New York Post

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emblemo de la gazeto New York Post.

New York Post estas usona gazeto. Ĝi estas la 13-a plej malnova gazeto de Usono, kaj laŭ variaj fontoj la plej malnova ĉiutaga, neniam interrompiĝinta gazeto de Usono. Ĝi estas posedata de la entreprenisto Rupert Murdoch depost 1993.

New York Post estas la 6-a plej vendata gazeto de Usono. Ĝia sidejo situas en Novjorko.