La Nobel-Premio pri Literaturo (en la sveda: Nobelpriset i litteratur) estas premio aljuĝita ĉiujare de 1901, laŭ la heredaĵo de la inventisto Alfred Nobel, por literaturaj verkado "en ideala direkto".
La testamento de Alfred Nobel enhavas postulon pri la literatura premio, kiu kaŭzis multan konfuzon: ĝi estu donata al verkisto kiu agis "en ideala direkto" (svede i idealisk rigtning). Dum multaj jaroj, la akademio interpretis la vorton "ideala" kiel misskribo de "idealisma", kaj tial rifuzis doni la premion al ne-idealismaj verkistoj kiel Henrik Ibsen, August Strindberg kaj Lev Tolstoj. Poste, ĝi reviziis tiun interpreton, rigardis ĝin kiel tutsimple nekompreneblan kaj donis la premion ankaŭ al verkistoj kiel Dario Fo kaj José Saramago.
Intertempe aperis - aŭ pli ĝuste reaperis - finfine la sola beletraĵo de Nobel mem - la teatraĵo Nemesis (Nemeza). En ĝi oni povas vidi kiel li mem opiniis rilate al religio, eklezio kaj simile. Kelkaj do nun kredas, ke ĝuste Fo kaj Saramago eble estis la unuaj premiitoj tute laŭ la gusto de Alfred Nobel, ĉar laŭ ili "ideala" por li signifis lukti por siaj idealoj kontraŭ dio, eklezio, ŝtato kaj aliaj aŭtoritatoj.
La Nobel-premio pri literaturo estas donata laŭ decido de la Sveda Akademio.