Meksiko
Estados Unidos Mexicanos | |
Unuiĝintaj Meksikaj Ŝtatoj | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Himno Nacional Mexicano | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Meksik-urbo |
Oficiala(j) lingvo(j) | hispana lingvo |
Plej ofta(j) religio(j) | katolikismo (89%) protestantismo (6%) aliaj (5%) |
Areo % de akvo |
1.972.550 km² 2,5 % |
Loĝantaro | 120 286 655 |
Loĝdenso | 55 loĝ./km² |
Vivolongo | 75 jaroj |
Horzono | centra horzono de Nordameriko (UTC-6) |
Interreta domajno | .mx |
Landokodo | MEX |
Telefona kodo | +52 |
Plej alta punkto | Citlaltepetl |
Plej malalta punkto | Laguna Salada |
Politiko | |
Politika sistemo | federal republic |
Ŝtatestro | Enrique Peña Nieto |
Nacia tago | 16-a de septembro 1810 |
Sendependiĝo disde Hispanio | 27-a de septembro 1821 |
Ekonomio | |
Valuto | Meksika peso (MXN) |
MEP | laŭ 2006 |
– suma | $ 1,149 duiliono |
– pokapa | $ 12.775 |
Esperanto-movado | |
Landa E-asocio | Meksika Esperanto-Federacio |
Meksiko (hispane: México, oficiale: Estados Unidos Mexicanos), oficiale la Unuiĝintaj Meksikaj Ŝtatoj, estas federacia respubliko konstitucia en Nordameriko, kiu konsistas el 31 ŝtatoj kaj federacia distrikto kiu estas Meksikurbo. Norde ĝi limas al Usono; sudokcidente kun la Pacifika oceano; sudoriente kun Gvatemalo, Belizo, kaj la Kariba Maro; kaj oriente troviĝas la Meksika golfo.
La meksika surfaco ampleksas proksimume 2 milionojn da km², kiu atingas la dek kvaran pozicion inter la plej grandaj landoj el la mondo. En tiu ĉi teritorio loĝas pli ol 117 milionoj da personoj, estas la ŝtato plej granda laŭ nombro da hispanparolantoj.
Enhavo
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala nomo: Estados Unidos Mexicanos
- Komuna nomo: México (Meĥiko; la sono de la ikso estas escepto laŭ la kutima prononco en la hispana lingvo, ĉefe en Meksiko). Vidu artikolon pri la nomo de Meksiko en esperanto.
- Situo: ĉ. 23º No, 102º Ok
- Limoj: 3.118 km norde kun Usono, 960 km sude kun Gvatemalo kaj 176 km kun Belizo.
- Areo: 1.972.546 km²
- Semotaŭga: 12%
- Ĉefurbo: Meksikurbo
- Sendependiĝo: (de Hispanio) ekis je la 16-an de septembro 1810, sukcesis je la 21-a de septembro de 1821
- Internaciaj organizaĵoj: UN (1945), OAŜ
Esperanta nomo[redakti | redakti fonton]
La esperantigo de la hispanlingva vorto México [MEĥiko] estas malfacilaĵo.
En Lingva respondo n-ro 47, publikigita en Oficiala Gazeto en 1911 (n-ro 18B en la 6a eldono de Lingvaj Respondoj), Zamenhof skribis:
- [...] ni neniam devas diri "Meksikujo"; ni devus diri "Meksiko", sed, por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas [...] nomi la urbon "Meksiko" kaj la landon "Meksikio" (kiel Alĝero-Alĝerio, Tuniso-Tunisio k. t. p.).
Multaj esperantistoj nun opinias ke tiu komento estis eraro de Zamenhof.
La Akademio de Esperanto en 1974 oficialigis la landnomon "Meksiko" (en la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro), ĉar tiu formo estas la plej internacia. UEA kaj Monato uzas nur tiun oficialan formon. La landa Esperanto-asocio nomiĝas Meksika Esperanto-Federacio.
Krome, ĉirkaŭteksto ofte helpas, kiam oni diras nur "Meksiko". Interese, la meksikanoj mem malofte plendas aŭ konfuziĝas kiam oni diras México, kvankam tiu ĉi vorto aludas urbon, ŝtaton kaj landon:
Historio[redakti | redakti fonton]
- Ankaŭ legu: Historio de Meksiko
Dum miloj da jaroj, la hodiaŭa Meksiko estis lando de ĉasistoj kaj rikoltistoj. Antaŭ ĉirkaŭ 9 mil jaroj, la amerikanoj kultivis maizon, sed komencis agraran revolucion, stirante al formado de multe pli kompleksaj civilizacioj. La civilizacioj giris konturon de urboj kun skribo, monumenta arkitekturo, astronomiaj kaj matematikaj studoj, kaj armeo. Post 4 000 jaroj, ili estis detruitaj pro la alveno de hispanaj koloniistoj en 1519. Dum tri jarcentoj, dum kiuj la plimulto da loĝantaro de Meksiko estingitaj indiĝenoj, ĝi estis koloniata por Hispanio.
