G8

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas pri grupo de landoj. Pri la aliaj signifoj de la dusignaj kombinoj "G6", "G7", "G8" vidu apartigilon G kun nombro
G8 leaders confer together.jpg
Landmembroj de la G8.

La Grupo de la ok (en:Group of Seven and Russia, de:Sieben führende Industrieländer und Russland; ja: 主要国首脳会議 [ŝujōkoku-ŝunō-kaigi]) estas neformala grupigo de la plej gravaj industriaj landoj . Ĝi konsistas el Britio, Francio, Germanio, Italio, Japanio, Kanado, Rusio kaj Usono. Ankaŭ la Eŭropa Komisiono estas reprezentata ĉe interkonsiliĝoj. Hispanio aspiras rektan membrecon. G 8 ne estas vere organizaĵo; ĝiaj kunvenoj servu por senstreĉe diskuti tutmondajn temojn.

La landoj de G 8 kune havas duonon de la mondaj komerco kaj malneta socia produkto.

Ĉiujara tutmonda ekonomia pintkonferenco kunigas la ŝtatestrojn aŭ registarestrojn de la G-8-regnoj kaj aliaj regnoj. Antaŭe la eksterlandaj ministroj kunvenas por diskuti precipe temojn de ekstera politiko. Krom tiuj regulaj kunvenoj daŭre okazas interkonsiliĝo inter la plenrajtaj membroj.

G 8 estis fondita en 1975 kaj evoluis jene:

Listo de la kunvenoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1975: Rambouillet (Francio)
  2. 1976: Puerto-Riko
  3. 1977: Londono (Britio)
  4. 1978: Bonn (Germanio)
  5. 1979: Tokio (Japanio)
  6. 1980: Venecio (Italio)
  7. 1981: Otavo (Kanado)
  8. 1982: Versailles (Francio)
  9. 1983: Williamsburg (Usono)
  10. 1984: Londono (Britio)
  11. 1985: Bonn (Germanio)
  12. 1986: Tokio (Japanio)
  13. 1987: Venecio (Italio)
  14. 1988: Toronto (Kanado)
  15. 1989: Parizo (Francio)
  16. 1990: Houston, Texas (Usono)
  17. 1991: Londono (Britio)
  18. 1992: Munkeno (Germanio)
  19. 1993: Tokio (Japanio)
  20. 1994: Napolo (Italio)
  21. 1995: Halifakso (Kanado)
  22. 1996: Lyon (Francio)
  23. 1997: Denvero (Usono)
  24. 1998: Birmingham (Britio)
  25. 1999: Kolonjo (Germanio)
  26. 2000: Okinavo (Japanio)
  27. 2001: Ĝenovo (Italio)
  28. 2002: Kananaskis (Kanado)
  29. 2003: Evian-les-Bains (Francio)
  30. 2004: Sea Island (Georgia) (Usono)
  31. 2005: Gleneagles (Skotlando) (Britio)
  32. 2006: Sankt-Peterburgo (Rusio)
  33. 2007: Heiligendamm (Germanio): G8-pintkonferenco en Heiligendamm
  34. 2008: Tojako, Abuta-distrikto, Hokkajdo, (Japanio): 34-a G8-pintkonferenco
  35. 2009: Italio
  36. 2010: Kanado
  37. 2011: Francio
  38. 2012: Usono

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]