Dumbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dumbo estas animacia filmo produktita de Walt Disney kaj publikigita en 1941. La ĉefrolulo estas Jumbo Jr., homforma elefanto krudele kromnomita kiel Dumbo (en angla, dumb estas "malinteligenta", inter aliaj definoj). Krome la elefanto estas primokita pro siaj ege grandaj oreloj, kvankam tiu malkovras, ke eblas flugi uzante ilin kiel flugiloj. Ties ununura amiko estas la muso Timothy, parodie pri la supozata teroro de elefantoj al musoj.

Dumbo estis intenca eksperimento pri simpleco kaj ŝparemo de Studioj Disney; nun ĝi estas konsiderata kiel klasikaĵo inter animaciaj filmoj.