Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj. |
234 519 artikoloj en Esperanto |
Artikolo de la semajno | Enkonduko |
Bubastiso (antikve-greke Βούβαστις, egipte pr-bAstt, latine Bubastus, arabe تل بسطة [Tell Basta]) estis urbo en Antikva Egiptio, centro de la kulto de la diino Bastet. Tell Basta estas araba nomo de la urbo, kiu signifas "Monteto de Bastet". Bubastiso estas ofte identigita kun la biblia Phibeseth (hebree פי-בסת). Bubastis estis lokita en la sudorienta parto de Nildelto, sur la orienta bordo de la Pelusa riverbranĉo. Administrado de la urbo estis bazita sur la plantado de cerealoj, ĉar Bubastiso estis lokita en la ĉefa zono de produktado de grenoj en la Mediteranea regiono — Malalta Egiptio.Eĉ antaŭ la apero de la urbo, proksime 5-a jarmilo a.K., la egiptaj triboj havis terkulktivadajn komunumojn, kie ili kreskis hordeon, tritikon, fagopiron, linon. Tie ankaŭ estis disvastigita brutproduktado - ili reproduktigis brutojn, ŝafojn, hejmajn kaprojn kaj suedojn. Konstruo en Bubastiso estis kondukita ĉefe kun uzado de importitaj materialoj (en templlaboro estis ofte uzata ruĝa granito), kiu estis kunportita sur Nilo el Alta Egiptio al Nubio. Disvolviĝon de komerco helpis trovo de grava transtera vojo el Egiptio al la orienta Sinajo (importo de kupro, turkiso), al Palestino (importo de ligno, porfiro), ktp. Ankaŭ la kanalo de Faraonoj, antaŭaĵo de Sueza Kanalo, disvastigis maran komercvojon al sudo. Bubastis funkciis kiel la ĉefurbo de la nomoso de Am-Khent, la Bubastito-nomoso, la 18-a nomoso de Malsupra Egiptujo. Bubastiso estis situanta sudokcidento de Taniso, sur la orienta flanko de la Pelusa brako de Nilo. La nomoso kaj grandurbo de Bubastiso estis asignitaj al la Calasiriana dividado de la egipta milita kasto. Ĝi iĝis reĝa loĝejo post Ŝeŝonk la 1-a, la unua reganto de la 22-a dinastio, iĝis faraono en 943 a.K. Bubastiso estis ĉe ĝia alteco dum tiu dinastio kaj la 23-a. Ĝi malkreskis post la persa konkero de Kambizo la 2-a en 525 a.K., kiu anoncis la finon de la Saite 26-a dinastio kaj la komencon de la Aĥemenida dinastio. Lastaj artikoloj de la semajno: Vidaro - Germanio - Schuhplattler |
Esperanta Vikipedio
Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon en Esperanto, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitaj de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la meciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago | Kunlaboraĵo de la semajno |
|
La kunlaboraĵo de la semajno por ĉi tiu semajno estas Somera Olimpiko 2016. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo de la semajno estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Nitra, Alkoholo, Atletiko ... |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...? | |
|
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |