Esperanto-USA is the non-profit educational association of Esperantists in the United States who have a common interest in using and promoting Esperanto. Learn more about E-USA below:
For more information about Esperanto and E-USA:
Click here to learn more about this site, part of our community-editable book about how to use the site.
We'll send you more information about learning and using Esperanto, including the first lesson of our free ten-lesson introductory language course, if you fill out this brief form. If possible, please provide both an e-mail address and a street address. If you are outside the United States, or would prefer an electronic version of the course, you can request the free e-mail version.
Ekzistas elementa/meza lernejo en la urbo Changzhou (iomete nordokcidenten de Ŝanhajo) kiu volas dungi instruist(in)on dum almenaŭ du jaroj por instrui Esperanton kaj la anglan. Tiu persono havos komfortan sed ne luksan vivon kun multe da helpo. Kapablo iomete uzi la ĉinan lingvon estus helpema sed ne necesas. Interesitaj bonvolu kontakti s-ron ZHANG Changsheng zhchsh56 ĉe 126 dot com. Li estas Prezidanto de Changzhou Esperanto-Asocio, kaj vi devus uzi Esperanton kaj la anglan en via mesaĝo al li. Bankisto ZHANG antaŭe estis instruisto de la angla lingvo en tiu lernejo, kaj li respondecis por la starigo de ĝemelurbaj rilatoj inter Changzhou kaj la japanaj urboj Takasuki kaj Tokorozawa. La retejo por la Changzhou Esperanto Asocio estas http://www.czea.js.cn (klaku butonon por "Esperanto"). Se vi havus demandojn pri ĉiu posteno, kontaktu Ron Glossop ĉe rglossop ĉe mindspring dot com aŭ per telefono ĉe 314/869-2303.
La Aŭtuna Renkoniĝo okazos post unu semajno en Silver Bay en Novjorko. Mi ricevis mesaĝon hieraŭ de James Rezende Piton kiu vizitos usono dum tiu semajno kaj, espereble, partoprenos almenaŭ parton de la semajno. Mi renkontis lin kiam mi vizitis Brazilon antaŭ kelkaj jaroj kaj li helpis min multflanke per miaj aranĝoj. Li estas brila esperantisto kaj mi ege esperas ke ĉio okazos sukcese por ke li venu kaj partoprenu. Se vi ankoraŭ ne decidis ĉu veni aŭ ne, nepre venu!
James estas unu el la organizantoj de la venonta 8a-TAKE (la estonta retpaĝaro), kiu okazas ĉijare kunekun la Brazila Kongreso de Esperanto. Oni komencas nomi la tuton la kongresego. Rigardu kie okazos la kongresego. Marku vian kalendaron!
Dum 17a de Septembro oni povis aŭdi Arika Okrent ĉe CNN.
Kiel montras ŝia blog ŝi parolos divers-urbe, kredeble pri la libro In the Land of Invented Languages
www.inthelandofinventedlanguages.blogspot.com
Legu plu ĉe ŝia blogo: http://arikaokrent.com/blog.html
Post la Landa Kongreso, mi estis nomita Komisiito de Edukado por Esperanto-USA. Inter aliaj aferoj, mi legas kaj pli bone konas la multajn lernolibrojn kiujn haveblas nun per la Centra Oficejo, kaj iomete el aliaj landoj. Mi kontrolas kaj reskribas la preskribojn de ili por poste uzi en la ret-butiko.
Ankaŭ ni esploras eblecojn por novaj studmaterialaĵoj kiuj taŭgas por la infanoj, ĝisdatigi tiujn, kiuj jam ekzistas, kaj esploras eblecon krei kombinon kiu taŭgas por hejmlernantoj.
Elizabeto Dorcas
Ronald Glossop Instruas en Ĉinio: Ron Glossop ĉe lernejo en Ĉinio. Dum kvin semajnoj en Aŭgusto kaj Septembro 2010 usona emerita profesoro Ronald GLOSSOP, Direktoro de la organizo "Infanoj ĉirkaŭ la Mondo" http://www.iĉlm.org, vojaĝis en Ĉinio por instrui Esperanton kaj paroli pri Esperanto en sep urboj (Taijuan, Pekino, Dandong, Harbino, Ŝanhajo, Changzhou, kaj Zhenjiang).Legu plu por tuta raporto.
Trevor Steele, aŭtoro de multaj konatoj libroj en E-ujo (ekz APENAŬ PAPILIOJ EN BERGEN-BELSEN, FALANTAJ MUROJ, LA FOTOALBUMO kaj aliaj) vizitos NovJorkUrbon je la 1-a septembro. Li vizito por prelegi pri sia nova libro (en la angla lingvo) The Reluctant Messiah. Pli da informoj pri lia vizito (kie, kiam, ktp) troviĝas ĉe la okazoj retpaĝo de la NovJorka grupo.
I enjoyed reading this report from the 2010 Internacia Junulara Semajno. Here's a quote:
Esperanto is surprisingly fun. If there is an Esperantist stereotype, it’s of a bunch of old guys sitting around debating grammar and discussing their stamp collections.So far this has been the opposite of my experience.
Esperantic Studies Foundation (http://www.esperantic.org), kiu finance subtenas la retan lernejo Lernu!, la porinstruistan pagharon edukado.net, la someran kursaron NASK, kaj diversajn aliajn esplorajn kaj edukajn projektojn, serchas novan pagatan administranton por helpi ghian estraron. Legu plu por la tuta afiŝo.