝa eraro kiam ne ekzistas flago. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:28, 8 dec. 2016 (UTC)


Administrejo


Administrejo   La sekcio de la Diskutejo por informi kaj diskuti pri administraj aferoj rilate al Vikipedio. Ekz. demandoj kaj petoj al administrantoj, raportoj pri vandalismo, redaktomilitoj, interrilataj problemoj, ktp.
Aldoni temon en tiu ĉi rubriko
Administrejo
  al tuta Diskutejo  
al Diversejo aldoni temon
al Lingvejo aldoni temon
al Teknikejo aldoni temon
al Administrejo aldoni temon


Artikolo pri mi, sen mia konsento

Saluton!

Antaux kelkaj monatoj mi eltrovis hazarde, ke ekzistas artikolo pri mi en la esperanta Vikipedio. Mi ne konsentis aux konsentas kun tio kaj la tutaj (malmultaj) informoj metita pri mi ne estas veraj nuntempe.

Mi jam kontaktis du fojojn la auxtoron de la artikolo, sed en lia respondo li ne konsentis estingi gxin. Tial mi demandas cxi tie, ke bonvole estingu tiun artikolon.

La artikolo nomigxas "Helen Geyer".

Mi esperas, ke iu cxi tie povus okuphigxi pri tio, cxar mi ne havas redaktan konton sur Vikipedio. Post estingi la artikolon, ankaux tiu komento de mi de jxus nun bonvole povos esti estingata.

Koregan dankon! Helen

Saluton! Mi bedaŭras la situacion, sed la artikolo ne povas esti forigita laŭ la reguloj de nia projekto. Sed se ĝi ne estas korekta kaj vi havas menciindajn fontojn por tio, tiam mi povus ŝanĝi la artikolenhavon. Amike, Lingveno (diskuto) 20:47, 29 okt. 2016 (UTC)
Mi jxus forigis tion pro la urgxa situacio. "Contentious material about living persons (or, in some cases, recently deceased) that is unsourced or poorly sourced – whether the material is negative, positive, neutral, or just questionable – should be removed immediately and without waiting for discussion."en:WP:ALIVE. Oni povas rekrei gxin kun plibonaj fontoj.Salatonbv (diskuto) 06:39, 30 okt. 2016 (UTC)
La forigita artikolo enhavas fonton: Esperanto aktuell 1/2012, paĝo 28. Do, ne estas alia kialo por forigo ol dubinda menciindeco. Gamliel Fiŝkin 06:47, 30 okt. 2016 (UTC)
Se iu skribas unu frazon pri iu vivanta homo ie en la interreto, ĉu ŝi estos tuj menciinda kiel vikipedia artikolo? Unu fonto estas "poorly sourced (nebone elfontigita)". Alie, la homo mem ne volas sian artikolon. Vikipedio ne estas Vizaĝlibro.--Salatonbv (diskuto) 08:49, 30 okt. 2016 (UTC)
Ĝuste ĉar Vikipedio ne estas socia reto, absolute ne gravas, ĉu iu persono deziras ekziston de artikolo pri si aŭ ne, kaj neniu havas «sian» artikolon. La persono ne estas menciinda, sed laŭ kiu el la punktoj de VP:TUJ vi forigis la artikolon? Gamliel Fiŝkin 10:53, 30 okt. 2016 (UTC)
Mi elektis "Alia kialo", sed VP:Ĝ10 eble ankaŭ devis esti proksima. Mi klarigis la anglan kialon supre. Kio estas problemo? Ĉu la artikolo pri studento estas tiom grava? Ridinde.--Salatonbv (diskuto) 11:02, 30 okt. 2016 (UTC)
Ĉu en la forigita paĝo estas «misinforma, aĉiga aŭ ofenda enhavo»? Ĉu la paĝo estas unu el «forte unuvidpunktaj kaj/aŭ malneŭtralaj artikoloj sen cititaj fontoj»? Se tia artikolo estus proponita por forigo pro manko de menciindeco, mi subtenus tian proponon; sed kialo por tuja forigo ĉi-kaze forestas. Gamliel Fiŝkin 12:30, 30 okt. 2016 (UTC)
Mi ne diris ke ĝi estas tute aplikebla al Ĝ10. Mia ĉefa kialo estis en:WP:ALIVE, kiel mi ripetas. Tio estis urĝa afero, ne neceso por diskuto. Aŭ ĉu vi volus diskuti kelkajn semajnojn per montrante ŝian IP-on aŭ atendus ĝis ŝi prenu vikipedion al tribunalo?
Alia kialo estas tio estis ĝermeto kun nur 2 frazoj. Vidu Vikipedio:Ĝermeto. "Se vi volas, vi povas plibonigi la artikolon. Aliokaze, se ne plibonigita, oni povos forigi ĝin." Tio ne estis plibonigita ekde 2012. Laŭ mi 99 percento da artikoloj pri studento ne estas menciinda kiel enciklopedia artikolo.
Pri "neniu havas «sian» artikolon", se vi skribus artikolon pri Karoto, vere tio ne apartenas al vi sub CC-BY-SA. Tamen, ni temis pri artikolo kiel Gamliel Fishkin, kiu estas "via" artikolo. Ni ĉesu argumenti pro argumento. --Salatonbv (diskuto) 21:32, 30 okt. 2016 (UTC)
Estis absolute neniu urĝeco, ja la artikolo enhavis nek ofendon nek kalumnion, ĝi nur malaktualiĝis. Se ŝi deziras forviŝi de kie ajn ĉiujn informojn pri siaj antaŭaj aktivecoj, tio memorigas al mi unu frazon de Ĝimbo: Eŭropunia rajto esti forgesita estas profunde malmorala (EU's Right to be Forgotten is deeply immoral). Pri artikoloj tro mallongaj por ekzisti, jen neplugita kampo atendanta vin. Mi ne estas menciinda, sed se estus artikolo persone pri mi, mi ne havus specialan posedrajton je tiu artikolo. Gamliel Fiŝkin 23:30, 30 okt. 2016 (UTC)

