Dako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la ĉefurbo de Bangladeŝo. Por informoj pri la samnoma popolo en la iama Rumanio, vidu la paĝon dakoj.
Dako
bengale ঢাকা
urbo
Dhakamontage2.png
Administrado
Lando Bangladeŝo Bangladeŝo
Distrikto distrikto Dako
Fondita en 1608
Poŝtkodo 1000
Retpaĝaro oficiala retejo
Demografio
Loĝantaro 7 000 940  (2008)
Loĝdenso 8 544 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 23° 44′ N, 90° 24′ O23.74027777777890.394722222222Koordinatoj: 23° 44′ N, 90° 24′ O
Alto 4 m
Areo 304 km² (30 400 ha)
Horzono UTC+6 (somere UTC+7)
Dako (Bangladeŝo)
DEC
Dako
Situo de Dako
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Dhaka [+]
v  d  r
Information icon.svg
Loko de Dako sur la mapo
Lalbager Kella 01.jpg
Riverbordo de Dako
Strata bildo pri Dako
Tumulto sur stratoj de Dako
Vasta panoramo de Dako

Dako[1] aŭ malnove Dakko[2] (bengale: ঢাকা, Ḍhākā; antaŭe en la angla Dakka, Dacca) estas la ĉefurbo kaj grava universitata urbo de Bangladeŝo. Ĝi enhavas proksimume 15 milionojn da loĝantoj, pro kio ĝi estas la plej loĝata urbo de la lando kaj unu el la plej loĝataj en la mondo.[3] Ĝi estas la ĉefa urbo de Daka Distrikto kaj de Daka Regiono. La aglomeraĵo Granda Dakareo enhavas loĝantaron de 17 milionoj de personoj.[4] La historia kvartalo de Dako staras ĉe la orienta bordo de la rivero Buriganga. Ĝi situantas en la centra parto de la Bengala Delto. Bengalaj islamanoj formas la majoritaton de la loĝantaro, sekvataj de la komunumoj de Bengal-hinduoj, Bengal-budhistoj, Bengal-kristanoj kaj Bahaanoj.

Dum la Mogola Imperio la urbo estis konata kiel Jahangir Nagar nome Urbo de Jahangir, nome en la 17a jarcento. Ĝi estis la ĉefurbo de la Mogola Bengalio dum 175 jaroj;[5] kaj fluris en komerco kaj kulturo kiel kosmopolita komerca ĉefurbo kaj la kerno de la tutmonda komerco de muslina kotono, teo, kruda juto kaj silko. La urbo estis hejmo de du gravaj karavanserajoj de la subkontinento: nome la Bara Katra kaj la Ĉoto Katra, situantaj ĉe la riverbordoj de Buriganga. La Mogoloj ornamis la urbon per prilaboritaj ĝardenoj, tombejoj, moskeoj, palacoj kaj fortikaĵoj. Dako iĝis konata kiel Urbo de Moskeoj en Bengala.[5] Ĝi estis priskribita ankaŭ kiel Venecio de Oriento.[6] La malnova urbo estis hejmo al variaj komercistaj grupoj el Eŭrazio. Je la pinto de sia mezepoka hegemonio, Dako estis konsiderita kiel unu el plej riĉaj kaj prosperaj urboj en la mondo.[7] Ĝi estis centra por la ekonomio de la Mogola Imperio, kio generis 50% el la Mogola Malneta enlanda produkto.[7]

La moderna urbo grandparte estis disvolvigita dum la epoko de la Brita Hindio kaj tuj estis la dua urbo plej granda de Bengalo, post Kolkato. En 1793, Dako estis cedita al la Brita Orienthinda Kompanio. Brita Dako disvolviĝis en la fino de la 19a kaj komenco de la 20a jarcentoj, per la establado de fervojoj, jutokomerco kaj variaj edukaj kaj kulturaj institucioj. Ĝi estis la ĉefurbo de Brita Orienta Bengalo kaj Asamo inter 1905 kaj 1912.

