Latvio
Latvijas Republika | |
Respubliko Latvio | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: Dievs, svētī Latviju | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Ĉefurbo | Rigo |
Oficiala(j) lingvo(j) | latva lingvo |
Plej ofta(j) religio(j) | luteranoj kaj katolikoj |
Areo % de akvo |
64,589 km² 1,5 % |
Loĝantaro | 1 989 500 |
Loĝdenso | 35 loĝ./km² |
Horzono | UTC+02:00 |
Interreta domajno | .lv |
Landokodo | LVA |
Telefona kodo | +371 |
Plej alta punkto | Q1122342 |
Plej malalta punkto | Balta Maro |
Politiko | |
Ŝtatestro | Q3089345 |
Nacia tago | 21-a de aŭgusto kaj 18-a de novembro |
Sendependiĝo disde Sovetunio | 21-a de aŭgusto 1991 |
Ekonomio | |
Valuto | eŭro |
MEP | laŭ 2007 |
– suma | $41,108 mlrd |
– pokapa | $ 18.103 |
Esperanto-movado | |
Landa E-asocio | Esperanto-movado en Latvio |
Latvio aŭ Latvujo (latve: Latvija, oficiala nomo: Latvijas Republika, Respubliko de Latvio) estas lando en nordoriento de Eŭropo, en la centro de la regionego Baltio. La ŝtato limas sude al Litovio, sudoriente al Belarusio, oriente al Rusio, norde al Estonio kaj okcidente al la Balta Maro. Ekde la 1-a de majo 2004 ĝi membras en la Eŭropa Unio kaj ekde la 1-a de januaro 2014 ĝi havas eŭron kiel monunuon anstataŭ la antaŭa lato.
- Urboj: Daugavpils (102 mil), Liepaja (93 mil), Rezekne, Cēsis.
- Adm. divido: 5 regionoj - 8 provincoj - Riga, Pieriga, Kurzeme, Viduslatvia, Daugava, Ziemelaustrum, Rezekne, Latgale - 26 distriktoj (vidu sube).
- Loĝantaro: 2.023 mil (2013), inter ili - latvoj 62,1%, rusoj 26,9%.
- Ŝtatlingvo: latva.
- Kredantoj: luteranoj kaj katolikoj.
- Eksporto: nutraĵoj, kemiaĵoj.
- Heredaĵo: Riga historia centro; latva eposo - Laĉplesis (1888).
Enhavo
Historio[redakti | redakti fonton]
La teritorio de Latvio estis loĝata de baltaj triboj (Kurzeme, Zemgale, Latgale, Vidzeme) kaj finougraj (lyvis) ĝis la invado de la teŭtonoj. Konata ekde la 13-a jarcento kiel Livonio (devena de lyvis), la zono kiun nuntempe okupas Latvion estis sub la okupo de la germanaj "Fratres militiae Christi" (en la latina Gefratoj de la Kristarmeo), pli konataj kiel la "Ĉevaliroj Glavoportistoj" aŭ Ordeno de Glav-fratoj. Tio okazis spite al la akra rezistado de la baltaj triboj. Tamen, en la 16-a jarcento, Livonio estis okupita de la Granda Duklando de Litovio, kaj en la 18-a jarcento kaj la 19-a jarcento de Rusio, kiu okupis Latvion kaj la najbarajn regionojn. Kiam Rusio estis ruinigita de la Rusa Revolucio kaj de la Unua Mondmilito, Latvio deklaris sian sendependecon en novembro de 1918.
Tiu periodo de sendependeco mallonge daŭris, ĉar Sovetunio okupis la landon, la 17-an de junio 1940, pro la soveta-germana traktato pri dispartigo de la baltaj respublikoj, konata kiel la (Pakto Ribbentrop-Molotov), de la 23-a de aŭgusto 1939. Ĝi iĝis la Socialista Soveta Respubliko de Latvio.
