Kemia formulo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kemiaj formuloj montras la molekulan konstruon de kemiaj kombinaĵoj. Ekzemple, akvo estas tre simpla kombinaĵo. Ĝia formulo estas H2O. Tio signifas, ke molekulo de akvo havas 2 atomojn da hidrogeno kaj 1 atomon da oksigeno. Oni skribas la kvanton de atomoj kiel indekso.