18-a de oktobro
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2015 tagoj |
La 18-a de oktobro estas la 291-a tago de la jaro (la 292-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 74 tagoj restas.
Je la 18-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj[redakti | redakti fonton]
- 1009: Baziliko de la Sankta Tombo en Jerusalemo estis detruita de fatima kalifo
- 1356: Tertremo de Bazelo - sentebla en Okcidenta Eŭropo kaj Mezeŭropo
- 1386: Germanio: Rupreĥto la 1-a fondis la Universitaton de Hajdelbergo
- 1519: Meksiko: hispanaj konkistadoroj masakris milojn da nearmitaj loĝantoj de la urbo San Andrés Cholula (apud Heroica Puebla de Zaragoza)
- 1558: Pola reĝo Sigismondo la 2-a iniciatis la unuan internacian poŝtan ligon inter Krakovo kaj Venecio; komenco de la pola poŝto
- 1685: Franca reĝo Ludoviko la 14-a nuligis Nantan edikton, ŝirmantan protestantojn
- 1815: Ekestis Respubliko Krakovo, kreita de la Viena Kongreso
- 1818: Reĝo de Prusio Frederiko Vilhelmo la 3-a fondis Bonnan universitaton
- 1851: En Londono aperis romano Moby-Dick de Herman Melville
- 1861: Kenigsbergo: Vilhelmo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de la Reĝlando Prusio
- 1867: Alasko oficiale transprenita de Usono
- 1870: Usonano Benjamin Tilghman patentis sabloŝprucigon
- 1875: Kanada-usona astronomo James Craig Watson malkovris asteroidon Nuvao
- 1880: Juneau fondiĝis, la nuna ĉefurbo de Alasko
- 1890: Namibio: Vindhuko fondiĝis (la nuna ĉefurbo)
- 1898: Usono aneksis Porto-Rikon
- 1904: En Kolonjo okazis premiero de la 5-a simfonio de Gustav Mahler
- 1908: Belga parlamento proklamis anekson de la Libera Ŝtato Kongo
- 1910: Sur la insulo Ponape eksplodis ribelo kontraŭ germanaj koloniistoj
- 1912: Itala-turka milito finiĝis; rezulte de tio Turkio perdis Libion
- 1920: Pola-bolŝevika milito: ekvalidis armistico de Rigo, subskribita la 12-an de oktobro
- 1922: BBC fondiĝis
- 1933: En la urbo Moringen apud Hanovro oni fondis la unuan germanan koncentrejon por virinoj
- Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
- 1939: Germana polico pafmortigis en Brodnica 3 personojn sub riproĉo posedi armilon kaj en la unua en okupata Pollando nazia-germana pereigejo Fort VII en Poznan pafekzekutis 9 polojn; okupaciaj regopovoj en Silezio malpermesis al poloj posedi telefonojn kaj limigis nutradon laŭ manĝoregistriloj; germanoj komencis amasan deportadon de pola loĝantaro de Gdynia; germana polico arestis en Distrikto Włocławek 119 polajn instruistojn; en Vilno fondiĝis konspira skolta organizaĵo
- Ruĝa Armeo invadis Estonion surbaze de devigitaj paktoj pri reciproka helpo
- 1940: Regopovoj de Ĝenerala Gubernio konfiskis polan filman aparataron
- 1941: Rezulte de disvendo de pola kaj juda havaĵo en Varto-Lando germanoj gajnis ĉ. 3,5 mln da markoj
- De Berlina fervoja stacidomo Grunewald foriris al Lodzo transporto de judoj; en Brazilo komecis aperi en portugala lingvo "Gazeta Polonesa"
- 1942: Germanoj likvidis geton en Bresto - parton de judoj oni murdis surloke, kaj parton en Bresta regiono
- 1943: Nokte de la 17-a/18-a de oktobro okazis unu el la plej grandaj genocidaj ekzekutoj en historio de varsovia malliberejo Pawiak - ĉ. 600 nudajn malliberigitojn germanoj forkondukis en grupoj kaj pafmortigis per mitraloj sur la stratoj Pawia kaj Dzielna (komenco de preskaŭ ĉiutagaj ekzekutoj sur ruinoj de Varsovia geto, kie pereis 20 mil personoj); germanaj regopovoj de ĜG de la 1-a de januaro ĝis la 18-a de oktobro 1943 forveturigis al Nazia Germanio 1600 fervojajn vagonojn kun mebloj por germanoj kiuj damaĝis pro aeratakoj