Meksiko estis rekonita formale memstara de Hispanio en 1821. Milito de la lando kun Usono finiĝis en 1848 per perdo de preskaŭ duono de ĝia teritorio. En 1861 Meksikon invadis Francio kaj ĝi regis mallonge ĝis 1867. Poste, la Meksika revolucio kaŭzis morton de 10% de la loĝantaro. Ekde komenco, Meksiko kiel ŝtato-nacio luktis kun interkonsento pri ĝia heredaĵo indiĝena juĝe atribuita kun la postuloj de la modelo de la moderna kulturo okcidenta trudita en 1519. La nomo de la nacio estas derivita de la azteka ĉefurbo Tenoĉtitlano. Hodiaŭ, Meksiko estas hejmo por la plej granda nombro de hispan-parolantoj en la mondo, ĝi havas ankaŭ la plej grandan nombron de denaskaj amerikanoj, kiuj parolas la indiĝenajn lingvojn (la plimulto parolas la navatlan).
Demografio[redakti | redakti fonton]
- Loĝantaro: 103,263,388 (2005)
- % urbana: 74% (2000)
- homoj je kv. km: 52,2 (2000)
- homoj je kv. km da semotaŭga tero: 434,9 (2000)
- ekonomia kresko: 1,53% (2000, takso)
- naskoj: 23,15 je 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortoj: 5,05 je 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- migrantoj: -2,84 je 1000 homoj en jaro (2000, takso)
- mortokvanto de beboj: 26,19 mortoj je 1000 naskoj (2000, takso)
- infanoj po virino: 2,67 infanoj naskita je virino (2000, takso)
- meza vivlongeco: 71,49 jaroj (68,47 viroj, 74,66 virinoj) (2000, takso)
- Etnoj: 74% mestiza (miksitoj de eŭropido kaj amerika indiĝeno), 10% indiĝena, 15% eŭropida, 1% aliaj
- Religio: laika ŝtato. Lau taksoj, 95% kristanismo (89% katolikismo, 6% protestantismo) 5% aliaj.
- Lingvo: la hispana estas la baza lingvo de la loĝantaro kaj estas uzata oficiale. Aliaj lingvoj: la navatla, dialektoj de la majaa, aliaj indianaj lingvoj.
- alfabeta: 89,6% (91,6% viroj, 87,6% virinoj) (1995 takso)
Ŝtatoj[redakti | redakti fonton]
Meksiko dividiĝas en 31 federaciaj subŝtatoj (laŭ la meksika politika kaj jura sistemo ili hispane nomiĝas "estados", sed la e-lingva vorto "ŝtato" havas iom alian difinon, tial subŝtatoj) kaj la Federacia Distrikto estas la ĉefurbo:
Meksiko | ||||
Subŝtatoj | Loĝantaro (2005) | Areo (km²) | Ĉefurbo | |
Estados Unidos Mexicanos (Unuiĝintaj Meksikaj Ŝtatoj) | 103 088 000 | 1 959 248 | Federacia Distrikto | |
1. Agvaskaljento | 1 051 000 | 5 625 | Agvaskaljento | |
2. Malsupra Kalifornio | 2 842 000 | 71 546 | Meksikalo | |
3. Malsupra Sudkalifornio | 517 000 | 73 943 | La Paco | |
4. Kampeĉo | 751 000 | 57 727 | Kampeĉo | |
5. Ĉiapo | 4 256 000 | 73 681 | Tukstlo Gutjerezo | |
6. Ĉiŭaŭo | 3 238 000 | 247 487 | Ĉiŭaŭo | |
7. Koaŭilo | 2 475 000 | 151 445 | Saltiljo | |
8. Kolimo | 562 000 | 5 627 | Kolimo | |
9. Durango | 1 489 000 | 123 367 | Durango | |
10. Gvanaĥuato | 4 893 000 | 30 621 | Gvanaĥuato | |
11. Gerero | 3 116 000 | 63 618 | Ĉilpancingo | |
12. Hidalgo | 2 334 000 | 20 856 | Paĉuko | |
13. Ĥalisko | 6 652 000 | 78 630 | Gvadalaĥaro | |
14. Meksiko | 14 161 000 | 22 333 | Toluko de Lerdo | |
15. Miĉoakano | 3 988 000 | 58 667 | Moreljo | |
16. Moreloo | 1 605 000 | 4 892 | Kvernavako | |
17. Najarito | 943 000 | 27 862 | Tepiko | |
18. Novleono | 4 164 000 | 64 203 | Monterejo | |
19. Oaĥako | 3 522 000 | 93 343 | Oaĥako de Juárez | |
20. Pŭeblo | 5 391 000 | 34 251 | Pŭeblo | |