Pro sendependiĝo el Britio kaj poste disde Barato, Dako iĝis la administra ĉefurbo de la Orienta Pakistano, antaŭ iĝi ĉefurbo de Bangladeŝo post ties siavica sendependiĝo en 1972. Dum tiu periodo Dako suferis same kiel la tuta lando teruran politikan konfuzon, inklude multajn periodojn de militista interveno kaj detruo fare de militoj kaj naturaj katastrofoj kiaj inundoj. Post sendependeco, Daka vidis rapidan urban kreskon kiel centro de politika, ekonomia kaj kultura vivo en Bangladeŝo.[8][9]

La moderna Dako ĝuas la plej altan lokon de Bangladeŝo pri alfabetigo kaj diversaflankan ekonomion. Krome, la urba infrastrukturo estas la plej evoluinta en la lando. Ĝi estas unu el la du ĝemelaj ekonomiaj centroj de la lando, kun Chittagong, al kiu ĝi estas konektata pere de la Grand Trunk Road (grandatruka ŝoseo) kaj la Bangladeŝa Fervojo. La urbo estis en 2012 ISESCO Azia Ĉefurbo de Kulturo.[10] Ĝi ricevas la servon de la Ŝahjalal Internacia Flughaveno. Kiel unu el plej dense loĝataj kaj unu el plej rapide kreskantaj urbegoj en la mondo,[11] Ĝi ankaŭ alfrontas grandajn problemojn kiel poluado, grandaj trafikaj obstrukcoj, malabundeco de provizado, malriĉeco kaj deliktado. Kun ĉiutaga trafiko de ĉirkaŭ 600,000 ciklotaksioj, Dako estas kromnomita kiel Rikiŝa (ciklotaksia) Ĉefurbo de la Mondo.[12][13]

En la lastaj jardekoj Dako spertis modernigon de la transportoj, konektoj kaj publikaj vorkoj de la urbo. La ĉefurbo de Bangladeŝo ankaŭ altiras multnombrajn turistojn kaj grandajn entreprenojn.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La originoj de la nomo de Dako estas necerta. Iam la arbo dako nome Butea monosperma estis tre ofta en la areo kaj la nomo de la urbo eble devenas el tio. Alternative, tiu nomo povus aludi al la kaŝita diino Dakesŭari, kies adorejo estas situanta en la sudokcidenta parto de la urbo.[14] Alia populara teorio asertas ke Dako aludas al granda membranofona muzikinstrumento, nome dhakdako kiu estis ludita pro ordono de Subahdar Islam Ĥan la 1-a dum la inaŭgurado de la Bengala ĉefurbo en 1610.[15] Kelkaj referencoj diras ankaŭ ke la nomo derivas el prakrita dialekta vorto nomita Daka Basa; aŭ Dakka, uzata en la verko Rajtarangini por horloĝa stacio; aŭ ĝi estas same kiel Davaka, menciita en piliera surskribaĵo de la reganto Samudragupta en urbo Allahabad kiel orienta landlima regno.[16]

Historio[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Dako estas urbo situa en la centro de Bangladeŝo. Ĉi tiu urbo havas koordinatojn 23°42′0″N 90°22′30″E  /  23.7°N, 90.375°O / 23.7; 90.375 (Dako) kaj troviĝas ĉe la rivero Buriganga. La urbo estas situa ĉe la Delto de Gango kaj okupas totalan areon de 815.85 km².[17]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Dako havas varman, malsekan kaj humidan tropikan klimaton kun musono. Jare pluvas po 1800 milimetroj precipe inter majo kaj septembro. La jara averaĝtemperaturo estas 25 °C. La seka vintro komenciĝas en novembro kaj finiĝas ĝis marto. Januare estas nur 18 °C. Poste varma printempo alvenas sen pluvo kaj kun temperaturo 29 °C. Somere musono alvenas, kiu faras inundojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Festoj[redakti | redakti fonton]

