26-a de julio
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||
6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 |
13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 |
20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 |
27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||
aranĝo de 2015 tagoj |
La 26-a de julio estas la 207-a tago de la jaro (la 208-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 158 tagoj restas.
Je la 26-a de julio okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 657: Senrezulta batalo de Sifin inter armeoj de Ali ibn Abi Talib kaj Muawiya ibn Abi Sufyan dum la islama enlanda milito. Post la batalo ĥariĝanoj iĝis malamikoj de Ali.
- 811: Bulgaroj venkis armeon de Bizanca Imperio en batalo de montpasejo Virbica (provinco Ŝumen)
- 920: Rekonkero: aremeo de Abd ar-Rahman la 3-a el Kaliflando de Kordovo venkis en batalo de Valdejunquera (Eŭskio) armitajn fortojn de Reĝlando de Leono
- 1400: Pola reĝo Ladislao la 2-a inaŭguris la agadon de renovigita Krakova Akademio
- 1417: Koncilio de Konstanco eksigis la kontraŭpapon Benedikto la 13-a
- 1527: Venezuelo: urbo Coro fondiĝis
- 1529: Reĝino de Hispanio Izabela de Portugalio nomumis Francisco Pizarro guberniestro de konkeritaj teritorioj en Sudameriko
- 1572: Batalo de Molodi (proksime al Moskvo) komenciĝis inter rusa armeo kaj tiu de Krimea Ĥanlando
- 1581: Proklamo de sendependeco de la konfederacio de nordaj provincoj de Malaltaj Landoj (de Hispanio)
- 1755: Giacomo Casanova estis arestita de ŝtata inkvizicio
- 1757: Sepjara milito: venko de francoj kontraŭ armeoj de Hanovro, Hesio-Kaselo kaj Braunschweig-Lüneburg en batalo de Hastenbeck (proksime al Hameln)
- 1775: Benjamin Franklin iĝis la unua ĝenerala poŝtisto de Usona Poŝta Servo
- 1788: Nov-Jorkio fariĝas la 11-a ŝtato de Usono.
- 1789: Senrezulta mara batalo apud Öland inter rusa kaj sveda ŝiparoj
- 1793: Franca revolucio: Nacia Konvencio voĉdonis leĝon kontraŭ spekulaciistoj
- 1816: Kreo de neŭtrala teritorio Moresnet, ekzistanta ĝis 1919 landlime de Belgio, Germanio kaj Nederlando, nun apartenanta al Belgio
- 1822: En ekvadora urbo Guayaquil renkontiĝis Simón Bolívar kaj José de San Martín, rezulte de kio la dua finis sian liberigan agadon kaj retiriĝis de publika vivo
- 1847: Liberio sendependiĝis (de Usono)
- 1882: En la Festivalejo de Bayreuth okazis premiero de la opero Parsifalo de Richard Wagner
- 1885: Reĝlando Prusio ordonis deporti de la ŝtata teritorio ĉiujn polojn kun fremda civitaneco
- 1887: En Pollando okupata de Rusia Imperio L. L. Zamenhof sub pseŭdonomo D-ro Esperanto publikigis en Varsovio la libron Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro; la "Unua Libro" de Esperanto aperis ruslingve, samjare ankaŭ en la pola, germana, franca kaj poste en angla kaj hebrea
- 1899: Incendio de la Malnova Urbo en Malbork
- 1908: Usona ĝenerala prokuroro rekomendis krei enketadan oficejon, nomatan poste FBI
- 1909: En Barcelono eksplodis laborista ribelo
- 1918: Unua mondmilito: laŭ propono de la komendejo de germana armeo okupanta Kartvelion estis malfondita la Pola Aparta Brigado en Kaŭkazio
- 1919: Supera Konsilio de Triopa Entento difinis polan-litovan landlimon
