Lucille Ball
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lucille BALL (6-a de aŭgusto 1911 – 26-a de aprilo 1989) estis elstara usona komedia kin- kaj televid-aktorino. Ŝi gajnis trifoje la Premion Emmy. Pro la televidserio I Love Lucy ŝi fariĝis unu el la plej famaj aktoroj de Usono, konata kiel "Reĝino de Komedio".
Ball estis kandidatigita por la Premio Emmy 13-foje, plej ofte el ĉiuj ĝis nun. Ŝi ricevis la premion kvarfoje.