────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────────"Estis absolute neniu urĝeco" - Kio estas tiu sekcio? Kvankam mi forgesis la detalon, iu administranto foje forigis unu paĝon tuj post iu IP-ulo postulis.

Gamliel Fishkin estas rusa esperantisto. Li estis studento ĉe lernejo en Leningrado. Li nun estas Vikipedia administranto.

Se oni kreus Gamliel Fishkin supre, ĉu ĝi restu en Vikipedio kaj oni devus atendi ĝis li estiĝos fama tiel ke ĵurnaloj kaj libroj skribos pri li? --Salatonbv (diskuto) 05:02, 31 okt. 2016 (UTC)

Forigoj okazadu ne laŭ ies postuloj, sed nur laŭ reguloj. Se iu kreus artikolon pri mi, tiu artikolo estu kandidatigita por forigo, sed nur ĉar mi ne estas menciinda. Artikoloj pri vivantaj personoj devas enhavi nur informojn konfirmatajn per sendependaj fidindaj fontoj, sed tio tute ne signifas ke artikolo bezonas konsenton de koncerna persono. Se iu persono malŝatas vikipedian artikolon pri si, tio tute ne estas sufiĉa kialo por forigi aŭ ŝanĝi la artikolon; gravas nur fidindaj fontoj. Necesas akcepti novan eron en VP:TUJ#A aŭ kompletigi la eron VP:A11 per «Ankaŭ artikolo pri temo, objekto aŭ persono evidente nemenciinda». Gamliel Fiŝkin 15:57, 31 okt. 2016 (UTC)
Mi konsentas vian proponon de A11. Tamen, mi ne pensas ke mia forigo estus erara. Mi ne tuj trovis la plej bonan priskribon, sed laŭ la ideo "Vikipedio:Ignoru regulojn" mi kredis mian instinkton. Mi forigi tion sen plu diskuto ĉar estis vivanta postulanto per montrante sian IP-on, la enhavo estis ĝermeto, estis kazo de en:WP:ALIVE, Lingveno ankaŭ bedaŭris la situacion, unufoje estis alia administranto por la simila forigado, kaj adiministranto ne estas roboto sed povas vidi kuntekston. --Salatonbv (diskuto) 19:33, 31 okt. 2016 (UTC)
Se instruisto demandus lernanton «Kio okazis al Kartago?» kaj tiu, anstataŭ diri, ke Kartagon detruis romianoj, asertus, ke la urbon detruis aerŝtono, ĉu tia respondo estus ĝusta aŭ erara? Ja rezulto estus dirita vere: la urbo estis detruita, malĝusta estas nur la kialo. Neniu posedas kiun ajn vikipedian artikolon; ankaŭ persono, pri kiu la artikolo rakontas, ne posedas ĝin. Ajna neregistrita kontribuanto montras sian IP-adreson, sed tio ne donas al li aŭ ŝi iujn specialajn rajtojn. Vi diris, ke vi konsentis mian proponon pri VP:TUJ; mi esperas, ke vi subtenos mian proponon pri VP:TUJ. Gamliel Fiŝkin 03:10, 1 nov. 2016 (UTC)
Konklude, ni ne havis la plej bonan kialon en VP:TUJ, sed ni havis Vikipedio:Ignoru regulojn. Mi ne interesiĝas kiu estas instruisto aŭ lernanto. Mia forigo ne estis malbono. Neniu posedas artikolojn, sed ekzistas artikoloj pri iu. Ni finu la babiladon ĉi tie.--Salatonbv (diskuto) 20:10, 1 nov. 2016 (UTC)
Mi ĵus legis la debaton kaj opinias ke ja biografiita persono rajtas peti forigon de ties artikolo sed Vikipedio ne estas devigata plenumi tion. Imagu ke Putin, fama verkisto aŭ kantisto petas sian forigon el Vikipedio. Postulo de informokorekto estus pli plenumiga, ĉefe farita de la koncernato, sed eĉ ne nur. Mi ne scias ĉu nun estas ankoraŭ alia solvo. Sed la ĝusta sinteno estus estinta demandi al la petinto pri kiu informo oni volas korekti kaj akcepti nur tion, ne simplan forigon.--kani (diskuto) 13:35, 6 nov. 2016 (UTC)