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1940: Kolektiva Delegitaro de Registaro en ekzilo) anoncis sian politikan programon titolitan La moment-ordono koncerne okupadon de Pollando flanke de Germanio kaj Sovetunio; en Britio komencis formiĝi pola bomba skadro "Pomeria Tero"
- 1941: Germanoj kreis Bjalistokan geton por 40 mil judoj; germanaj regopovoj deportis de la Arbaro de Białowieża laŭvicajn 1200 personojn; en Lvovo, post rifuzo krei kunlaborantan registaron, estis mortpafita laŭ persona ordono de Heinrich Himmler plurfoja ĉefministro de Pollando kaj rektoro de Politekniko de Lvovo profesoro Kazimierz Bartel; en Vilno aperis eldonata de germanoj pollingva gazeto "Goniec Codzienny" (Ĉiutaga Kuriero)
- Sensukcesa atako de 9 italaj motorboatoj kaj 2 vivaj torpedoj kontraŭ Granda Haveno en La-Valeto sur Malto
- 1942: Germana polico pafmortigis en Łomża 46 loĝantojn de Zambrów
- Germanaj regopovoj limigis meson por polaj trudlaboristoj en Nazia Germanio al unu monate; en Jerusalemo en kafejo "Eŭropo" okazis artisma prezentaĵo de unuigitaj polaj soldataj ensembloj
- 1943: Germanaj taĉmentoj de soldataro kaj polico pafmortigis en Krakovo 21 polojn, revenĝe pro atako kontraŭ germana suboficiro kaj en Tarnów 20 polojn; en Varto-Lando germanoj konfirmis decidon pri forpreno de polaj dentistoj 30% de ilia salajro favore al Help-Fonduso por Oriento
- Pola prezidento en ekzilo letere dankis al papo Pio la 12-a lian parolon pri Pollando de la 2-a de junio; Kampa Juĝejo de Pola Armeo en Oriento verdiktis mortpunon, pro perfido de patrio, al generalo Zygmunt Berling kaj du (sub)leŭtenantoj
- 1944: Ruĝa Armeo konkeris Dęblin kaj Puławy kaj sovetaj regopovoj anoncis pri apartaneco de Bjalistoko al Sovetunio kaj pri agnosko de PKWN (Pola Komitato de Nacia Liberigo) kiel unusola laŭleĝa regopovo en Pollando; urbo Ryki estis liberigita de la taĉmento de Pola Enlanda Armeo; nokte de la 25-a/26-a apud Parczew konspire alteriĝis alianca aviadilo kun 4 paraŝutistoj ("mut-obskuruloj"), kiu revene forportis partojn de akirita de la Enlanda Armeo germana raketo V-2; germanaj soldatoj vivbruligis en Tryczówka (proksime al Bjalistoko) de la 24-a/26-a de julio 27 polojn kaj belorusojn kaj pafmortigis en Lipniczek 12 soldatojn de Kamparanaj Batalionoj kaj germana polico pafmortigis en Varsovio kelkdekon kaj en Tyczyn dekkelkajn personojn
- 1945: Nova ĉefministro de Britio iĝis Clement Attlee
- 1945: Gvidantoj de Usono, Britio kaj Ĉinio publikigis t.n. potsdaman deklaron, en kiu postulis senkondiĉan kapitulacon de Japanio sub minaco de ĝia tuta pereo; la ultimato estis malakceptita
- 1947: Prezidento de Usono Harry S. Truman subskribis leĝon pri nacia sekureco vivigante CIA
- 1951: Premiero de la usona filmo Alico en Mirlando
- 1953: Fidel Castro gvidis atakon kontraŭ la kazerno Moncada . La komenco de la revolucio en Kubo.
- 1956: Egiptio ŝtatigis Suezan Kanalon
- 1957: Germana Federacia Banko fondiĝis
- 1957: Prezidento de Gvatemalo Castillo Armas estis pafmortigita de membro de sia gardistaro
- 1958: Brita tronheredonto Karlo ricevis la titolon princo de Kimrujo
- 1958: Usona scienca kosmoveturilo Explorer 4 lanĉita.
