Batman
El Vikipedio, la libera enciklopedio
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Batman (apartigilo) |
Vespertviro | |
---|---|
Informoj pri publikado | |
Publikisto | DC Comics |
Unua apero | Detective Comics #27 (May 1939) |
Kreita de | Bill Finger kaj Bob Kane |
Informoj pri okazintaĵo | |
Alter ego | Bruce Wayne |
Parencaj teamoj | Justice League Wayne Enterprises |
Notindaj alinomitoj | Matches Malone, Sir Hemingford Grey, Mordecai Wayne, The Insider |
Batman (angle: Vespertviro) estas usona bildstria heroo de DC Comics, kreita de Bob Kane kaj Bill Finger. La unua historio de Batman aperis dum la jaro 1939. Batman kaj Superman estas la plej popularaj kaj konataj roluloj de DC Comics.
Kontraŭe al multaj bildstriaj herooj, Batman ne uzas magiajn, sciencfikciajn aŭ eksterhomajn povojn, sed nur la forton kaj ruzon. Li reprezentas la malan miton de la mito de Superman. La vera nomo de Batman estas Bruce Wayne, filo de riĉeguloj, kiu okjara perdis siajn gepatrojn pro murdo, kaj tial decidis ĉiel kontraŭbatali krimon.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficial paĝaro (angle).
- Batman Wiki Redaktebla enciklopedio pri Batman en Wikia, (angle).
- Batman: The Animated Series Pri Batman-animacio kreita por usona televido (angle).
- Ĝojan datrevenon, Batman! Artikolo el la brita gazeto The Guardian pri la 60-a naskiĝtaga reveno de Batman (angle).