Ja en tiu kazo oni ne forigu simple artikolon. Ni devus diskuton ĉar ĉiu konas Putinon.--Salatonbv (diskuto) 19:09, 6 nov. 2016 (UTC)
Do, vi mem agnoskis ke gravas menciindeco kaj ne deziro de pritemato. Gamliel Fiŝkin 01:08, 7 nov. 2016 (UTC)
Kial ne restarigu la artikolon Helen Geyer kaj diskuti ĉe VP:FA? Se ne, bonvolu legi denove kion mi diris pri la forigkialoj kaj fermi vian buŝon.--Salatonbv (diskuto) 02:36, 7 nov. 2016 (UTC)
Bone, oni restarigu la artikolon Helen Geyer kaj oni diskutu ĉe VP:FA. Laŭ mi, la ekzemploj de Ĝ10 estas ĝustaj kaj tute distaj de nia okazo. La anglalingva klarigo povas utili por la anglalingva Vikipedio kiu ne estas nia esperantlingva Vikipedio. Evidente, artikolo pri esperantisto kiu agis eĉ minimume por Esperanto jam sufiĉas por lasi mencion, kiu estonte povas havi sian gravon; eĉ se male. Post la eventuala restarigo, oni povas demandi al la petintino per la sama komuniksistemo kiun ŝi iam uzis kion ŝi deziras ŝanĝi okaze ke oni decidu pluhavi la artikolon. Temas ne pri debato ĉu la ago forigi estis bone aŭ malbone farita, sed pri kiel kaj kial oni agu en Vikipedio. Foje oni (mi) faras agojn kiuj poste povas rezulti ne tiom indaj kiom oni supozis, kaj oni povas ŝanĝi. Ne estas tialo por kolero aŭ fermi la buŝon.--kani (diskuto) 13:11, 11 nov. 2016 (UTC)
Principe mi bonvenigas artikolojn pri aktivaj esperantistoj, ĉar vikipedio estas kerna esperantlingva enciklopedia informfonto kaj enhave ĝusta enhavo simple servas al pli kompleta informdono - do sendepende de propra ŝato biografia artikolo restu, se estas ĝustaj informoj, kiuj (plej bone kun fontindikoj) klarigas la menciindecon de la koncernato en la Esperanto-movado aŭ en iu alia socia branĉo. Sed el la teksteto Helen Geyer mi nur prenas la informon, ke en 2012 ŝi estis estraranino de GEJ kaj tiam studis. Tio certe ne estas "ofenda aŭ aĉiga enhavo", ankaŭ ne pruvas ne-menciindecon, sed almenaŭ tiu mikroinformo ne klarigas kial ŝi tiom klare devus esti persono de publika vivo ke informo enciklopedia pri ŝi neprus, malgraŭ ŝia protesto. Se ŝi konsentus doni informojn, tiam mi petus ŝin pri iom pli da aktualaj movadaj kaj nemovadaj informoj, plej bone ankaŭ pri naskiĝdato, kaj metus la informon al la ĝermolisto de germanaj esperantistoj, se la tuto korespondus al vikipedia artikola ĝermo, kaj nur lasus apartan artikolon, se temus pri signife pli ol artikola ĝermo. Sed la miniatura artikolo kun informo ke en 2012 ŝi estis estraranino de GEJ kaj tiam studis laŭ mi facile rajtas resti entombigita. Sed klare (kiel cetere ĉi tie ĉiuj diskutintoj ĝis nun samopiniis): Temas pri teksta montro de socia menciindeco, ne gravas la persona malŝato esti menciata ie ajn: Se Helen Geyer estus menciata en gazeto de sia vivloko, sen malĝusta aŭ ofenda enhavo, ŝi ankaŭ devus toleri tion, nur rajtus postuli ĝustigon kaze de malĝusta informo. ThomasPusch (diskuto) 16:50, 11 nov. 2016 (UTC)
Komento Komento: La diskuto estas pli longa ol mi atendis, kiam mi forigis la artikolon. Do, mi nun restarigis Helen Geyer. Bonvolu voĉdoni ĉe VP:FA#Helen Geyer.--Salatonbv (diskuto) 18:34, 11 nov. 2016 (UTC)

