Irano
جمهوری اسلامی ايران | |
Ĝomhuri-je Eslami-je Iran | |
Islama Respubliko Irano | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Nacia himno de Irano | |
Nacia devizo: استقلال آزادی جمهوری اسلامی Esteklal, Azadi, Ĝomhuri-je Eslami (Sendependeco, Libereco, Islama Respubliko) |
|
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Tehrano |
Oficiala(j) lingvo(j) | Persa lingvo |
Plej ofta(j) religio(j) | islamanoj, bahaanoj, kristanoj, zoroastranoj kaj judoj |
Areo % de akvo |
1 648 000 km² 0,7 % |
Loĝantaro | 77 447 168 |
Loĝdenso | 48 loĝ./km² |
Horzono | UTC+03:30 |
Interreta domajno | .ir |
Landokodo | IRN |
Telefona kodo | +98 |
Plej alta punkto | Damavando |
Plej malalta punkto | Kaspio |
Politiko | |
Politika sistemo | Islamic republic |
Ŝtatestro | Ali Ĥamenei |
Nacia tago | 11-a de februaro (tago de revolucio) |
Sendependiĝo | 11-a de februaro 1979 |
Ekonomio | |
Valuto | Irana rialo (IRR) |
Esperanto-movado | |
Landa E-asocio | Irana Esperanto-Asocio |
Irano estas unu el antikvaj landoj, situanta en Mezoriento.[1][2][3] Ankoraŭ en la 1-a jarmilo antaŭ nia erao ĉi tie loĝadis popoloj parolintaj en hindeŭropaj lingvoj, aperis fortaj ŝtatoj - Medio kaj Persio, pli poste Baktrio kaj Partio. (1) Akemenida Irano estis fakte la unua imperio de antikva mondo, kies potenco disvastigadis de Grekio ĝis Hindio. Ĝin sekvis la Sasanida dinastio. Sur la procesoj de etna kaj kultura evoluado forte influis konkermilitoj de araboj dum 6-7 jc. Ili alportis novan religion - Islamon, kiu de tempo al tempo forpelis la malnovan - Zoroastrismon. Malgraŭ de daŭra etna, lingva kaj kultura ekspansio, iranaj popoloj konservis sian originecon kaj en 16 jc denove kreis ŝtaton. En la 19a jarcento Irano famiĝis kiel la naskiĝlando de la Bahaa Kredo, kiu nun estas la dua plej granda minoritata religio en Irano, post Islamo.
Nuntempa Irano estas bona ekzemplo de mirinda kunvivado de jarmilaj tradicioj kun specifikeco de islama revolucio. Eĉ multjara milito kun Irako ne povis detrui la kutiman vivritmon, ĝian variecon kaj brilon.
Enhavo
Datumoj[redakti | redakti fonton]
- Leĝdona organo: unuĉambra parlamento (Maĝlis; 270 membroj).
- Administra divido: 30 provincoj (vidu sube).
- Urboj: Tehrano (12 milionoj), Esfahano (1 mln), Maŝado (1,5 mln), Tabrizo (1,8 mln), Ŝirazo (0,8 mln), Kaŝano (0.3 mln).
- Loĝantaro: 70.000 mil (2005), inter ili persoj 48%, azerbajĝananoj 24%, kurdoj 10%, gilananoj 8%, araboj 3%, luroj 2%, baluĉoj 2%, turkmenoj 2%, aliaj 1%.
- Ŝtatlingvo: persa (farsi).
- Parollingvoj: azerbajĝana, kurda, baluĉa, araba.
- Kredantoj: islamanoj (precipe ŝijaistoj), bahaanoj, kristanoj, zoroastranoj kaj judoj.
- Eksporto: nafto, tapiŝoj, fruktoj, kotono, tekstilaĵoj.
- GNP: 109 mlrd $.
- Organizoj: UNO (1945)
Nomoj kaj etimologio[redakti | redakti fonton]
Esperantaj nomoj estus iam Persio, Persujo; nune Islama Respubliko Irano. La nacilingva nomo estas Ĝomhuri-je Eslami-je Iran.
