Skota Parlamento
Skota Parlamento | ||
---|---|---|
angle Scottish Parliament skote Scots Pairlament skotgaele Pàrlamaid na h-Alba |
||
Parlamenta periodo | 4 jaroj | |
Balotdato | 5-a de Majo 2011 | |
Nombro | 129 deputitoj | |
Prezidanta Oficulo | Tricia Marwick (SNP) | |
Partioj | Registaro (64)
Opozicio (64) Prezidanta Oficulo
|
|
Sidejo | Holyrood, Edinburgh | |
TTT-ejo | www.scottish.parliament.uk | |
La Skota Parlamento, Skotia Parlamento aŭ Skotlanda Parlamento (angle Scottish Parliament; skotgaele Pàrlamaid na h-Alba; skote Scots Pairlament), kromnome Holyrood, estas la malcentrigata unuĉambra parlamento de Skotlando, landoparto de Unuiĝinta Reĝlando. La parlamento estis fondita en 1999, post kiam la skota popolo elektis malcentrigon (angle: devolution) en la 1997-a referendumo kaj la registaro de Tony Blair leĝdonis la Scotland Act 1998 ("Leĝon de Skotlando de 1998"). Tio kreis la leĝdonan povon de la parlamento, kiu estas limigita per la speciala leĝdona povo de Westminster.
La parlamento enhavas 129 sidlokojn elektitajn per miksita balotsistemo. 73 da sidlokoj estas elektitaj laŭ plimulto en distriktoj, sed 56 estas elektitaj en pli grandaj regionoj proporcie. La rezulto ne estas proporcia, sed la sistemo estis intencita proksimume por liveri proporciajn rezultojn.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ BBC News (5-a de Aprilo 2014). MSP Margo MacDonald dies. Alirita 16-a de Aprilo 2014 (en dewp).