Wikiexperiments challenge

Dear CEE friends. Sorry for writing you in English only. I would like to inform you that there is an ongoing challenge on increasing the use of 45 scientific experiments (25 in physics and 20 in chemistry) on Wikipedia in the languages spoken within the CEE region. The main goal of the challenge is to provide better illustrations of physical laws and chemical reactions in a unique way with high educational value.

All videos have appropriate descriptions in their specific pages on Wikimedia Commons and are ready to be translated, while there are lists of articles on the project page on Meta where the videos can be used. I can help you with adding the videos to the appropriate articles without descriptions and will be grateful if you help in translating the descriptions (videos about physics experiments have been already added). Please do not hesitate to contact me if any additional explanation is needed. Thanks in advance.--Kiril Simeonovski (diskuto) 14:05, 21 nov. 2016 (UTC)

Kandidato por administrantiĝo

Saluton! Mi proponis min ĉe speciala paĝo por kandidatoj. Mi invitas vin viziti ĝin kaj voĉdoni. Dankon! Frate, Vikiano (diskuto) 03:08, 23 nov. 2016 (UTC)

Atentigo pri vandalado

La uzanto 5.150.100.61 (diskuto • kontribuoj • protokolo pri forbaroj • GeoIP • Whois) jam dufoje forviŝis la enhavon de paĝo. Mi nuligis la ŝanĝojn... kaj atentas la paĝon. Vikiano (diskuto) 15:27, 5 dec. 2016 (UTC)

Dankon pro la atentigo. Ĉar vandalado estas ripeta kaj do povas ripetiĝi, mi forbaris tiun IP-adreson. Sed ĉar ĝi apartenas al londona lerneja retprovizanto kaj do povas esti uzata de malsamaj personoj, daŭro de la forbaro estas unu tago. Gamliel Fiŝkin 02:47, 6 dec. 2016 (UTC)
Nd =) Verŝajne tio efikis. La artikolo restas netuŝate. Vikiano (diskuto) 16:45, 10 dec. 2016 (UTC)