- 1944: En germana militkaptitejo en Łambinowice restis 63 soldatoj de Pola Enlanda Armeo, kies aĝo ne superis 15 jaroj
- Ruĝa Armeo eniris la teritorion de Ĉeĥoslovakio
- 1954: Usona firmao Texas Instruments enmerkatigis la unuan transistoran poŝradioricevilon
- 1956: Stalinismo: nokte de la 18-a/19-a de oktobro Ruĝa Armeo de Legnica kaj Borne Sulinowo direktiĝis al Varsovio
- 1976: En Krakovo post restaŭro oni malkovris Grunwaldan Monumenton, fonditan en 1910 de Ignacy Paderewski, detruitan de germanoj dum la dua mondmilito
- 1977: Eŭropa Revizora Kortumo establiĝis en urbo Luksemburgo
- 1977: Teroristoj de la Frakcio de Ruĝa Armeo Andreas Baader, Gudrun Eusslin kaj Jan-Carl Raspe, kondamnitaj en Okcidenta Germanio, sinmortiĝis en malliberejo
- 1981: Tutgrekia Socialista Movado gajnis parlamentan balotadon
- 1981: Ministro pri nacia defendo kaj ĉefministro de Pola Popola Respubliko generalo Wojciech Jaruzelski iĝis la unua sekretario de Centra Komitato de Pola Unuiĝinta Laborista Partio - per tio li okupis la plej gravajn postenojn en la ŝtato kaj povis prepari perfortan kontraŭbatalon de Solidareco (la 13-an de decembro enkondukis militan staton en Pollando)
- 1989: Hungara parlamento voĉdonis pri ŝanĝoj en la konstitucio, forigante de ĝi komunismajn elementojn
- 1989: En Germana Demokratia Respubliko estis devigita demisii ties komunista gvidanto Erich Honecker
- 1991: Azerbajĝano proklamis sendependecon (de Sovetunio)
- 2007: Lanĉo de Ubuntu 7.10, nomita Gutsy Gibbon.
- 2007: Pakistano: estinta ĉefministrino Benazir Bhutto revenis el ekzilo. La saman tagon okazis du atencoj kontraŭ ŝi, kie pereis pli ol 130 personoj
- 2009: Jenson Button iĝis mondĉampiono de la Formulo 1
- 2009: En Budapeŝto oni malfermis la unuan en Hungario monumenton al la sanktulino Jadviga, la reĝino de Pollando
- 2011: Kidnapita 5 jarojn pli frue de palestinanoj izraela soldato Gilad Ŝalit estis liberigita interŝanĝe kontraŭ 1027 palestinanojn, en tio membrojn de Hamas
Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]
- 1130: Zhu Xi, ĉina konfuciismo filozofo (m. 1200)
- 1405: Pio la 2-a, papo kaj poeto (m. 1464)
- 1517: Manuel da Nóbrega, portugala jezuito kaj misiisto en Brazilo (m. 1570)
- 1547: Justus Lipsius, flandra humanisto kaj filologo (m. 1606)
- 1571: Wolfgang Ratke, germana pedagogo (m. 1635)
- 1634: Luca Giordano, itala pentristo (m. 1705)
- 1663: Eŭgeno de Savojo, militisto de habsburga Aŭstrio (m. 1736)
- 1774: Adolf Müllner, germana juristo, dramisto kaj eldonisto
- 1777: Heinrich von Kleist, prusa poeto kaj beletristo (m. 1811)
- 1785: Thomas Love Peacock, angla satiristo (m. 1866)
- 1823: Arnold Ipolyi, hungara romkatolika episkopo, etnografo, arthistoriisto (m. 1886)
- 1824: Julius Hülsemann, germana politikisto kaj juristo
- 1831: Frederiko la 3-a, germana imperiestro, reĝo de Prusio (m. 1888)
- 1859: Henri Bergson, franca filozofo, Nobel-premiito (m. 1941)
- 1865: Arie de Jong, nederlanda volapukisto (m. 1957)
- 1868: Georgi Aktarĝiev, bulgara esperantisto (m. 1933)
- 1869: Johannes Linnankoski, finna verkisto (m. 1913)
- 1880: Vladimir Ĵabotinskij, ukraina cionisto (m. 1940)
- 1884: Emánuel Brüll, hungara lingvisto, bibliotekisto (m. 1951)
- 1885: Martin Schwarz, germana arkitekto
- 1888: Móric Rados, rumania hungara redaktoro, verkisto pri ekonomiko (m. ?)