Kiel la plej loĝata urbo de Bangladeŝo, Dako havas viglan kulturan vivon. Ĉiujaraj festoj por Bangladeŝa Sendependeca Tago (26-a de marto), Tago de la Lingva Movado (21-a de februaro) kaj Venka Tago (16-a de decembro) estas alte festataj tra la urbo. La loĝantaro de Dako kolektiĝas ĉe la Ŝahid Minar kaj la Jatijo Smriti Soudho por memori la naciajn heroojn de la liberiga milito. Ĉi tiuj okazoj estas observataj per publikaj ceremonioj kaj amaskunvenoj en publikaj terenoj. Multaj lernejoj kaj altlernejoj organizas foirojn, festojn kaj koncertojn en kiuj civitanoj de ĉiuj niveloj de socio partoprenas.

Pohela Baiŝaĥ, la bengala Nova Jaro, okazas je la 14-a de aprilo kaj estas popole festata tra la urbo.[18] Grandaj amasoj da loĝantaro kolektiĝas sur la stratoj de Ŝahbag, Ramna Parko kaj la sidejo de la Universitato de Dako por festoj. La plej populara vestostilo por virinoj estas sarioŝaravaro, dum viroj kutime preferas okcidentan vestaĵon al la tradicia lungi. La islamaj festoj de Eid ul-Fitr kaj Eid ul-Adha estas vaste festataj en la tuta urbo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Dako estas konata, kiel ĉefurbo de rikiŝoj, kie cirkaŭ 400,000 rikiŝoj funkcias. Ankaŭ la etaĝaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Dako havas kontaktojn aŭtovoje kun Kolkata kaj Agartala. La ĉefurbo havas stacidomon, internacian flughavenon kaj riverbordan havenon.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Vido de la rivero Buriganga el ponto en Dako.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV 2002/2005.
  2. I.a. Suplemento al PIV 1970, p. 11.
  3. Population & Housing Census-2011. Bangladesh Bureau of Statistics. Alirita 15a de decembro 2015.
  4. http://www.adb.org/sites/default/files/linked-documents/42169-013-ban-ssa.pdf
  5. 5,0 5,1 Dhaka | national capital, Bangladesh | Britannica.com
  6. Cities and Natural Process: A Basis for Sustainability - Michael Hough - Google Books
  7. 7,0 7,1 Which India is claiming to have been colonised? | The Daily Star
  8. Md Mashrur Rahman Mishu. (7a de Aŭgusto 2010). "Historic Dhaka city: Past glory and present crisis". Archive.thedailystar.net. [1] Alirita la 26an de Aprilo 2016.
  9. Shay, Christopher (15a de Aŭgusto 2011). "Travel - Saving Dhaka's heritage: History, Bangladesh". BBC. [2] Alirita la 26an de Aprilo 2016.
  10. [3]
  11. Demographia (Januaro 2015). Demographia World Urban Areas (PDF) (11a eld.). [4] Alirita la 26an de Aprilo 2016.
  12. "everything about our city". Dhaka City. Alirita la 8an de Majo 2010.
  13. Monda Banko (30a de Julio 2010). Country Assistance Strategy for the People's Republic of Bangladesh for the Period FY11-14, paĝo 4. [5] Alirita la 26an de Aprilo 2016.
  14. Dhaka. britannica.com. Alirita 4a de Februaro 2013.
  15. Islam Khan Chisti. Banglapedia. Alirita 4a de Februaro 2013.
  16. . Dhaka. Banglapedia (23 April 2007). Alirita 23a de Aprilo 2007.
  17. Bangladesh Online 18a-2-2007 http://www.bangladeshonline.com/tourism/spots/dhaka.htm Geografía y clima, PHP, konsultita la 18an de februaro de 2007.
  18. Ahmed, Dr. Nizamuddin (27-a de septembro 2006). Happy 400th anniversary, Dhaka! - Feliĉa 400a datreveno, Dako!. The Daily Star.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]