21. Keretaro | 1 593 000 | 11 658 | Santjago de Keretaro | |
22. Kintanaroo | 1 134 000 | 42 535 | Ĉetumalo | |
23. Sanluispotosio | 2 412 000 | 61 165 | Sanluispotosio | |
24. Sinaloo | 2 610 000 | 57 331 | Kuljakano | |
25. Sonoro | 2 384 000 | 179 516 | Hermosiljo | |
26. Tabasko | 2 013 000 | 24 747 | Viljahermoso | |
27. Tamaŭlipo | 3 020 000 | 80 148 | Urbo Viktorjo | |
28. Tlakskalo | 1 061 000 | 3 997 | Tlakskalo | |
29. Verakruco | 7 081 000 | 71 856 | Ĥalapo de Enríquez | |
30. Jukatano | 1 803 000 | 39 671 | Merido | |
31. Zakateko | 1 357 000 | 75 416 | Zakateko | |
32. Meksikurbo | 8 670 000 | 1 484 | Meksikurbo | --- |
Vidu tabelon de meksikaj loknomoj, mapon de la subŝtatoj de Meksiko kaj liston de subŝtatoj de Meksiko.
Urboj[redakti | redakti fonton]
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso):
19,75 | Meksikurbo (4-a plej loĝata en tuta Ameriko) |
4,10 | Gvadalaĥaro |
3,60 | Monterejo |
1,40 | Urbo Pŭeblo |
1,32 | Urbo Juárez |
1,30 | Tiĥuano |
1,23 | Leono |
0,74 | Moreljo |
Geografio[redakti | redakti fonton]
La plej alta monto estas la Stelmonto aŭ "Citlatépetl".
Politika sistemo[redakti | redakti fonton]
Meksiko estas demokrata federa respubliko. La konstitucio estis aprobita je la 5-a de februaro de 1917
Prezidanto elektita pere de universala kaj sekreta balotado por sesjara periodo. Vidu liston de prezidentoj de Meksiko. Nuna prezidento: Felipe Calderon
Duĉambra kongreso: deputitoj (tri jaroj) kaj senatanoj (ses jaroj)
Cefaj politikaj partioj:
- Revolucia Institucia Partio (fondita 1929)
- Partio de Nacia Agado (1939)
- Partio de la Demokratia Revolucio (1988)
Kulturo[redakti | redakti fonton]
Kuirarto[redakti | redakti fonton]
Meksika kuirarto estas ĉefe fuzio de indiĝena mezamerika kuirarto kun eŭropaj, ĉefe hispanaj, elementoj aldonitaj post la konkero de la Azteka Imperio en la 16a jarcento. La bazaj materialoj estas indiĝenaj manĝaĵoj, kiaj maizo, faboj kaj kapsiketoj. Eŭropanoj enmetis grandan nombron de aliaj manĝaĵoj, plej grave el kiuj estas viandoj el aldomigitaj animaloj (bovoj, porkoj, kokoj, kaproj, kaj ŝafoj), laktaj produktoj (ĉefe fromaĝo), kaj variaj herboj kaj spicoj. Aldone al la bazaj materialoj menciitaj, kiaj maizo kaj kapsiketoj, aliaj indiĝenaj ingrediencoj estas la jenaj: tomatoj, kukurboj, avokadoj, kakao kaj vanilo,[1]
Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]
Vidu:
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Listo de urboj de Meksiko
- Meksikaj Loknomoj
- Listo de Meksikaj ŝtatoj
- Zapatista Armeo por Nacia Liberigo
- Latin-Ameriko
- Respubliko Kalifornio
Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Informoj pri Meksiko en la vikio de UEA esperante
- oficialaj paĝoj de la registaro de Meksiko, ...
- de la prezidenta oficejo ...
- kaj de la ĉambro de deputitoj
- [1] Unuetaĝa Usono ĉ. 41 "Unu tago en Meksiko"
Aguascalientes | Baja California | Baja California Sur | Campeche | Chiapas | Chihuahua | Coahuila | Colima | Durango | Guanajuato | Guerrero | Hidalgo | Jalisco | Jukatanio | Estado de México | Michoacán | Morelos | Nayarit | Nuevo León | Oaxaca | Puebla | Querétaro | Quintana Roo | San Luis Potosí | Sinaloa | Sonora | Tabasco | Tamaulipas | Tlaxcala | Veracruz | Zacatecas
Federacia Distrikto (Distrito Federal)