Tibero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tibero
TevereCastello-PonteSantAngelo.JPG
Tibero en Romo
Longeco 405 (392) km
Alteco de la fonto 1.268 m
Meznombra trafluo (ĉe Romo) 267 m³/s
Akvokolekta areo 17.375 km²
Alfluantoj Chiascio, Nestore, Pagli,
Nera, Aniene
Alfluas al Tirena Maro
Alteco de la enfluejo (du brakoj) 0 m
Tiber.PNG
Tibero en Italio]]
v  d  r
Information icon.svg

Tibero (itale Tevere) estas la ĉefa rivero de Centra Italio. Ĝi estas la tria plej longa rivero de Italio (post Pado kaj Adiĝo) kaj havas la duan plej ampleksan kolektan basenon (post Pado).

Fonto[redakti | redakti fonton]

La fonto de Tibero situas sur la deklivoj de monto Fumaiolo en alto de 1.268 metroj super marnivelo, sur la okcidenta montflanko direktita al Toskanio. Tamen ĝi situas en provinco Forlì-Cesena, kiu apartenas al Emilio-Romanjo kaj situas ĉe la orienta flanko de Italio. En 1927 Benito Mussolini ŝanĝis la limojn inter Toskanio kaj Emilio-Romanjo tiel, ke monto Fumaiolo kaj la fonto de Tibero estu en lia hejma provinco Forlì (tiama nomo).