- 1963: En tertremo en makedonia Skopjo 1070 personoj pereis kaj 3330 vundiĝis
- 1965: La Maldivoj fariĝas sendependaj de Britio.
- 1971: Projekto Apollo: usona misio Apollo 15 komenciĝis, kies kosmonaŭtoj surluniĝis
- 1995: Landaj reprezentantoj de Eŭropa Unio subskribis en Bruselo konvencion pri Eŭropa Polica Oficejo Eŭropolo
- 2000: Nambaryn Enĥbajar iĝis ĉefministro de Mongolio
- 2008: En farita de islamanaj teroristoj bomba atenco en barata urbo Ahmadabado 45 personoj pereis kaj 160 vundiĝis
- 2009: Barato kiel la 6-a ŝtato surakvigis memstare projektitan kaj konstruitan submarŝipon nuklee pelitan
- 2009: Malam Bacai Sanhá venkis prezidentan balotadon en Gvineo Bisaŭa
- 2009: Ĉirkaŭ 50 personoj pereis en Bauchi en norda Niĝerio dum bataletoj inter sekurecaj servoj kaj islamanaj fundamentistoj
- 2013: 8 personoj pereis en bomba atenco kontraŭ restoracio en la urbo Cagayan de Oro sur insulo Mindanao en Filipinoj
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1678: Jozefo la 1-a, Sankta Romia imperiestro (m. 1711)
- 1703: Christophe de Beaumont, franca ĉefepiskopo de Parizo (m. 1781)
- 1711: Lorenz Christoph Mizler, germana muzikologo, filozofo, historiisto, matematikisto, kuracisto, tradukisto, eldonisto (m. 1778)
- 1782: John Field, irlanda komponisto kaj pianisto, inventinto de nokturno (m. 1837)
- 1856: George Bernard Shaw, islanda Nobelpremiita verkisto (m. 1950)
- 1865: Philipp Scheidemann, kanceliero de germanio en 1919 (m. 1939)
- 1875: Antonio Machado, hispana poeto kaj eseisto (m. 1939)
- 1875: Carl Gustav Jung, svisa psikologo, kreinto de psikoanalizo (m. 1961)
- 1880: Sándor Pataky, hungara pentristo (m. 1969)
- 1880: Volodimir Vinniĉenko, ukraina politikisto kaj verkisto (m. 1951)
- 1883: Giles Leigh Browne, angla poeto, poligloto, esperantisto kaj tradukisto (m. 1919)
- 1885: André Maurois, franca romanverkisto kaj eseisto (m. 1967)
- 1891: Dezső Losonczy, hungara komponisto (m. 1950)
- 1893: George Grosz, german-usona pentristo, grafikisto kaj karikaturisto (m. 1959)
- 1894: Aldous Huxley, angla verkisto, eseisto, poeto, aŭtoro de la romano Mirinda Nova Mondo (m. 1963)
- 1895: Cassiano Ricardo, brazila verkisto (m. 1974)
- 1902: Gracie Allen, usona komediistino (m. 1964)
- 1902: György Bíró, rumania hungara ĵurnalisto, poeto (m. 1944)
- 1906: Irena Iłłakowiczowa, pola subleŭtenantino, spionagentino, poliglotino, murdita (m. 1943)
- 1910: András Kunovits, rumania hungara pentristo (m. 1938)
- 1924: Stanisław Komornicki, pola brigada generalo, aŭtoro de memoraĵoj pri militistiko (m. 2010)
- 1925: Ana María Matute, hispana verkistino (m. 2014)
- 1927: László Sándor, rumania hungara inĝeniero
- 1928: Stanley Kubrick, usona filmreĝisoro (m. 1999)
- 1928: Francesco Cossiga, prezidento de Italio (m. 2010)
- 1929: Géza Gergely, rumania hungara reĝisoro (m. 1999)
- 1930: Tibor Szervátiusz, hungara skulptisto
- 1931: Telê Santana, brazila futbalisto kaj trejnisto (m. 2006)
