Uzo kreskas, helpu

Afiŝita en de . Kategorigita sub Ĝenerala.

En aprilo, la plej lasta versio de WordPress aperis. Ekde tiam homoj elŝutas la esperantigitan version 2 069 fojojn. Specife, la lingvan pakaĵon por ekzistanta retejo: 1 751, la tutan WordPress-pakaĵon, kun Esperanto kiel la laborlingvo: 318.
WordPress 4.6 aperos en aŭgusto. Mi bezonas provlegantojn!!! Mi petegas. https://translate.wordpress.org/locale/eo/default/wp/dev

    7 lingvo-versioj estas uzataj malpli ofte, 57 pli ofte, kaj 7 proksimume same ofte ol la esperantigita versio.

Veraj tutmondaj tradukantoj venu

Afiŝita en de . Kategorigita sub Tradukado.

Ekde la 8a de decembro 2015, okazis jam 1 710 elŝutoj de la esperantigo de versio 4.4 de WordPress. Nun versio 4.5 estas en beta testado.
La Poliglotoj de WordPress okazigos Tutmondan Traduko-Tagon (TTT!) en la 24a de aprilo, sed mi simple petas vin traduki aŭ provlegi ekzistantajn tradukojn ĉe https://translate.wordpress.org/locale/eo/default/wp/dev
aŭ vi povas iri al la listo de kromprogramoj/etosoj ĉe https://eo.wordpress.org/about/ por elekti unu el tiuj tradukoj. Post alklako al ligilo, vi trovos la traduko-ligilon en la dekstra parto de la paĝo.
WordPress nun montras la aktivecon de la tradukantoj ĉe la subo de la paĝoj en translate.wordpress.org. Lasu nin vidi vin en tiu elmontrado de nove tradukitaj eroj!
Ĉu ni bezonas Tutmondan Tradukan Tagon?

GlotPress

Afiŝita en de . Kategorigita sub Ĝenerala.

GlotPress estas tradukilo por teama kuntradukado. Iu decidis ke GlotPress estus bonega kromprogramo por WordPress kaj nun la laboro konverti ĝin en kromprogramon, por uzi ĝin en instalo de WordPress, estas en beta testado. Se vi volas elŝuti la kromprogramon en Esperanto: GlotPress en Esperanto.
La enesperantigo ankaŭ estas en beta fazo.

Mi ne povas pensi pri pli taŭgaj iloj por esperantlingva retejo, ol iloj por pluraj lingvoj kaj por tradukado, cele al pli inkluzivema internacia kunlaboro.

Slimpack

Afiŝita en de . Kategorigita sub Ĝenerala.

Se vi volas uzi Jetpack, sed ne volas konektiĝon al WordPress.com, jen Slimpack. Ĉiu modulo postulanta konektiĝon aŭ sinkronigon al la serviloj de WordPress.com estis forigita.
Se vi volas uzi Jetpack, sed tiu kromprogramaro malrapidigis vian retejon, provu Slimpack.

Jetpack

Afiŝita en de . Kategorigita sub Ĝenerala.

Donaco al la uzantoj kiuj volas Jetpack!
La kromprogramaro Jetpack estas plene tradukita. (Escepte la protokolon pri ŝanĝoj en versioj; kiu legas tion?)
Jetpack estas pako de moduloj kaj ebloj, de spertaj programistoj de WordPress. Ĉiu kromprogramo en la pako estas fidinda. Se ne ĝenas vin esti konektita al WordPress.com (por utiligi la servilojn de WordPress.com), se ekstera kolektado de statistikaĵoj pri via retejo ne ĝenas vin, tiu ĉi kromprogramaro estas alte taksita de…milionoj da uzantoj, eble ?
Mojosa eblo estas senfina rulumado. Se via etoso subtenas tion, viaj paĝoj daŭros senfine. Kiam leganto alproksimiĝas al la subo de la paĝo, plia enhavo estas ŝargita. Nu, legu pri la ebloj: https://eo.wordpress.org/plugins/jetpack/.
Bonvole redonu la bonfaradon: kiam vi vidos tajperaron aŭ stultaĵon, proponu ŝanĝon. cfmckee@gmail.com.

qTranslate X

Afiŝita en de . Kategorigita sub Ĝenerala.

La plej nova versio de WordPress estis eldonita antaŭ 30 tagoj. Ekde tiam, personoj elŝutis la esperantlingvan pakaĵon por tiu versio 550 fojojn.
La plurlingviga kromprogramo qTranslate X nun estas plene tradukita:
eo.wordpress.org/plugins/qtranslate-x.
(Memoru donaci al la programistoj.)
Ĝi donas eblon aldoni tradukojn de la enhavo kaj starigi malsamajn retadresojn al viaj afiŝoj/paĝoj en tiuj lingvoj. Esperanto kaj la portugala estas la solaj tradukoj de la administra interfaco.
Se vi volas prizorgi tiun esperantigon aŭ esperantigon de alia kromprogramo aŭ etoso, kontaktu min Cindygmail Cindy. Aŭ simple registriĝu ĉe wordpress.org kaj iru al la tradukilo GlotPress por poluri la tradukon. Se vi bezonos, mi tradukos la interfacon de la tradukilo por vi.
Bonvole plusendu tiun ĉi informon.

