En Martin okazis la deka Somera Esperanto-Studado
El Vikinovaĵoj, libera retgazeto
|
|
|
|
Dimanĉo, la 19-a de julio 2015
Ĉi-semajne okazis en slovakia urbo Martin deka Somera Esperanto-Studado, kiun partoprenis 190 homoj el 25 landoj. Ĉefa celo de la aranĝo estis instruado de internacia lingvo Esperanto, sed ne mankis eĉ kursoj de manlaborado, naciaj lingvoj kaj diverstemaj prelegoj. Vespera programo estis plenumita per koncertoj de instrumenta kaj Esperanto-muziko kaj diskoteko.
Somera Esperanto-Studado okazas en Slovakio ĉiujare ekde 2007 (tiam sub la nomo Slava Esperanto-Studado, ekde 2008 sub hodiaŭa nomo). La aranĝo estas organizata de E@I kaj Slovakia Esperanta Junularo.
Fontoj[redakti]
- (slovaka) Martin.sk «Letná škola esperanta v Martine» – Urbo Martin, 2015-07-13