Makao

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Speciala Administra Divido de Makao
Ĉine : 澳门特别行政区
Àomén Tèbié Xíngzhèngqū
Portugale : Região Administrativa Especial de Macau
Mallongigo: n/a
Ĉinio kun Speciala Administra Divido de Makao montrata
Signifo de nomo 澳 ào – enlasejo
门 mén – pordego
Administra speco Speciala administra divido
Ĉefurbo
(kaj plejgranda urbo)
n/a
Provincestro Fernando Chui Sai On
Areo 29,5 km²
 - Latitudo 22° 12' N
 - Longitudo 113° 33'E
Loĝantaro (2009)
 - Ĉirkaŭ 544 600
 - Loĝdenso 18 568/km²
Ekonomio (2009)
 -  MEP US$ 31,27 miliardoj
 -  MEP po kapo US$ 59 451
HDI 0,944 (tre alta) (2008)
Etnoj hanoj – 95%
portugaloj – 3%
ISO 3166-2 CN-92
Oficiala retejo
http://www.macau.gov.mo
v  d  r
Information icon.svg

MakaoAomeno (ĉine: 澳门; pinjine: Àomén; portugala: Macau) estas, kun Hongkongo, unu el la du specialaj administraj dividoj (speco de provinc-nivela divido) de la Ĉina Popola Respubliko. Ĝi situas ĉe la delto de la Perlorivero, limante kun Kantonio norde kaj kun la Sudĉina Maro sude. Makao estas eks-kolonio de Portugalio, kiu transdoniĝis al Ĉinio en 1999, sub la kondiĉo ke ĝi restas aŭtonomeco super internaj aferoj (almenaŭ ĝis 2049).

Enhavo

Historio[redakti]

La blazono de Makao
La blazono de Makao
La flago de Makao ekde 1999
La flago de Makao ekde 1999
Ruinoj de la portugala preĝejo Sao Paulo en Makao
Ruinoj de la portugala preĝejo Sao Paulo en Makao
Makao
Makao
Mapo kun administraj subdividoj de Makao
Mapo kun administraj subdividoj de Makao
Venetian Macau, plej granda kazino in Makao kaj tuta Ĉinio

Makao estis la plej malnova eŭropa kolonio en Ĉinio, fondita dum la 16-a jarcento. La portugala registaro transdonis suverenecon super la teritorio al Ĉinio en 1999, kaj ĝi nun estas Speciala Administra Regiono de Ĉinio. Loĝantoj de Aomeno plejparte parolas la kantonan lingvon indiĝene; la mandarena ĉina, la portugala kaj la angla lingvoj estas ankaŭ parolataj.

"Aomenano" en larĝa senco estas ĉiu konstanta loĝanto de Aomeno, sed mallarĝe, la vorto signas anon el etna grupo de enloĝantoj de portugala descendo, kiuj ĝenerale miksiĝis kun ĉinoj.

Ekonomio[redakti]

Krom la historiaj koloniaj antikvaĵoj, la plej grandaj allogaĵoj en Aomeno estas la kazinoj. Kvankam multaj formoj de hazardludo estas leĝaj tie, la plej populara ludo estas Pai Gow, ludata per ĉinaj domenoj. Hazardludistoj el Hongkongo ofte prenas unu-tagan ekskurson al la urbo. Prama servado de akvoglisilo inter Hongkongo and Aomeno estas havebla 24 horojn tage, ĉiutage.

Kulturo[redakti]

La statuo de Guanyin, mikso de la tradiciaj bildoj de la bodhisattva Guanyin kaj Sankta Mario.

La miksado de la Ĉina kaj Potugala kulturoj kaj religiaj tradicioj dum pli ol kvar jarcentoj kreis nereprodukteblan kolekton de ferioj, festivaloj kaj okazaĵoj. La plej granda okazaĵo de la jaro estas la Makaa Grand-Premio en Novembro, kiam la ĉefaj stratoj en Makao estas konvertataj al vetkurejo, kiu havas similojn je la Grand-Premio de Monako. Aliaj ĉi-jaraj okazaĵoj inkluzivas la Makaan Arton Festivalon en Mardo, la Internacian fajraĵan Elmontron en Septembro, la Internacian Muzikan Festivalon en Octobro kaj/aŭ Novembro, kaj la Makaan Internacian Maratonon en Decembro.

La Lune Ĉina novjara festo estas the plej grava tradicia festivalo kaj solenado kutime okazas en malfrua Januaro aŭ frua Februaro. La Pou Tai Un Templo en Taipa estas la ejo por la festeno de Tou Tei, la Dio de la Tero, en Februaro. La procesio de la Pasio de Nia Lordo estas ege konata Katolika rito kaj vojaĝo, kiu vojaĝas el Igreja de Sanktulo Agostinho (potugale; Saint Augustine angle) al Igreja de Sé-a Katedralo, kaj ankaŭ okazas en Februaro.

A-Ma Templo, kiu honoras la Diino Matsu, estas plena en Aprilo per multaj adorantoj solenante la A-Ma festivalo. En Majo, oni tipe vidas dancantajn drakojn ĉe la festeno de la ebria drako kaj tre purajn budhojn ĉe la festeno de la banado de Lorda Budho. En Coloane Vilaĝo, ankaŭ la Taoista Dio Tam Kong estas honorata samtage. La Draka Ŝipa Festivalo estas farata sur Nam Van Lago en Juno kaj la Festivalo de La Malsata Fantomo en malfrua Aŭgosto aŭ frua Septembro ĉi-jare. Ĉiuj okazaĵoj kaj festivaloj de la jaro finas per la Vintra solstico en Decembro.

Loka kuirado en Makao konsistas de misko de Kantonaj kaj Portugalaj manĝaĵoj. Multajn unikajn manĝaĵojn rezultis de la spicaj miksaj, kiujn la edzinoj de portugalaj maristoj utilis por reprodukti Eŭropajn manĝaĵojn. Ĝiaj konsistaĵoj kaj spicoj inkluzivas tiujn de Eŭropo, Sud-Ameriko, Afriko, Hindio, kaj Sudorienta Azio, kaj la lokajn Ĉinajn konsitaĵojn. Tipe, Makaa manĝaĵo estas spicata per diversaj spicoj kaj gustoj, inkuzivante kurkumo, kokoslakto, cinamo, kaj bacalhau, donante specialajn aromojn kaj gustojn. Famaj manĝaĵoj inkluzivas na Galinha à Portuguesa , Galinha à Africana (Afrika Koko), Bacalhau, Makaaj kapiskaj salikokoj, kaj Kirli-fritita karea krabo.

Makao konfitas multajn historiajn ecojn en urbaj ejoj. La Historian Centron de Makao, kiu inkluzivas dudek kvin historiajn lokojn, oficiale listis UNESKO kiel Monda heredaĵo la dek kvaran de Julio 2005 dum la dudek naŭa sesio de la Monda Heredaĵa Komitato, okazante en Durbano, Sud-Afriko.

Vidu ankaŭ[redakti]



Eksteraj ligiloj[redakti]

Ekstera ligilo    oficiala retpaĝaro de registaro
Ekstera ligilo    turisma retpaĝaro
Ekstera ligilo    retpaĝaro de Venetian Macau