Etimologio[redakti | redakti fonton]
La landnomo Irano en moderna persa (ایران) devenas el malnova Aryānā Ariana - "Lando de Arjoj", unuafoje atestita en la tradicio de Zaratuŝtrismo nome Avesto.[4][5][6][7] La termino Ērān aludis al Irano en skribaĵo de la 3a jarcento dum la epoko de la Sasanidoj, kaj la skribaĵo en partia lingvo kiu akompanas ĝin uzas la partian terminon "aryān" reference al Irananoj.[8]
Ĉi tiu termino Irano estis uzita por la centra parto de Sasanida ŝtato. Mem irananoj ĉiam menciadis sian landon per tiu vorto. Eŭropanoj ĝin nomis Persio laŭ la centra provinco Parsi aŭ Farsi kaj ĉar antikvaj grekoj nomigis ĝin Persis (Περσίς). En 1935 ŝtata registaro de Reza Ŝaho Pahlavi turnis al la ŝtatoj de la mondo nomi ĝin kiel Irano. Poste ambaŭ nomoj estis uzataj,[9] sed Persio nur por kulturaj temoj, dum Irano ĉiam por politikaj instancoj.[10]
La historia kaj kultura pli ampleksa uzado de la vorto "Irano" ne estas limigita al la moderna ŝtato.[11][12][13] Irānshahr[14] aŭ Irānzamīn (Granda Irano)[15] korespondis al teritorioj de iranaj kulturaj aŭ lingvaj zonoj. Krom moderna Irano, ĝi inkludis partojn de Kaŭkazo, Mezopotamio, Orienta Arabio, la Hindia subkontinento kaj Centra Azio.
Ĝis 1979 la lando prezentis monarĥion (oficiala nomo - Keŝvare Ŝahanŝahije Iran), poste - islaman respublikon (Ĝomhuri-je Eslami-je Iran).
Historio[redakti | redakti fonton]
Antikvo[redakti | redakti fonton]
Persa Irako (perse عراق عجم; arabe عراق العجم), literumita ankaŭ Persia Irako, estas historia termino por la centr-okcidenta regiono de Irano, kun urboj kiaj Esfahano, Raj, Qazvin kaj Kashan. El la 11a al la 1a jarcentoj, la nomo Irako referencis al la du najbaraj regionoj: nome la araba Irako (ʿIrāq-i ʿArab) kaj la persa Irako (ʿIrāq-i ʿAjam). Araba Irako korespondis kun antikva Babilonio (nune centra-suda Irako), kaj Persa Irako korespondis kun antikva Medio (nune centr-okcidenta Irano). Ambaŭ regionoj estis separataj per la Zagros-montaro.
La Samanida Imperio (perse سامانیان, Sāmāniyān), konata ankaŭ kiel Samanida dinastio, Samanida Emirlando, aŭ simple Samanidoj, estis Sunaisma Irana Imperio, kiu hegemoniis el 819 al 999. Tiu imperio estis ĉefe centrata en Granda Ĥorasano kaj Transoksiano dum sia ekzisto, sed je sia plej granda etendo, la imperio enhavis la tuton de nuntempa Afganio, kaj grandajn partojn de Irano, Turkmenio, Uzbekio, Taĝikio, Kirgizio, Kazaĥio kaj Pakistano.
La Bujida dinastio aŭ Bujidoj (perse آل بویه Āl-e Buye), estis Irana Ŝijaisma dinastio de Dajlamita deveno (934–1062), kiu estis fondita de 'Ali ibn Buja, kiu en 934 konkeris Farson kaj faris Ŝirazon lia ĉefurbo, dum lia plej juna frato Hasan ibn Buja konkeris partojn de Ĝibal fine de la 930-aj jaroj, kaj ĉirkaŭ 943 sukcesis kapti Raji, kion li faris ĉefurbon. En 945, la plej juna frato, Ahmad ibn Buja, konkeris Irakon kaj faris Bagdadon lia ĉefurbo, ricevante la honoran titolon "Mu'izz al-Daŭla", dum 'Ali ricevis la titolon "'Imad al-Daŭla" ("Subteno de la Ŝtato"), kaj Hasan ricevis la titolon "Rukn al-Daŭla" ("Piliero de la Ŝtato").
Moderna epoko[redakti | redakti fonton]
De la fino de 19-a jarcento ĝi estis duonkolonio de Anglio kaj Rusio. En 1921 per helpo de angloj okazis milita renverso kaj establiĝis diktaturo de Reza Ŝaho Pahlavi, kiu en 1925 estas deklarita Ŝaho de Irano. En 1935, Irano ŝanĝis sian nomo de Persio al "Irano". Post la Dua mondmilito, ĉefministro Mohammed Mossaddeg naciigis la naftoriĉon kaj provis demokratian politikon, sed li estis faligita de malordo aranĝita far usonaj sekretservoj. La Ŝaho rehavis la potencon, kaj realigadis fervore por-Usonan politikon. Irano fariĝis membro de CENTO milita bloko kaj la reĝimo retenis disidentojn en la karceroj. La Nacia Konsulta Maĝlis (persa lingvo: مجلس شورای ملی Majles-e Showrā-ye Mellī) estis la malalta ĉambro de irana nacia parlamento antaŭ la revolucio en 1979.