Netrovita diskuto pri forigenda paĝo

Saluton! Mi forigis la kategorion Episkopejoj. La forigopeto troviĝis en la kategorio forigendaj paĝoj (en kiu nun ankoraŭ estas aliaj 55). Sur la paĝo estis {{Forigu}} sed ties ligilo Komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj" al la koncerna peto trafis neniun proponon... Kaj mi ne sukcesis trovi ĝin en la arkivo. La samon mi spertis rilate plurajn el la restantaj 55. Ĉu iu povus helpeti min? Mi ja bezonas vian helpon ĉar sen ĝi mi nur malfacile povos helpi plu rilate tiajn forigendajn paĝojn. Ja necesas trovi la malnovajn petojn. Por pliaj klarigoj pri episkopujo kaj espikopejo legu la diskuton pri la ŝanĝo de ekz. la titolo de la artikolo Ĉefepiskopujo de Toledo. Mi forigis la kategorion surbeze de tiuj diskutoj.

Estimata @Vikiano:, cxu vere mi petis forigon de tiu kategorio? Vi jam forprenis gxin, do mi ne plu povas kontroli gxian historion. Eble mi iam petis forigon, sed nun mi malcertas. Episkopejo kaj episkopujo estas malsamaj konceptoj, kaj ambaŭ povas tute bone havi siajn proprajn kategoriojn. Antaux ol forigi kategorion, oni certigu ke gxi estas malplena. Eble indas pludiskuti... Amike salutas Moldur (diskuto) 18:46, 10 dec. 2016 (UTC)
Kara @Moldur: Jen la historio de la forigita paĝo:
(malsamoj) 19:22, 10 okt. 2014 . . Moldur (diskuto | kontribuoj | forbari) e (54 bitokoj) = aldono de la ŝablono {{Forigu}} fare de vi.
(malsamoj) 16:07, 5 jul. 2014 . . Xian-eo (diskuto | kontribuoj | forbari) (27 bitokoj) (Nova paĝo kun '*')
Jam pasis du jaroj. Povas esti, ke ne pro mallerteco mi ne trovis koncernan diskuton en la arkivo de VP:FA, sed eble pro tio, ke ĝi ne ekzistas. La kategorio enhavis unu subkategorion, ankoraŭ ekzistantan, nome Kategorio:Malnovaj episkopejoj, kaj ĝi enhavis nur unu artikolon, nome Palaco de Tau. Laŭ la artikolo, la palaco (france Palais du Tau) estas palaco ĉefepiskopa en Reims, Francio. Do laŭ via klarigo en VP:AA mi komprenas, ke temas pri episkopujo, ĉu? Tiuokaze la artikolon mi povus aldoni al alia kategorio (mi petas vian helpon rilate tion) kaj forigialinomi la kategorion Kategorio:Malnovaj episkopejoj, kiu estos malpleniĝinta. Tiam al Vikipedio mankos kategorio por episkopEJoj... tamen verŝajne ankoraŭ ne ekzistas artikolo, kiu plenigus ĝin. Kiam oni bezonos tiun kategorion, tiam oni povos krei ĝin. Do mi demandas: ĉu vi konsentas, ke mi agu laŭ tio, kiel mi ĵus skribis, aŭ vi preferas, ke mi restarigu la paĝon de la kategorio kaj aldonu forigopeton ĉe VP:FA? Plej amike, Vikiano (diskuto) 21:40, 10 dec. 2016 (UTC)
Mi pardonpetas. Sxajne mi petis tiam forigon, sen klarigo, kaj nur pensante pri la uzo de "episkopejo" en la malpli preferinda signifo "episkopujo", ne atentante ke gxi ankaŭ havas propran signifon. EpiskopEJoj ja estas, ekzemple, la Palaco de Tau (!), la episkopejo de Ostrava-Opava, la Princelektista kastelo (Majenco), kaj pliaj. Do mi sugestas malforigi la kategorion kaj ekkolekti taugajn artikolojn en gxin. Ne necesas aparta subkategorio por "malnova aj" - tiu ja bone forigeblas. Amike, Moldur (diskuto) 22:15, 10 dec. 2016 (UTC)

Tech News: 2016-49

18:07, 5 dec. 2016 (UTC)

Tech News: 2016-50

19:29, 12 dec. 2016 (UTC)