Etosoj kaj kromprogramoj

Afiŝita en de . Kategorigita sub Ĝenerala.

Ĉu vi scias ke kelkaj etosoj kaj manpleno da kromprogramoj estas en Esperanto? Akismet kontrolas komentojn, por helpi vin forviŝi trudaĵojn. Ĝi estas pakita kun WordPress kaj estas senpaga escepte por komercaj retejoj.
Kelkaj etosoj preparitaj de la WordPress-teamo ankaŭ estas kunpakitaj.
Sed aliaj estas haveblaj.

Por vidi listojn de esperantigitaj kromprogramoj kaj etosoj, iru al la pri-paĝo pri la esperantigo.

Vi vidos plejparte simplajn etosojn, sed la granda Parallax estas prilaborata.
Kromprogramo qTranslate X ebligas plurlingvecon de retejo. Tradukado de tiu kromprogramo daŭras.

Pri WordPress-oj

Afiŝita en de . Kategorigita sub Ĝenerala.

WordPress iĝis la plej populara EnhavMastruma Sistemo en la mondo. Ĉe eo.WordPress.org vi povas ricevi tiun liberprograman pakaĵon senpage! Ĝi estas uzita por starigi memstaran retejon. Ni prilaboras ĝuste tiun pakaĵon. Ni ne laboras en wordpress.com.

WordPress.com
Unu el la fondintoj de la projekto WordPress, Matt Mullenweg, ankaŭ kreis firmaon Automattic, kiu lanĉis wordpress.com, komerca gastiganto de retejoj. WordPress.com starigas retejon por vi ene de sia propra reto. Vi rajtas ricevi blogon senpage aŭ pagi por retejo. Vi rajtas elekti inter pluraj aprobitaj etosoj kaj kromprogramoj. En la senpaga abono, vi ricevas 3GB da spaco por la alŝuto de dosieroj kaj bildoj, se ili estas aprobitaj dosiertipoj. Simila gastiganto estas weebly.com.

WordPress.org
Kontraste, se vi volas starigi sendependan retejon, se vi volas uzi programojn kaj servojn ne uzitajn de wordpress.com, vi probable volas lui spacon sur servilo. Servilo estas komputilo konektita al la interreto, permesanta, ke homoj rigardu la dosierojn en la komputilo.
En tiu servilo vi povas krei retejon. Retejo estas nur kolekto da dosieroj.
Estas multaj gastigo-servoj kiuj ofertas tion; aldone ili ofte starigas la sistemon WordPress, el WordPress.org, por vi. Ili ankaŭ inkluzivas starigon de la necesa datumbazo.
Ĉion ceteran vi devas fari.
Notu, ke ekzistas miloj da kromprogramoj por WordPress. Kromprogramoj donas pliajn eblojn al via retejo. Ili estas apartaj programoj, verkitaj de apartaj programistoj. Ili funkcias ene de WordPress.
Ĉu vi volas havi vendejon? socian reton? forumon? ĵurnalon?
Bone, sed elektu kromprogramon kiu ricevas oftajn ĝisdatigojn kaj bonajn recenzojn.

La kerna sistemo WordPress mem estas plene en Esperanto, kune kun la defaŭltaj etosoj kiuj venas en la pakaĵo.
Se vi volas kromprogramon aŭ etoson en Esperanto, kontaktu la teamon.

nova 4.4

Afiŝita en de . Kategorigita sub Ĝenerala.

Versio 4.4 estas la plej granda eldono lastatempe.
Inter aliaj plibonigoj kaj enkondukoj de novaj ebloj, venas interesa nova eblo pli vaste publikigi viajn verkojn.
Versio 4.4 ebligas enkorpigon de viaj afiŝoj en retpaĝojn de multaj aliaj retejoj, danke al utiligo de la libera dosierformo oEmbed. Ekde nun WordPress estas provizanto de oEmbed, ne nur uzanto.
Do, vi povas enkorpigi afiŝojn el via retejo en aliajn WordPressajn retejojn. Simple enmetu ligilon (URL-on) en la tekstredaktilon. Ankaŭ, versio 4.4 aldonas subtenon por kvin novaj provizantoj de oEmbed: Cloudup, Reddit Comments/Komentoj, ReverbNation, Speaker Deck, kaj VideoPress.

Sekureca eldono

Afiŝita en de . Kategorigita sub Ĝenerala.

Versio 4.1.2 de WordPress estas grava sekureca eldono. Ni konsilas vin ĝisdatigi viajn retejojn.
Versioj de WordPress pli malnovaj ol 4.1.2 havas sekurecan mankon kiu povus ebligi al kodrompisto enmeti malican skripton en la paĝojn de via retejo, por servi al viaj vizitantoj.
Kelkaj aliaj malpli urĝaj sekurecaj ‘truoj’ ankaŭ estis ŝtopitaj.