Angla lingvo
Angla lingvo | ||
English language | ||
Malhela bluo: la angla estas gepatra lingvo; hela bluo: la angla estas dua lingvo. |
||
Parolata en | Unuiĝinta Reĝlando, Usono, Kanado, Aŭstralio, Filipinoj, Nov-Zelando, Sud-Afriko, Singapuro kaj landoj de la Komunumo de Nacioj. | |
Parolantoj | 339 370 920 | |
Denaskaj parolantoj | 375 milionoj | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | 750 milionoj | |
Skribo | English alphabet | |
Lingvistika klasifiko | ||
---|---|---|
Hindeŭropa
|
||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | 19 landoj, kaj kvazaŭ-oficiala en pluraj aliaj | |
Reguligita de | sen valoro | |
Lingva statuso | sekura | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | en | |
ISO 639-2 | eng | |
ISO 639-3 | eng | |
SIL | ENG | |
Glottolog | stan1293 | |
Specimeno | ||
Deklaracio de Homaj Rajtoj, art. 1:
All human beings are born free and equal in dignity and rights. They are endowed with reason and conscience and should act towards one another in a spirit of brotherhood. |
||
Vikipedio | ||
La angla lingvo (angle: English [IN-gliŝ]) estas ĝermana lingvo kun granda influo de latinidaj vortoj, kiu evoluis en Anglio de la anglosaksa lingvo al la meza angla lingvo por finfine formi la modernan anglan lingvon. Ĝi estas la gepatra lingvo de 309 ĝis 380 milionoj da parolantoj, precipe loĝantaj en Britio (Brita angla) kaj ties eksaj kolonioj kiel Usono (Usona angla), Irlando, Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj multaj landoj en Karibio. Ĝi estas oficiala lingvo de 71 landoj tuttere, kiel Barato, Pakistano aŭ Sud-Afriko, kie la angla estas uzata kiel unua aŭ dua lingvo.
La angla ankaŭ estas la plej uzata "lingvafrankao" kaj la plej lernita kaj lernata fremdlingvo tuttere[1]. Tiun fenomenon kaŭzis ĉefe la disvastiĝo de la brita imperio, kaj poste la kreskinta ekonomika kaj kultura influo de Usono depost la Dua Mondmilito. En 2000, oni taksis, ke la angla estas lernita kaj parolata de pli ol unu miliardo da homoj[1]. Ĝi estas la ĉefa lingvo de la interreto.
La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UN kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: kvankam multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj.
Enhavo
Facileco[redakti | redakti fonton]
Unuflanke, la angla estas facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Pro tio, tamen, vortordo estas malpli libera, ol en lingvoj kun pli da finaĵoj. Ne estas simpla afero, ŝanĝi vortordon por emfazo sen ŝanĝi la signifon de la frazo.
Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto, ekzemple laugh [laf], daughter [DO-ter], though [do], thought [fot], cough [kof], rough [raf], island [AJ-lend], nation [NEJ-ŝen], national [NA-ŝe-nel]) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj, ekzemple la sonoj reprezentataj de "th" angle, do [θ] kiel thought (penso), thin (maldika), maths (matematiko) (proximiĝata per [f], do thought [fot], thin [fin], maths [mafs]) kaj [ð] kiel the (la), then (tiam), brother (frato) (proximiĝata per [v] aŭ [d] vortkomence, do the [di], then [den], brother [BRA-ver]).
Esperanta literaturo en la angla[redakti | redakti fonton]
Sufiĉe multe da angla literaturo estis esperantigita, sed ne multaj verkoj originale skribitaj en Esperanto estis ĝis nun eldonitaj en angla traduko. La aŭtorino Anna Löwenstein verkis siajn romanojn kaj en la angla kaj en Esperanto. Kelkaj anglaj versioj de poemoj de Kálmán Kalocsay estas inkluditaj en la kompilaĵo En nacia vesto de Ada Csiszár, Budapesto 2004.
Tial ke la angla estas hodiaŭ la plej disvastigita lingvo tutmonde, kredeble ĝi estas la plej utila vehiklo por informi al granda parto de la homaro pri Esperanto kaj ĝia kulturo.
Historio[redakti | redakti fonton]
La plej frua versio de la angla estas la anglosaksa. Post la normanda konkero de Anglio, parte pro la influo de la anglo-normanda, la anglosaksa evoluis en la mezan anglan, kiu enhavis multajn vortojn de franca deveno. Plua granda evoluo okazis dum la 15‑a kaj 16‑a jarcentoj, kiam la gramatiko iĝis malpli kompleksa kaj aldoniĝis multaj vortoj de latina kaj franca devenoj, kaj la moderna angla estiĝis.
En la 18‑a jarcento eldoniĝis la unuaj vortaroj (ekzemple tiu de Samuel Johnson), kiuj ludis gravan rolon rilate la normigon de la literumo de la angla.
Dialektoj kaj varioj de la angla[redakti | redakti fonton]
Estas multaj dialektoj de la angla. En Britio la diversaj dialektoj devenas de regionaj varioj de la anglosaksa kaj meza angla. La skota estas aparta lingvo.
