Armeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Armeo (el Latino armata) signifas grupon de armitaj homoj. Ĉi tio povas esti nacie organizita aŭ malgranda grupo formita por batali kontraŭ malamikoj. Armeoj defende aŭ ofensive servas. Armeo kutime estas parto de la militfortoj de lando aŭ ŝtato.

Depende la rimedoj, nacia armeo ofte enhavas tri partojn: terarmeo, mararmeo, kaj aerarmeo.

En la romia armeo:

1 legio = 10 kohortoj
1 kohorto = 500 soldatoj

La romia imperio havis 15-25 legiojn.

En la moderna armeo (almenaŭ en anglalingvaj landoj):

aro
ĉefkomandanto
eroj
nacia armeo ĉefgeneralo, marŝalo, (flotadmiralo ĉe mararmeo) armeo, korpusogrupo
armeo armea generalo, generalo, (admiralo ĉe mararmeo) korpuso
korpuso korpusa generalo, generalleŭtenanto divizio
divizio divizia generalo, generalmajoro brigado
brigado brigada generalo regimento
regimento kolonelo bataliono, eskadrono, taĉmento
bataliono majoro roto
roto kapitano taĉmento, grupo, plotono
taĉmento leŭtenanto, subleŭtenanto, serĝento, kaporalo soldato (marsoldato)

En la Dua mondmilito, unu brita divizio enhavis 40 mil homojn, tamen nur 40% batalis ĉe la fronto. En 1941 la brita imperio havis ĉirkaŭ 100 diviziojn (Rusio 186, Germanio 145+, Japanio 70, Turkio 50, Usono 35).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]