24-a de junio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
junio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
junio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2015 tagoj |
La 24-a de junio estas la 175-a tago de la jaro (la 176-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 190 tagoj restas.
Je la 24-a de junio okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- -217: Batalo de Trasimeno dum la Dua Punika milito gajnita de Hanibalo
- 79: Titus Flavius fariĝis romia imperiestro
- 972: Pola princo Mjeŝko la 1-a venkis la armeon de Hodo, markgrafo de Limes Sorabicum, en la batalo de Cedynia
- 1314: Batalo de Bannockburn, decida venko de Roberto Bruso, reĝo de Skotlando, kontraŭ Eduardo la 2-a (Anglio)
- 1340: Centjara milito: angla floto venkis la francan en la unua ŝipa batalo de Sluys
- 1441: Fondo de prestiĝa angla lernejo Eton College
- 1497: Giovanni Caboto, ital-devena brita esploristo, atingis la marbordon de Novlando.
- 1509: Kronado de la angla reĝo Henriko la 8-a kun lia edzino Katerino de Aragono
- 1535: Taĉmentoj de katolika episkopo de Münster invadis la urbon kaj masakris anabaptistojn, ĝin okupantaj
- 1571: Filipinoj: Manilo fondita de hispana konkistadoro
- 1610: Pola-rusa milito: venko de pola armeo en la batalo de Carovo Zajmiŝĉe (proksime al Vjazma)
- 1717: Framasonismo: fondo de la Granda Loĝio de Londono
- 1762: Sepjara milito: batalo de Wilhelmsthal
- 1793: Nacia Konvencio voĉdonis francan konstitucion. Francoj akceptis ĝin referendume per plimulto de 99%, kiun partoprenis ĉ. unu kvarono de civitanoj
- 1794: Insurekcio de Kościuszko kontraŭ Reĝlando Prusio kaj Rusia imperio: venko de ribelantoj super prusa armeo en batalo de Osowiec (apud Goniądz)
- 1812: Napoleono la 1-a invadis Rusion.
- 1821: Armeo de Simón Bolívar venkis en batalo de Carabobo favore al sendependo de Venezuelo
- 1833: Polaj ekziligitoj al Siberio ekligis la konspiron de Omsk
- 1866: Eksplodo de apudbajkala ribelo de polaj politikaj ekzilitoj
- 1880: Unuafoje publike oni ekkantis patriotan kanton O Canada, kiu post cent jaroj iĝis himno de Kanado
- 1900: Boksera ribelo: nokte (de la 23/24-a de junio) ribelantoj masakris en Pekino 222 kredantojn de ortodoksismo
- 1901: En Parizo oni malfermis la unuan ekspozicion de la pentraĵoj de Pablo Picasso
- 1910: Japanio invadis Koreion
- 1910: Itala aŭtomobila firmao Alfa Romeo fondiĝis en Milano
- 1916: Unua mondmilito: brita ofensivo dum la plej granda batalo de la milito - la batalo ĉe la Somme - komenciĝis
- 1922: Vajmara Respubliko: oficiroj de la Organizaĵo "Konsulo" murdis ministron pri eksterlandaj aferoj Walther Rathenau
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Eksterordinara Ekstermiga Agado: germana polico arestis en Lublin 814 virojn kaj en Biała Podlaska pli ol 40 polojn
- 1941: Germana polico en distrikto Łomżyński pafmortigis 3 judojn kaj 3 polojn kaj en aliaj 2 vilaĝoj ne malpli ol 34 personojn, krome germanaj soldatoj en distrikto Bialski murdis 4 belarusojn, 3 judojn kaj 3 polojn
- Soveta NKVD murdis en Minsko grupon de malliberuloj, inter kiuj estis ankaŭ poloj
