Frukto
Frukto (el la latina fructus), en plantoscienco, estas planta organo, kiu protektas la semojn. Propra al la florplantoj, ĝi sekvas al la floro, el karpelaro, kiu aliformiĝas post fekundiĝo. Ĉiutage, kaj ĉefe en la kuirado, oni uzas tiun vorton por la dolĉaj, karnodikaj manĝeblaj vegetaĵoj, kaj tiuj ne ĉiam estas veraj fruktoj. Kelkaj gimnospermoj havas bero-similajn falsajn fruktojn kiel ĉe taksuso, junipero. Bildece, frukto estas samsignifa vorto por rezulto.
Enhavo
Botanika kaj kuirarta signifoj[redakti | redakti fonton]
Multaj fruktoj, kiuj botanike estas veraj fruktoj, estas efektive uzataj kiel legomoj en kuirado kaj manĝaĵa preparo, ĉar ili ne estas precipe dolĉaj. Ĉi tiuj kuirecaj legomoj inkluzivas Kukurbacoj (ekz., kukurbo kaj kukumo), tomatoj, pizoj, faboj, maizo, melongeno kaj dolĉa pipro. Krome, kelkaj spicoj, kiel pimento kaj kapsiketo, estas fruktoj, botanike parolanta.[1] Kontraste, foje kuireca "frukto" ne estas vera frukto en la botanika sento. Ekzemple, Rabarbo estas ofte kontemplita kiel frukto, ĉar ĝi estas uzita fari dolĉajn desertojn kiel tortoj, kvankam nur la folitigo de la rabarba planto estas manĝebla.[2] En la kuireca sento de ĉi tiuj vortoj, frukto estas kutime iu ajn dolĉa-gustanta planta produkto, precipe tiuj, kiuj estas asociita kun semo(j). Legomo estas iu ajn umameca aŭ malpli dolĉa planta produkto, kaj nukso estas iu ajn malmola, olea kaj ŝela planta produkto.[3]
Teknike, greno estas ankaŭ speco de frukto, speco kiu estas nomita kariopso. Tamen, la frukta muro estas tre maldika kaj estas fuziita al la sema jako, do preskaŭ ĉiu de la manĝebla greno estas efektive semo. Sekve, cerealaj grenoj, kiel maizo, tritiko kaj rizo estas pli bone konsiderata kiel manĝeblaj semoj, kvankam kelkaj referencoj ja enlistigas ilin kiel fruktoj.[4] Manĝebla gimnosperma semoj estas ofte erare donita fruktajn nomojn, ekz., Pinonuksoj, Ginko nuksoj kaj juniperaj beroj.
Plantoscienco[redakti | redakti fonton]
Roloj en disvastigo de la specio[redakti | redakti fonton]
Frukto havas du sekvajn rolojn laŭ sia kreskiĝo. La unua estas protekti la kreskantajn semojn kontraŭ la vetero kaj la bestoj. La dua estas la disvastigo, kiam la enaj semoj plenkreskiĝas kaj povas esti dissemitaj. Por eviti, ke multaj semoj konkuru pri resursoj, utilas spaca disvastigo de la semoj. La frukto plibonigas tiam la seman dissendadon per pluraj manieroj laŭ la frukta speco:
- per la bestoj:
- per la vento; oni distingas kvar specojn:
- balonflugaj semoj havas vezik-similan strukturon, kiu kaptas la venton
- harflugaj semoj havas hararon el maldikaj fibroj, kiuj kaptas la venton, ekzemple taraksako
- flugilaj semoj havas longajn, maldikajn alojn, ekzemple acero aŭ tilio
- polvoflugaj semoj estas tre malpezaj (malpli ol dekmilono de gramo) kaj tiel facile porteblaj de vento, ekz. orkidacoj
- per la akvo, por la flosemaj; multaj flugkapablaj semoj kapablas ankaŭ flosi dum konsiderinda tempo.
- per propra energio, kiu diskrevigas la frukton kaj disĵetas la semojn:
Kreskado[redakti | redakti fonton]
La frukto devenas el floro. La frukta kreskado estas rezulto de aliformiĝo el la karpelaro post fekundiĝo (malofte sen fekundiĝo, kiel la kutivataj bananoj). Precize, ovoluja vando iĝas la frukta vando (nomita ĉirkaŭfrukto), kaj ene la ovoloj iĝas semoj. Kelkfoje, la frukta origino estas pli malsimpla:
- se en la konstruo de frukto partoprenas ankoraŭ aliaj florpartoj (ĉefe la florbazo) oni parolas pri ŝajnfrukto, aŭ falsa frukto. Konata ekzemplo estas la frago, aŭ la pomo.
- se en la konstruo de frukto partoprenas pluraj floroj, fakte ĝi estas fruktaro. Tio okazas ekzemple ĉe la ananaso.
Ĉirkaŭfrukto konsistas el tri tavoloj:
- eksterfrukto, la plej ekstera parto, kolora epidermo;
- mezfrukto, la meza parto, ofte karna;
- enfrukto, la plej ena parto, aŭ ligna aŭ karna.