En la fino de 70-aj jaroj komencis batalo kontraŭ la ŝaha reĝimo. En 1978 la Ŝaho estis renversita, kaj spirita gvidanto de irananoj, Ajatolo Ruhollah Ĥomejni post reveno el ekzilo en Parizo, deklaris islaman respublikon. La tiama estraro de la ŝtato realigis liberalan reformisman politikon.
Dum la lastaj jardekoj de la 20a jarcento Irano suferis konflikton kontraŭ hegemonia Usono. En 1979 63 usonanoj estis retenitaj kiel ostaĝoj en la usona ambasadejo en Tehrano. Plej parto liberiĝos nur post 444 tagojn, spite antaŭaj klopodoj usonaj liberigi ilin. Post tio Usono kaj ties aliancanoj apogis la reĝimon de Saddam Hussein invadi Iranon; tiu milito daŭris 8 jarojn (1980-1988). Dum tiu milito ambaŭ landoj detruiĝis kaj ties reĝimoj pliigis siajn perfortajn politikojn: la konflikto finis sen iu ajn venko; ambaŭ landoj simple laciĝis. Dum la 1980-aj jaroj Usono spite sian propran malpermeson komerci kun Irano, eksportis tien armilojn kaj per tiu enspezo subvenciis kontraŭleĝan militagon kontraŭ la registaro de Nikaragvo. La 3an de julio de 1988 militŝipo de Usono atakis "erare" civilan aviadilon el Irano kaj mortigis per tio 290 personojn. En 1989 religiaj estroj iranaj mortokondamnis la verkiston Salman Rushdie pro blasfemo; tiu devis forfuĝi, sed tio vekis tutmondajn kritikojn kontraŭ la irana reĝimo (islama fundamentismo). Samjare mortiĝis la ajatolaho Ĥomejni.
Dum la unuaj jaroj de la 21a jarcento Usono konstante atakas la planojn de Irano disvolvigi sian atoman industrion kaj ĝenerale ties projektojn disvolviĝi ekonomie kaj rilati al diversaj landoj por tio.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
Irano estas la kvara lando produktanta de petrolo en la mondo, sed malkapablo refini ĝin, devigas la landon aĉeti nafton kaj benzinon (ĉirkaŭ duono de la necesota kvanto). Irano produktas 4,15 milionojn da petrolbareloj ĉiutage kaj la eksportado de tiu produkto faras la 82 % de la tuto. La eksportado de petrolo kreskiĝis dum la du lastaj jardekoj el 3,889 milinoj da eŭroj (1986) al 12,530 (1996) kaj al 36,132 (2006), tio estas pli ol dekoble en 20 jaroj kaj la lando abandonis la izolitan staton de la komenco de la islama revolucio. Ĉiukaze la variado de la MEP dum 2006 al 2007 estis de 5,8 % kaj la enspezo pokapa estis de 2,697 eŭroj. La inflacio estas de 17,4 % kaj la maldungo de 12 %. La malriĉeco estis de 18 %, sed tio estas varia kriterio depende de la uzitaj datumoj.[16]
Provincoj[redakti | redakti fonton]
Irano entenas 30 provincojn:
En 2004 efektiviĝis leĝo, kiu dividis la provincon Ĥorasano en tri novajn provincojn: Norda Ĥorasano, Ĥorasano Razavi, kaj Suda Ĥorasano.
- Heredaĵo: Esfahano (moskeoj kaj ĝardenoj de Persa ora epoko), Persepolis (Dariusa palaco), Ĉonga Zanbil; persa eposo - Ŝah-Name (X jc.).
Demografio[redakti | redakti fonton]
Politiko[redakti | redakti fonton]
Kulturo[redakti | redakti fonton]
Kuirarto[redakti | redakti fonton]
Irano havas diversajn kuirartojn, ĉiu provinco havas sian propran pladon, kaj konservas sian propran stilon kaj tradiciojn, kiuj malsamaj de aliaj provincoj. La ĉefa persa kuirarto estas kombinaĵo de rizo kun viando, kokaĵo aŭ fiŝo kun iom da cepo, legomoj, nuksoj kaj herboj. Herboj estas ofte uzatas kune kun fruktoj, kiel abrikotoj, sekvinberoj, granatoj kaj aliaj. Por atingi bilancitan guston oni uzas speciojn kiel ŝafrano, sekigitajn limetojn, cinamonon. Cepo kaj ajlo kutime estas uzata por prepari la pladojn, sed ofte ankaŭ aperas servitaj dum manĝado. Irana manĝaĵo ne estas spica.