En diversaj landoj estas diversaj varioj de la lingvo, kun gramatikaj kaj leksikaj diferencoj. Pro tiaj diferencoj, estas diraĵo ke Usono kaj Anglio estas apartigataj per komuna lingvo.
Anglish aŭ Engla lingvo estas tipo de lingva purismo aplikata al la angla lingvo, en kiu la vortoj devenaj de la greka, la latina, kaj la latinidaj lingvoj estis anstataŭigitaj per ĝermandevenaj vortoj. En tiuj okazoj, temas pri uzado de sinonimoj kaj aliokaze neologismoj.
Statistikoj[redakti | redakti fonton]
Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ dek ses ŝtatoj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:
Anglalingvanoj | Ŝtato | |
---|---|---|
1 | 223 900 000 | Usono |
2 | 60 000 000 | Niĝerio |
3 | 53 300 000 | Britio |
4 | 32 000 000 | Filipinoj |
5 | 21 000 000 | Barato[2] |
6 | 16 000 000 | Kanado |
7 | 14 800 000 | Aŭstralio |
8 | 5 500 000 | Malajzio |
9 | 3 700 000 | Tanzanio |
10 | 3 500 000 | Sud-Afriko |
11 | 3 300 000 | Irlando |
12 | 3 200 000 | Nov-Zelando |
13 | 2 700 000 | Liberio |
14 | 2 300 000 | Jamajko |
15 | 1 200 000 | Trinidado kaj Tobago |
16 | 1 000 000 | Singapuro |
Notu bone, ke diversaj ŝtatoj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu lando. Ekzemple, Kenjo, Pakistano, kaj Bangladeŝo, ĉiu eble havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de landoj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj da anglaparolantoj ne estas en la supraj nombroj.
Estonteco kiel internacia lingvo[redakti | redakti fonton]
Aktuale la angla lingvo plu disvastiĝas. Estas tamen indikoj, ke en la venontaj jardekoj aliaj lingvoj gajnos pli kaj pli da tereno, ĉefe la ĉina, la hispana kaj la araba. "Kvankam la nombro de parolantoj de la angla pligrandiĝas, estas signoj ke la tutmonda superrego de la lingvo eble malgrandiĝos en la antaŭvidebla estonteco", skribis Neil Kinnock, ĉefo de British Council, en 2006.[3]
Studo dividas la malnetan enlandan produkton en la tuta mondo laŭ la diversaj lingvoj kaj aplikas prognozojn. Oni taksas, ke fine de 2002 proksimume 29,3 % de la tutmondaj enspezoj estas produktataj de anglaparolantoj, ĉ. 12,5 % de ĉinaparolantoj[4]. (Fakte oni uzas por la divido la aĉetpovon.) Laŭ la prognozo tiu rilato ŝanĝiĝos al 28,2 % por la angla lingvo kaj 22,8 % por la ĉina lingvo en 2010. Se la kresko de la ĉina ekonomio restos simila, estas atendeble, ke la ĉina tiurilate superos la anglan antaŭ la jaro 2020. Oni nepre konsideru, ke la studo esploras la lingvojn nur rilate al la produktado kaj ne konsideras la superregan rolon de la angla en la internacia komerco.
Famaj aŭtoroj de la angla[redakti | redakti fonton]
- Isaac Asimov
- Jean Marie Auel
- Jane Austen
- William Blake
- Ray Bradbury
- Charlotte Brontë
- Charles Bukowski
- Truman Capote
- Geoffrey Chaucer
- Agatha Christie
- Joseph Conrad
- James Fenimore Cooper
- Daniel Defoe
- Charles Dickens
- John Dos Passos
- Arthur Conan Doyle
- William Faulkner
- Dashiell Hammett
- Nathaniel Hawthorne
- Ernest Hemingway
- Patricia Highsmith
- Aldous Huxley
- Washington Irving
- James Joyce
- Jack Kerouac
- Stephen King
- Rudyard Kipling
- D. H. Lawrence
- Doris Lessing
- William Somerset Maugham
- John Milton
- Toni Morrison
- Vladimir Nabokov
- George Orwell
- Harold Pinter
- Sylvia Plath
- J. K. Rowling
- Saki
- Jerome David Salinger
- William Shakespeare
- John Steinbeck
- William Makepeace Thackeray
- J. R. R. Tolkien
- Mark Twain
- Evelyn Waugh
- Tennessee Williams
- P. G. Wodehouse
- Tom Wolfe
- Mary Wollstonecraft
- Virginia Woolf
Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ 1,0 1,1 Noack, Rick. The world’s languages, in 7 maps and charts (angle). The Washington Post (23‑a aprilo 2015). Arkivita el la originalo je la 16‑a aŭgusto 2015. Alirita la 13‑a marto 2016.
- ↑ Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (≈11 %) de la loĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon (http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF).
- ↑ En antaŭparolo al: David Graddol. English Next. Why global English may mean the end of ‘English as a Foreign Language’. 2006
- ↑ Mark Davis: GDP by Language
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Mallonga priskribo de la anglaj tensoj per animeoj
- Kembriĝa Vortaro
- Pli ol 2000 anglaj vortoj registritaj de denaska parolanto
- Pluraj vortaroj en la katalogo DMOZ
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/03, paĝo 19: La angla verkita de Bradley Kendal.