- 1933: Edmund S. Phelps, usona Nobelpremiita ekonomikisto
- 1938: Arthur Schwaiger, aŭstra historiisto
- 1941: Árpád Gyéresi, rumania hungara apotekisto
- 1942: Antal K. Jakab, rumania hungara kritikisto, redaktoro (m. 2007)
- 1943: Mick Jagger, brita rokmuzikisto
- 1949: Taksin Ĉinaŭat, ĉefministro de Tajlando
- 1964: Sandra Bullock, usona aktorino
- 1964: Anne Provoost, flandra verkisto
- 1973: Kate Beckinsale, angla televida aktorino
- 1973: Lenka Kotková, ĉeĥa astronomino
- 1993: Elizabeth Gillies, usona aktorino, dancistino kaj kantistino
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 796: Offa, reĝo de Mercia (Anglio)
- 1471: Paŭlo la 2-a, papo (n. 1417)
- 1533: Ataŭalpo, la lasta reĝo de la inkaoj (n. 1502)
- 1630: Karlo Emanuelo la 1-a de Savojo, princo de Savojo (n. 1562)
- 1680: John Wilmot (2-a grafo de Rochester), angla poeto kaj libertino (n. 1647)
- 1684: Elena Lucrezia Cornaro Piscopia, itala filozofino kaj matematikistino (n. 1646)
- 1806: Karoline von Günderode, germana verkistino (n. 1780)
- 1863: Sam Houston, prezidento kaj ŝtatestro de Teksaso (n. 1793)
- 1867: Otto la 1-a, bavara princo, reĝo de Grekio (n. 1815)
- 1900: József Gábor, hungara vinberkulturisto (n. 1830)
- 1911: Béla Zilahi Kiss, hungara ĵurnalisto (n. 1857)
- 1925: Gottlob Frege, germana matematikisto, logikisto kaj filozofo (n. 1848)
- 1925: William Jennings Bryan, usona politikisto (n. 1860)
- 1941: Henri Léon Lebesgue, franca matematikisto (n. 1875)
- 1941: Kazimierz Bartel, pola geometriisto, rektoro de la Universitato de Lvovo, plurfoja ĉefministro de Pollando, murdita (n. 1882)
- 1942: Roberto Arlt, argentina romanisto, teatristo kaj ĵurnalisto (n. 1900)
- 1944: Reza Ŝaho Pahlavi, ŝaho de Persio (n. 1878)
- 1952: Eva Perón, prezidentedzino de Argentino (n. 1919)
- 1957: Castillo Armas, prezidento de Gvatemalo, murdita (n. 1914)
- 1964: Tibor Petrovay, rumania hungara ekonomikisto (n. 1902)
- 1972: Karel Husárek, ĉeĥa generalo (n. 1893)
- 1986: W. Averell Harriman, usona politikisto kaj ambasadoro (n. 1891)
- 1987: Sándor Boros, hungara kuracisto (n. 1907)
- 2004: József Mészáros, rumania hungara biblitekisto, bibliografo, literaturhistoriisto (n. 1928)
- 2006: Vojtech Zamarovský, slovaka historiisto, verkisto kaj tradukisto, populariganto de la antikvaj civilizoj (n. 1919)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Majaa kalendaro: komenco de Novjaro
- Nacia tago en Liberio, tago de la sendependiĝo (1847)
- Nacia tago sur la Maldivoj, tago de la sendependiĝo (1965)
- Festotago sur la Turkoj kaj Kajkoj, National Heroes Day, tago de la naciaj herooj; nacia tago estas la 30-a de aŭgusto.
- Romkatolika Kalendaro:
- Memoro de Sankta Joakimo kaj Sankta Anna, gepatroj de la beata Virgulino Maria
- Titus Brandsma, frisa filozofo, ĵurnalisto, tradukisto, karmelano
- Ĉiun jaron je tiu ĉi tago aktiviĝas la komputila viruso Esperanto.
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 26-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.