El floro al frukto[redakti | redakti fonton]
Ĉe la tomateto:
Maturiĝo kaj maturigo[redakti | redakti fonton]
La maturiĝo de frukto esence signifas la ekeston de ĝermo-kapabla semo. Tiun procezon ordinare akompanas diversaj ŝanĝîĝoj de fruktaj ecoj, kiuj servas al la disvastigo de la semo aŭ al la bonfarto de estonta ĝermo:
- kolora ŝanĝo (nematura frukto ofte estas verda, malfacile distingebla disde folioj, por eviti antaŭtempan formanĝon fare de bestoj); la ŝanĝo okazas precipe per malapero de klorofilo kaj apero de karoteno kaj ksantofiloj
- moliĝo, kiu faciligas kaj bestan manĝon kaj eliĝon de ĝermo
- pliiĝo de sukero, kiu povas servi kiel energifonto por ĝermo
- formiĝo de aromoj, por allogi bestojn, kiuj disvastigu la semojn
En naturo la maturiĝo okazas spontanee, dum la fruktoj estas sur planto. Necesas taŭgaj humideco kaj temperaturo, sufiĉa tempo kaj sufiĉa nutraĵfonto por la planto.
En multaj fruktoj la maturiĝo daŭras ankaŭ post disigo disde la planto. Tion oni foje utiligas por antaŭmature rikolti fruktojn kaj maturigi ilin dum la transportado al konsumantoj. Kiam necesas, eblas arte plirapidigi tiun procezon, ekzemple per eteno.
Fruktaj specoj[redakti | redakti fonton]
Oni distingas:
Unuopaj fruktoj[redakti | redakti fonton]
El unu floro evoluas unu frukto. La karpelaro formiĝis unu karpelo aŭ karpeloj kunkreskintaj.
- Karnecaj fruktoj:
- Sekaj fruktoj:
- Malfermfruktoj (ili fine kiuj spontanee malfermiĝas, kiam ili estas sekaj):
- kun liniaj malfermiĝoj: tabako, genciano, ktp.
- kun lokaj malfermiĝoj: tulipo, lilio, violo, ktp.
- kun pintaj malfermiĝoj: dianto, papaveto, ktp.
- piksido, kun ĉirkaŭa malfermiĝo: anagalo, ktp.
- silikvo, dukarpela, duĉambra kapsulo, en kiuj la placentoj estas lokitaj sur meza, disiga vando, kiu restas post la defalo de la du valvoj (ĉefe ĉe la brasikacoj): brasiko, kolzo, ktp.
- silikveto, silikvo kiuj estas preskaŭ tiel larĝaj kiel longaj: Lunaria, ktp.
Grupaj fruktoj[redakti | redakti fonton]
Kiam la karpeloj estas apartaj, oni havas flora fruktaro:
- foliklaro: kolaonukso, ktp.
- druparo: frambo, rubuso, ktp.
Falsaj fruktoj[redakti | redakti fonton]
Ŝajnfrukto povas esti rezulto de iĝo de tuta floraro, kiel ĉe la tilio, ananaso, figo, ktp.
Aliaj florpartoj povas aliformiĝi dum fruktîgo, ĉefe la florbazo: frago, ktp., kaj tipe:
- Pomofrukto: pomo, piro,
- Rozbero, ĉe rozacoj.
Kelkaj manĝeblaj fruktoj[redakti | redakti fonton]
- Ananaso
- Anono
- Banano
- Bero
- Cidonio
- Citruso
- Ĉerimolio
- Ĉerizo
- Daktilo
- Figo
- Granato
- Kivifrukto
- Mango
- Mangabo
- Melono
- Panfrukto
- Papajfrukto
- Pasifrukto
- Pitango (arbo)
- Piro
- Pomo
- Prunuso
- Vinbero
Proverbo[redakti | redakti fonton]
Ekzistas pluraj proverboj pri frukto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[5]:
-
„ De semo putra venas frukto ne nutra. ” -
„ Frukto malpermesita estas plej bongusta. ” -
„ Ne falas frukto malproksime de l' arbo. ”
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ McGee, Harold (novembro 16, 2004). On Food and Cooking: The Science and Lore of the Kitchen - Sur Manĝaĵo kaj Kuirado: La Scienco kaj Folkloro de la Kuireja 247–248. Simon and Schuster - Simon kaj Schuster. ISBN 0-684-80001-2.
- ↑ McGee (2004-11-16). On Food and Cooking - Sur Manĝaĵo kaj Kuiranta 367. ISBN 9780684800011.
- ↑ Por Supera Tribunalo de Usona potencado sur la afero, vidas Nix v. Hedden.
- ↑ Lewis (2002). CRC Dictionary of Agricultural Sciences - CRCa Vortaro de Agrikulturaj Sciencoj 238. ISBN 9780849323270.
- ↑ Lernu
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- kelkaj fruktotipoj en Eo
- Fruits information
- http://www.havenyt.dk/spoergsmaal/frugt_og_baer
- http://ljohans.com/planteleksikon/frugtbaer.html
- http://www.familieadvokaten.dk/Breve-100/b100-199.html
|
|