Libio
ليبية | |
Libja | |
Libio | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Libio, Libio | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Tripolo |
Oficiala(j) lingvo(j) | araba lingvo |
Plej ofta(j) religio(j) | islamo |
Areo % de akvo |
1.760.000 km² apenaŭ % |
Loĝantaro | 6 201 521 |
Horzono | UTC+01:00 |
Landokodo | LBY |
Telefona kodo | +218 |
Plej alta punkto | Bikku Bitti |
Plej malalta punkto | Sabkhat Ghuzayyil |
Politiko | |
Ŝtatestro | Aguila Salah Issa |
Sendependiĝo disde Britio, Francio | 1951 |
Ekonomio | |
Valuto | Libia dinaro (LYD) |
Libio (arabe: ليبية Libja) estas lando en Norda Afriko, nome en mondoregiono Magrebo. Ties ĉefurbo estas Tripolo. Limas kun la maro Mediteraneo norde, okcidente kun Tunizio kaj Alĝerio, sudokcidente kun Niĝero, sude kun Ĉado, sudoriente kun Sudano kaj oriente kun Egiptio.
Aktuale al tiu lando oni atribuas la vivdaŭron plej altan de kontinenta Afriko (se enkalkuli dependaĵojn ĝi estas superata nur de la britia insulo de Sankta Heleno), kun 74 jaroj.[1] Ĝi havas ankaŭ la pokapan MEP plej altan de la kontinento afrika, kaj la duan lokon laŭ la Malneta enlanda produkto.
Inter la nordafrikaj landoj kiuj apudas la Mediteraneon, ĝi estas la ununura kiu estis kolonio de la najbara Italio. Same ĝi estas la malplej loĝata lando kaj tiu kun pli malalta loĝdenso nome 3,1 loĝ/km² dum aliaj saharaj landoj kiaj Alĝerio havas tiun de 14/km² aŭ Egiptio 74/km².
Dum la reĝimo de Muamar Kadafi, Libio estis la ununura lando en la mondo, kies flago havas nur unu koloron.
Enhavo
Datumoj[redakti | redakti fonton]
- Landkodo: LY.
- Iama nomo dum la reĝimo: Libia Araba Granda Popola Socialisma Ĝamahirio.
- Nacilingva nomo dum la reĝimo: Al-Ĝamahirija al-Arabija al-Libija aŝ-Ŝaabija al-Istirakija al Uthma.
- Etimologio: "Ĝamahirio" el araba lingvo tradukeblas kiel "popola regado" (estas la sama, kiel greka "demokratio").
- Areo: 1.760.000 km².
- Politika sistemo: decidota
- Ŝtatestro: provizora konsilantaro.
- Ĉefurbo: Tripolo (709 mil).
- Urboj: Bengazi (327 mil), Aĝdabija (140 mil), Misrata (63 mil).
- Loĝantaro: 5.407.000 (1995).
- Ŝtatlingvo: araba lingvo.
- Kredantoj: islamo.
- Eksporto: naftoproduktoj.
- Valuto: Libia dinaro.
- Organizoj: UNO (1955), Afrika Unio, Ligo de Arabaj Ŝtatoj
- Heredaĵo: malnova urbo Ghadames, arkeologiaj lokoj en Cirenio, Sabrata kaj Leptis Magna en Tripolio. Granda Homfarita Rivero.
Geografio[redakti | redakti fonton]
La lando karakterizas pro siaj grandaj etendoj de dezerto sahara kiu kovras la tuton de la lando krom mallarĝa strio ĉe marbordo, kie situas la ĉefaj kernoj de loĝantaro de la lando, kiel Tripolo kaj Bengazi. En la regiono, ĉi tiu dezerto prenas la nomon de dezerto Libia.
Libio posedas 1.770 km de marbordo ĉe la Mediteranea maro, sed je la interno de la lando ne estas ĉeesto de malprofundaj akvoj. La teritorio estas plene seka, sed la subgrundo havas enormajn rezervojn de akvo en la sudo de la lando, ĉe la limo kun Ĉadio. Ĉi tiuj rezervoj formas subteran tavolon de fosilia akvo kiu kovras ekvivalentan areon al la tuta surfaco de Germanio.