- 1889: Lajos Dávid, hungara apotekisto (m. 1962)
- 1893: Georges Ohsawa, japana filozofo, kreinto de makrobiotiko (m. 1966)
- 1894: Tibor Déry, hungara verkisto (m. 1977)
- 1898: Lotte Lenya, aŭstra aktorino kaj kantistino (m. 1981)
- 1909: Norberto Bobbio, itala filozofo pri juro (m. 2004)
- 1911: Imre Robotos, rumania hungara redaktoro, verkisto (m. 2001)
- 1919
- Pierre Trudeau, ĉefministro de Kanado (m. 2000)
- Pierre Babin, franca esperantisto (m. 2015)
- 1920: Melina Mercouri, greka aktorino, kantistino, politikistino (m. 1994)
- 1926: Klaus Kinski, germana aktoro (m. 1991)
- 1926: Chuck Berry, usona muzikisto
- 1932: Vytautas Landsbergis, muzikologo, prezidento de Litovio
- 1934: Kir Buliĉov, rusa sciencfikciisto
- 1936: Ottó Indig, hungara literaturhistoriisto (m. 2005)
- 1936: Etelka Lukáts Băiaşi, rumania hungara grafikistino
- 1939: Lee Harvey Oswald, usona krimulo, supozata murdisto de John F. Kennedy, murdita (m. 1963)
- 1956: Martina Navrátilová, ĉeĥa tenisistino
- 1960: Jean-Claude Van Damme, belga aktoro
- 1960: Craig Cameron Mello, portugala-usona nobelpremiita kemiisto
- 1960: Júlia Molnár, rumania hungara operkantistino
- 1961: Wynton Marsalis, usona ĵaztrumpetisto kaj klasika muzikisto
- 1967: Hunor Kelemen, rumania hungara poeto, politikisto
- 1982: Thierry Amiel, franca kantisto
- 1983: Adél Zsigmond, rumania hungara vestodizajnistino
- 1984: Freida Pinto, barata aktorino kaj modelulino
Mortoj[redakti | redakti fonton]
- 707: Johano la 7-a, papo (n. nekonata)
- 1035: Sanĉo la 3-a (Navaro), reĝo de Navaro (n. 990-992)
- 1216: Johano, reĝo de Anglio (n. 1166)
- 1417: Gregorio la 12-a, papo (n. ĉ. 1327)
- 1503: Pio la 3-a, papo (n. 1439)
- 1541: Margaret Tudor, reĝino de Skotlando (n. 1489)
- 1545: John Taverner, angla komponisto kaj orgenisto (n. ĉ. 1490)
- 1558: Maria de Aŭstrio, reĝino de Ĉeĥio kaj Hungario (n. 1505)
- 1623: Gergely Vásárhelyi, hungara verkisto jezuito (n. 1562)
- 1678: Jacob Jordaens, flandra pentristo (n. 1593)
- 1802: Ferenc Budai, hungara historiisto (n. 1760)
- 1853: Johann Fischer von Waldheim, germana anatomo, entomologo kaj paleontologo (n. 1771)
- 1860: Casimiro de Abreu, brazila poeto kaj romanverkisto (n. 1839)
- 1871: Charles Babbage, angla matematikisto kaj mekanikisto, aŭtoro de logaritmaj tabeloj (n. 1791)
- 1889: Antonio Meucci, usona inventisto italdevena (n. 1808)
- 1903: Charles Gounod, franca komponisto (n. 1818)
- 1911: Alfred Binet, franca psikologo kaj pedagogo (n. 1857)
- 1928: Tadeusz Rozwadowski, pola generalo, inventisto, kunaŭtoro de venka pola-bolŝevika milito (n. 1866)
- 1931: Thomas Alva Edison, usona inventisto (n. 1847)
- 1942: Mikaelo Nesterov, rusa pentristo (n. 1862)
- 1955: José Ortega y Gasset, hispana filozofo kaj verkisto (n. 1883)
- 1963: Endre Kakassy, hungara ĵurnalisto, literaturhistoriisto, tradukisto (n. 1903)
- 1972: Miklós Guzner, hungara kuracisto (n. 1905)
- 1969: László Buza, hungara juristo (n. 1885)
- 1977: Andreas Baader, gvidanto de germana terorisma organizo (n. 1943)
- 1984: István Korda, hungara verkisto (n. 1911)
- 2005: Aleksandr Nikolajeviĉ Jakovlev, rusa ekonomikisto kaj komunista aganto, konceptinto de perestrojko (n. 1923)
- 2012: Sylvia Kristel, nederlanda aktorino kaj modelo (n. 1952)
Specialaj tagoj kaj festoj[redakti | redakti fonton]
- Romkatolika Kalendaro: Festo de la sankta evangeliisto Luko
- Brazilo: Tago de infana malarmado
Tagoj de semajno[redakti | redakti fonton]
La 18-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098.