Escepte mallongan periodon de germana okupado dum la Dua Mondmilito, Latvio estis sovetunia teritorio ĝis kiam la reformoj en la sovetunia komunismo, kiel la glasnosto, helpis la movadon de latvia sendependeco, kaj Latvio rehavis sian sendependecon la 21-an de aŭgusto de 1991, dum la "Kantanta Revolucio". La latvianoj kiuj dum la dua sendependeco estis ankoraŭ membroj de la Komunisma Partio ne havas latviajn civitanecon nek naciecon. Ekde la falo de la eŭropa komunismo, Latvio plifortigis siajn rilatojn kun la okcidenta mondo kaj ekapartenis al la NATO kaj al la Eŭropa Unio en la 2004.
Geografio[redakti | redakti fonton]
La Balta maro banas la latvan marbordon, kie abundas sablaj plaĝoj kaj kie aperas la golfo de Riga. En la interno, preskaŭ la tuta surfaco estas okupita de grandaj ebenaĵoj, nur interrompitaj de mildaj montetoj kiuj apenaŭ plialtiĝas je 300 metroj. La lagoj de glaciara deveno, pli ol 3.000, kaj la torfejoj kaj sablaj marĉoj konsistigas la elementojn pli elstaraj de la pejzaĝo. La ĉefa rivero estas Daŭgavo (ankaŭ konata kiel okcidenta Dvino), kiu fontas en Rusio.
Latvio ĝuas malvarmetajn somerojn kaj suferas malvarmegajn vintrojn kaj oftan neĝadon. La maksimuma temperaturo de Latvio estis de 36'4 gradoj kaj la minimuma de -43'1 gradoj.
Administra divido (- 2009)[redakti | redakti fonton]
Latvio dividiĝas en 26 distriktoj (rajoni). Ankaŭ estas sep urboj (lielpilsētas) kiuj havas apartan econ. Latvio ankaŭ estas historie, kulture, kaj konstitucie dividite en kvar aŭ pli apartajn regionojn.
- Distrikto Aizkraukle
- Distrikto Alūksne
- Distrikto Balvi
- Distrikto Bauska
- Distrikto Cēsis
- Distrikto Daugavpils
- Daugavpils (urbo)
- Distrikto Dobele
- Distrikto Gulbene
- Distrikto Jēkabpils
- Distrikto Jelgava
- Jelgava (urbo)
- Jūrmala (urbo)
- Distrikto Krāslava
- Distrikto Kuldīga
- Distrikto Liepāja
- Liepāja (urbo)
- Distrikto Limbaži
- Distrikto Ludza
- Distrikto Madona
- Distrikto Ogre
- Distrikto Preiļi
- Distrikto Rēzekne
- Rēzekne (urbo)
- Distrikto Rīga
- Rīga (urbo)
- Distrikto Saldus
- Distrikto Talsi
- Distrikto Tukums
- Distrikto Valka
- Distrikto Valmiera
- Distrikto Ventspils
- Ventspils (urbo)
Demografio[redakti | redakti fonton]
Je 2007 Latvio havas loĝantaron de 2.259.000 loĝantoj. La mezaveraĝa vivo estas de 71,6 jaroj. 99,8 % de la loĝantaro estas alfabetigita. la mezaveraĝa nombro de gefiloj por ĉiu virino estas nur 1,28 kio kaŭzas malpliigo de la loĝantaro je 0,64 % ĉiujare. [1]
La etna konsisto nuntempe jenas:
Latvoj 62.1%, rusoj 26.9%, belarusoj 3.3%, ukrainoj 2.2%, poloj 2.2%, litovoj 1.2%, aliaj 2.1% (2011). La ĉefaj religiaj grupoj estas luteranoj, katolikoj kaj rusaj ortodoksoj.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
La latvia ekonomio baziĝas ĉefe sur la agrokulturo kaj en la industrioj tekstila kaj siderurgia. Aktuale, la turismo elstariĝas kiel grava resursofonto danke al la historia heredaĵo de la lando. La transpaŝo al ekonomio de libera merkato kaŭzis kelkaj malfacilaĵojn (10% de senlaboreco kaj buĝeta deficito) kaj malplibonigo de la sociala politiko.
La nacia monunuo estis ĝis fino de jaro 2013 la latva lato (Lat), de januaro 2014 Latvio uzas eŭron.
La latvia ekonomio estas unu el la plej progresemaj inter la novaj partneroj de la Eŭropa Unio, kun plialtiĝo de 6,7% dum la jaro 2005 kaj antaŭvidata kresko de 7% por 2006.
Politiko[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
|
|
|