Administra divido[redakti | redakti fonton]
- Distrikto Tripolo
- Distrikto Nalut
- An Nukat Al Ĥams
- Al Ĝabal Al Garbi
- Uedo Aŝ Ŝati
- Al Ŭahat
- Distrikto Bengazi
- Al Butnan
- Distrikto Darna
- Distrikto Gat
- Al Kufra
- Distrikto Misrata
- Distrikto Al Marĝ
- Al Murgub
- Distrikto Murzuk
- Distrikto Sabha
- Distrikto Sirto
- Uedo Al Haja
- Al Ĝabal Al Aĥdar
- Al Ĝifara
- Al Ĝufra
- Distrikto Az Zaŭija
Historio de Libio[redakti | redakti fonton]
Ekde la antikva epoko, Libio konsistis el la tri historiaj regionoj Tripolio en la nordokcidento, Cirenio en la nordoriento kaj Fezano en la dezerta sudo. Ekde la mezo de la 16-a jarcento la Otomana Imperio kontrolis la teritorion. Karamanli estis dinastio de paŝaoj, kiu reĝis inter la jaroj 1711 kaj 1835 en Libio. En 1835 la mararmeo de la Otomana Imperio albordiĝis en Libio kaj reokupis la landon. La dinastiaj regantoj estis fortransportitaj al Istanbulo, kaj en la sekva periodo la regiono de la nuntempa Libio ree estis rekte administrataj de la Otomana Imperio.
En 1911 Italio konkeris Libion per milito kontraŭ la Otomana Imperio, kaj Italio ĝin tenis ĝis 1943 en la Dua Mondmilito. Poste, ĝi estis regata de la militaj gajnintoj Britio kaj Francio, kiuj en 1951 instalis monarkion kiel sendependa reĝlando Libio sub reĝo Idris. En 1969 post milita renverso la povon prenis kolonelo Muamar Kadafi, kiu gvidis la landon ĝis 2011. Li famiĝis pro lia memelpensita teorio de "islama socialismo" kaj "verda revolucio", kun virinaj soldatoj, afiŝita egalismo, grandaj projektoj, baza demokratio, sed ankaŭ multe da ŝtata kaj partia ordonemo, kaj terorismaj agoj kontraŭ ties opozicio, ĝis murdado en eksteraj landoj fare de sekretservaj agentoj. Li estas ankaŭ suspektita kiel financanto kaj subtenanto de internaciaj terorismaj organizoj.
Kronologio[redakti | redakti fonton]
- 1969, Kadafi kaj aliaj maldekstraj oficiroj elpostenigas la reĝon Idris kaj starigas la Supreman Konsilion de la Revolucio.
- 1973, Kadafi proklamas Kulturan Revolucion por krei novan socion surbaze de lokaj komitatoj en lernejoj, malsanulejoj kaj en la Administrado.
- 1975, Kadafi prezentas la Verdan Libron, inspirite de la Ruĝa Libro de Mao, pri iom laikeca islamo.
- 1977, li proklamis la "Ĝamahirion", amasrespublikon, kun lokaj kaj revoluciaj komitatoj.
- 1981, Usono faligas du libiajn aviadilojn sur la golfo de Sirto, reklamita de Libio.
- 1985, terorismaj atencoj en flughavenoj de Romo kaj Vieno (19 mortoj); Usono akuzas libian registaron.
- 1986, atenco kontraŭ berlina dancejo kie oftas usonaj soldatoj (3 mortoj kaj 300 vunditoj); Usono bombardas Tripolon kaj Bengazon (44 mortoj, inklude filinon de Kadafi).
- 1988, atenco kontraŭ aviadilo de Pan Am super Lockerbie (Skotio) kaj mortas 270 personoj. Du libianoj estis akuzataj de britia justico, sed Libio ne denas ilin.
- 1992, Unuiĝintaj Nacioj punas ekonomie kaj diplomatie Libion ĝis dono de la akuzitoj.
- 1999, Libio donas la akuzitojn kaj Libio restarigas diplomation kun Britio.
- 2006, Libio restarigas diplomation kun Usono. De tiam Libio jam ne estas konsiderata terorisma reĝimo fare de Usono kaj de ties aliancanoj.
- 2010, traktato de Libio kun EU por bremsi kontraŭleĝan enmigradon al EU.
- Februare de 2011 okazis revolucio. La bataloj nun pludaŭras, kaj la efektiva regado estas disputata inter la reĝimo de Kadafi kaj la ribeluloj.
Notoj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Flago de Libio
- Mediteraneaj nordafrikaj arbaroj kaj duonarbaroj
- Prizono Abu Salim
- Libia revolucio de 2011
- Bazaj Popolaj Kongresoj de Libio
- Ĝenerala Popola Kongreso de Libio
- Allahu Akbar
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- http://www.photos-libye.com Fotoj de Libio
- [http://www.libyen-news.de Novaĵoj pri Libio kaj ampleksa kroniko
- http://www.mofa.go.jp/mofaj/area/libya
- http://www.nidaly.org
- http://www.libyanpages.com
|
|