Vikipedio:Ĉefpaĝo
Bonvenon al Vikipedio La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj. |
270 649 artikoloj en Esperanto
|
Artikolo de la semajno | Enkonduko |
Diplomatio estas hodiaŭ komprenata kiel kunigo de kelkaj diversaj aferoj. Ĝi estas la kulturado de traktado kaj interrilatoj inter reprezentantoj de diversaj ŝtatoj aŭ organizaĵoj, sed precipe por la solvado de internaciaj problemoj. La diplomatio ne devus esti interŝanĝata kun diplomatiko (unu el helpaj historiaj sciencoj) kiu temas pri la studo de malnovaj dokumentoj, kvankam ĝi derivas sian nomon el la sama deveno, sed ties moderna signifo estas tre distinga el la agado de diplomatio. La diplomatio estas rimedo por interkompreniĝo inter ŝtatoj, precipe rimedo por solvi konfliktajn situaciojn per pacaj rimedoj, do helpe de kontraktoj, intertraktatoj, interkonsentoj ks. La diplomatia agado kaj la diplomatiaj interrilatoj estas penseblaj kaj en la internacia nivelo kaj enkadre de diversaj internaciaj organizaĵoj. Rimedoj de profesiaj diplomatoj rilatas al temoj por pac-farado, komerco, milito, ekonomiko, kulturo, medio, kaj homaj rajtoj. Internaciaj traktatoj estas kutime negocataj de diplomatoj pere de neformala aŭ socia senco, diplomatio estas la uzado de takto por akiri strategian avantaĝon aŭ trovi reciprokajn akcepteblajn solvojn por komuna defio, nome serio de iloj estis la redaktado de asertoj laŭ ne-kontraŭstara, aŭ afabla maniero. Malgraŭ tio ĝi ne devus esti interŝanĝata kun la internacia politiko; ĝi havas multon komunan kun ĝi, sed ne temas pri identaj nocioj - diplomatio estas ĉefa instrumento de la internacia politiko. Ofte internaciaj traktatoj kaj programoj kreiĝas de profesiaj diplomatoj, kaj nur poste konsentas regantaj politikistoj. Lastaj artikoloj de la semajno: Jorge Luis Borges - Johannes Brahms - James Cook |
Esperanta Vikipedio
Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
Bildo de la tago | Kunlaboraĵo de la semajno |
|
La kunlaboraĵo de la semajno por ĉi tiu semajno estas Oktobrofesto. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo de la semajno estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Somera Olimpiko 2016, Nitra, Alkoholo, Atletiko ... |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...? | |
|
|
Frataj projektoj | ||
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
Komunejo |