- 1942: Dum unu tago germanoj murdis en Lvovo 6-8 mil judojn, kiuj loĝis ekster la geto; policanoj kaj ĝendarmoj pafmortigis en Dubiecko (distrikto Przemyski) 80 judojn, en 3 aliaj lokoj 24 personojn, en tio 2 sovetajn militkaptitojn; grupo de Popola Armeo devojigis apud Krakovo germanan trajnon kun armea ilaro
- Ĉeĥa vilaĝo Ležáky estis forbruligita pro atenco kontraŭ Heydrich; en Dresdena malliberejo germanoj senkapigis 8 membrojn de subtera organizaĵo "Nigra Legio" de pola urbo Gostyń
- 1943: Nokte de la 23-a/24-a de junio komenciĝis eksterma-deportada Operaco "Homlupo" dum kiu germanoj en Zamość-regiono en junio kaj aŭgusto deportis ĝis 60 000 homojn el 171 vilaĝoj; en Zbydniów (proksime al Stalowa Wola) taĉmento de SS murdis 19 partoprenantojn de edziĝa festo okazanta en bieno de familio Horodyński; en ruinoj de Varsovia geto germanoj murdis 220 malliberulojn de Pawiak, en distrikto Lubaczowski ne malpli ol 20 personojn, en distrikto Zwoleński dekkelkajn, en Głogów po 3 poloj kaj judoj kaj en Bielany 6 polojn; en Poznań germanoj pendumis 6 polojn
- 1944: Taĉmentoj de germana polico bruligis en Borowiec 125 bienojn kaj pafmortigis pli ol 20 personojn kaj en 5 aliaj lokoj 125; sovetaj partizanaj taĉmentoj rompis germanan ĉirkaŭbaran ringon apud Rebizanty (proksime al Tomaszów Lubelski) kaj iris al Karpatoj
- 1945: Sur la Ruĝa Placo en Moskvo okazis la Parado de Venko
- 1948: Soveta blokado de Berlino komenciĝis
- 1952: Germana bulevarda gazeto Bild aperis
- 1960: Patrice Lumumba iĝis la unua ĉefministro de Demokratia Respubliko Kongo
- 1976: Manilo denove iĝis la ĉefurbo de Filipinoj; de 1948 ĝi estis Kezonurbo
- 1981: La unua, ne agnoskita de Romkatolika Eklezio, revelacio de Dipatrino en Međugorje (Federacio Bosnio kaj Hercegovino)
- 2003: La unua registaro de Matti Vanhanen kreiĝis en Finnlando
- 2005: Mahmud Ahmadineĵad gajnis prezidantecon dum balotado en Irano
- 2005: Malfermo de la rekonstruita de poloj Tombejo de la Defendintoj de Lvovo
- 2006: Prezidentino de Filipinoj Gloria Macapagal-Arroyo abolis la mortopunon
- 2010: Julia Gillard iĝis ĉefministrino de Aŭstralio
- 2014: En Finnlando ekfunkciis la registaro de Alexander Stubb
- 2014: Milito en Donecka Baseno: 9 ukrainaj soldatoj pereis rezulte de pafalterigo de separistoj de la helikoptero Mi-8 apud Slavjansk
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1254: Floris la 5-a, grafo de Holando kaj Zelando (m. 1296)
- 1485: Johannes Bugenhagen, germana kleriko, luterana teologo (m. 1558)
- 1519: Teodoro Beza, franca teologo (m. 1605)
- 1542: Johano de la Kruco, hispana mistikulo kaj poeto, religia reformisto, doktoro de eklezio, sanktulo (m. 1591)
- 1590: Samuel Ampzing, nederlanda kalvinista ministro, juristo kaj poeto (m. 1632)
- 1686: János Gassner, jezuita oratoro (m. 1723)
- 1740: Juan Ignacio Molina, ĉilia jezuito kaj naturalisto (m. 1829)
- 1770: Albrecht Ludwig Berblinger, tajloro kaj inventisto (m. 1829)
- 1784: Juan Antonio Lavalleja, urugvaja revoluciisto kaj politikisto (m. 1853)
- 1796: Jan Czeczot, pola poeto, tradukisto kaj etnografo (m. 1847)
- 1800: Lajos Gyulay, hungara politikisto, verkisto (m. 1869)
- 1838: Jan Matejko, pola ĉeĥdevena pentristo de historiaj eventoj kaj bataloj (m. 1893)
- 1842: Ambrose Bierce, usona ĵurnalisto (m. ĉ. 1914)