Esperanto[redakti | redakti fonton]
En Irano estas Irana Esperanto-Asocio kaj Irana Esperantista Junulara Organizo, kiu estis fondita en 1993, ĝi aliĝis al TEJO en 1994. Estas vigla esperanto-movado tie. En 2014 ILEI akceptis Iranan ILEI-sekcion.
Ĉiujare okazas Irana Esperanto-Kongreso.
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Iran Country Profile. BBC NEWS. Alirita 8 August 2012.
- ↑ "CESWW" – Definition of Central Eurasia. Cesww.fas.harvard.edu. Alirita 1 August 2010.
- ↑ Iran Guide. National Geographic (14 June 2013). Alirita 21 June 2013.
- ↑ V.Jayaram (9 January 2007)The Concepts of Hinduism – Arya. Hinduwebsite.com. Alirita 18a Junio 2011.
- ↑ Iranian Languages, p. 26–7. LSS.wis.edu (21 February 2006). Alirita 21a Junio 2013.
- ↑ "Iran – The Ancient Name of Iran", N.S. Gill. Ancienthistory.about.com (4a Septembro 2010). Alirita 18a Junio 2011.
- ↑ Bailey, Harold Walter, Arya, paĝoj 681–683, 1987, volumeno 2, Encyclopaedia Iranica, New York, Routledge & Kegan Paul http://www.iranicaonline.org/articles/arya-an-ethnic-epithet
- ↑ MacKenzie, David Niel, Ērān, Ērānšahr, 1998, volumeno 8, Encyclopedia Iranica, Mazda, Costa Mesa http://www.iranicaonline.org/articles/eran-eransah
- ↑ Renaming Persia. persiansarenotarabs.com (2007). Alirita 26a Aprilo 2011.
- ↑ Persia or Iran, a brief history. Art-arena.com. Alirita 21a Junio 2013.
- ↑ Richard N. Frye, intervjuo fare de Asieh Namdar http://azadegan.info/files/Dr.Frye-discusses-greater-Iran-on-CNN.mp4 20a de oktobro 2007, CNN, citaĵo=I spent all my life working in Iran. and as you know I don't mean Iran of today, I mean Greater Iran, the Iran which in the past, extended all the way from China to borders of Hungary and from other Mongolia to Mesopotamia.
- ↑ Christoph Marcinkowski. (2010) Shi'ite Identities: Community and Culture in Changing Social Contexts. LIT Verlag Münster. ISBN 978-3-643-80049-7. “The 'historical lands of Iran' – 'Greater Iran' – were always known in the Persian language as Irānshahr or Irānzamīn.”.
- ↑ (October 1962) “Reitzenstein and Qumrân Revisited by an Iranian”, The Harvard Theological Review 55 (4), p. 261–268. doi:10.1017/S0017816000007926. “I use the term Iran in an historical context[...]Persia would be used for the modern state, more or less equivalent to "western Iran". I use the term "Greater Iran" to mean what I suspect most Classicists and ancient historians really mean by their use of Persia – that which was within the political boundaries of States ruled by Iranians.”.
- ↑ Mīr Khvānd, Muḥammad ibn Khāvandshāh, Tārīkh-i rawz̤at al-ṣafā. Taṣnīf Mīr Muḥammad ibn Sayyid Burhān al-Dīn Khāvand Shāh al-shahīr bi-Mīr Khvānd. Az rū-yi nusakh-i mutaʻaddadah-i muqābilah gardīdah va fihrist-i asāmī va aʻlām va qabāyil va kutub bā chāphā-yi digar mutamāyiz mībāshad.[Tehrān] Markazī-i Khayyām Pīrūz [1959–60]. ایرانشهر از کنار فرات تا جیهون است و وسط آبادانی عالم است. Iranshahr stretches from the Euphrates to the Oxus, and it is the center of the prosperity of the World
- ↑ Richard Frye. (23a Majo 2012) Persia (RLE Iran A). Routledge. ISBN 978-1-136-84154-5. “This 'greater Iran' included and still includes part of the Caucasus Mountains, Central Asia, Afghanistan and Iraq; for Kurds, Baluchis, Afghans, Tajiks, Ossetes, and other smaller groups are Iranians”.
- ↑ El País, 17a junio 2008, Ángeles Espinosa, "La importación masiva de gasolina pone en aprietos la economía iraní", p. 6.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Informoj pri Irano en la vikio de UEA esperante
- La situacio de bahaanoj en Irano (angle).
|
|