UK 1985
El Vikipedio, la libera enciklopedio
La 70-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 1985 en Aŭgsburgo, Germanio. Ĝin vizitis 2311 partoprenantoj el 50 landoj. La Lokan Kongresan Komitaton prezidis Hermann Schmid, tiutempe kaj sume por pluraj jardekoj prezidanto kaj de la loka Esperanto-klubo kaj de la federacilanda Bavara Esperanto-Ligo.
La kongresa temo "Antikvo kaj moderno: Kion ŝanĝi, kion konservi?" estis traktita kadre de tri sesioj gvidataj de William Auld, kun partopreno de 100 ĝis 200 kongresanoj.
La kongreso krome estis integra parto de la ĉiujare en la urbo okazanta Aŭgsburga Alta Pacofesto, kaj pro tio loke aparte pozitive percepteblis.