- 1868: Bertha Keyser, germana misiistino kaj karitatulino (m. 1964)
- 1878: János Horváth, hungara profesoro pri literaturhistorio (m. 1961)
- 1883: Victor Franz Hess, aŭstra nobelpremiita fizikisto (m. 1964)
- 1895: Gyula Balázs, hungara kuracisto (m. 1961)
- 1899: István Szász, rumania hungara agronomo, politikisto (m. 1973)
- 1900: Kuzma Ĉorny, belorusa verkisto (m. 1944)
- 1900: Rafał Lemkin, pola juristo juddevena, aŭtoro de la nocio "genocido" (m. 1959)
- 1901: Harry Partch, usona komponisto kaj konstruisto de muzikinstrumentoj (m. 1974)
- 1903: József Bene, hungara pentristo (m. 1986)
- 1908: Hugo Distler, germana komponisto (m. 1942)
- 1908: Teréz Bárdi, hungara aktoro (m. 1987)
- 1911: Juan Manuel Fangio, argentina aŭtosporta piloto (m. 1995)
- 1914: Jan Karski, pola oficiro kaj kuriero de Pola Enlanda Armeo, atestanto de holokaŭsto kaj aŭtoro de la unua preciza raporto (m. 2000)
- 1915: Fred Hoyle, angla astronomo kaj matematikisto (m. 2001)
- 1930: Claude Chabrol, franca reĝisoro, aktoro, produktoro (m. 2010)
- 1941: Imre Sántha, rumania hungara amatora ceramikisto, verkisto, poeto (m. 2003)
- 1951: Ivar Formo, norvega skiisto (m. 2006)
- 1963: Paweł Kukiz, pola kantisto, muzikisto, aktoro kaj socia aktivulo
- 1979: Chuck Smith, usona esperantisto, fondinto de Vikipedio en Esperanto.
- 1987: Lionel Messi, argentina futbalisto
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 238: Maximinus Thrax, imperiestro de Romio (n. ĉ. 172)
- 1186: Robert de Torigni, normanda abato kaj kronikisto (n. ĉ. 1110)
- 1398: Ĵu Juanĵang, ĉina imperiestro, fondinto de la dinastio Ming (n. 1328)
- 1519: Lucrezia Borgia, itala nobelulino, papa filino (n. 1480)
- 1707: Kaspar von Stieler, germana poeto (n. 1632)
- 1855: Junqueira Freire, brazila poeto (n. 1832)
- 1860: Jérôme Bonaparte, pli juna frato de Napoléon Bonaparte (n. 1784)
- 1882: Eduard Lucas, germana pomologo (n. 1816)
- 1897: Sámuel Brassai, hungara ĉiusciinto (n. 1797 aŭ 1800)
- 1908: Grover Cleveland, prezidento de Usono (n. 1837)
- 1918: Konrad Alberti, germana verkisto kaj gazetredaktisto (n. 1862)
- 1922: Walther Rathenau, germana politikisto kaj verkisto juddevena (n. 1867)
- 1931: Aladár Kuncz, rumaniuhungara verkisto (n. 1886)
- 1935: Carlos Gardel, argentina tango-kantisto francdevena (n. 1890)
- 1958: Jenő Zoványi, hungara historiisto (n. 1865)
- 1959: Sándor Gyömrei, hungara historiisto (n. 1892)
- 1978: Robert Charroux, franca verkisto (n. 1909)
- 1979: Sándor Zoltán, rumania hungara unitariisma eklezia verkisto (n. 1888)
- 1989: Misora Hibari, japana kantistino (n. 1937)
- 1999: Kōzō Murashita, japana kantisto (n. 1953)
- 2007: Chris Benoit, kanada vrestlingisto (n. 1967)
- 2008: Leonid Hurwicz, pola judo, usona ekonomikisto kaj matematikisto, laŭreato de Nobel-premio (n. 1917)
- 2013: Lajos Rafi, rumania hungara cigandevena poeto (n. 1970)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Romkatolika Kalendaro: Soleno de la Naskiĝo de Sankta Johano la Baptisto
- Festo de Inti en Inkaa imperio
- Florenco: ludado de florenca piedpilko
- Peruo: Tago de Indianoj
- Somermeza festo:
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 24-a de junio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.